Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/04/12/het-moderne-frankrijk-ontwaakt-in-toulouse-8088650-a1554215
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La nunepoka Francio vekiĝas en Toulouse

Francaj prezident-elektoj

NRC 12 aprilo 2017

 

Fare de nia korespondanto
Peter Vermaas  en Toulouse

 

En la urbo de ‘Airbus’[i], la melankolio pro kiu multaj Francoj suferas, estas apenaŭ trovebla. Ĉi tie regas la optimismo. "Ici, on est cool."[ii]

Kiuj estas serĉantaj la nuntempan Francion, devus preni en Toulouse buslinion 78. La buso veturas en la sudo de la urbo laŭlonge de preskaŭ senfinaj novkonstruitaj kvartaloj kun teĥnologiaj universitatoj, kvarliteraj esplorcentroj kaj high-tech entreprenoj ĉefe en la aviadil-industrio. Kio en la buso mem plej frapas la atenton estas la facilanimeco de la pasaĝeroj. Ili parolas kun fremduloj, estas ĝentilaj kaj afablaj. "Merci monsieur, au revoir"[iii], ili ĉe la eliro senescepte krias gajhumore al la ŝoforo.

En la kampanjoj por la Francaj elektoj dominas sciigoj pri morosité kaj déclinisme  – melankolio kaj necerta sento de malpliboniĝo –  kiujn multaj balotantoj ŝajnas sperti, pro malriĉiĝo kaj senlaboreco. Sed la unu Francio ne estas la alia. En Toulouse optimismo regas. Dum pli malgrandaj urboj malpleniĝas, ĉi tiu urbo estas la plej rapide kreskanta de la lando: ekde 2012 la loĝantaro ĉiujare pliiĝis je 9.300 homoj mezume. Toulouse kreas laboron, eĉ en la industria sektoro. Post Parizo ĝi estas la urbo kun la plej granda nombro de novaj entreprenoj kaj eksterlandaj investoj. Ĝi ankaŭ estas la urbo de la liberala Toulouse School of Economics de la Nobel-premiisto Jean Tirole.

Kun tio, la ‘ville rose’ (Toulouse) estas "tre Macron-kongrua", pensas Mickael Nogal, kiu gvidas la lokan sekcion de En Marche![iv], la movado de la sociala-liberala prezident-kandidato Emmanuel Macron. La urbo plene profitas de la tutmondiĝo kaj de la EU, kaj rigardas la mondon sen havi antaŭjuĝon. "La progresema Francio estas dum la lastaj 10-15 jaroj ombrumita de konservativismo", diras Pierre Virmont, ankaŭ adepto de Macron. "La moderna Francio vekiĝas. Francio estas ne nur fermita, retiriĝinta lando, kiel la resto de la mondo pensas."

Tion oni bezonas laŭlonge de buslinio 78 al neniu rakonti. En la buso sonas ĉiuj lingvoj intermiksite. Studentoj, esploristoj kaj entreprenistoj el la tuta mondo provas en la atmosfero de aviadilkonstruanto ‘Airbus’ ŝtelkapti ion de la ekonomia dinamiko. "Ici, on est cool", Stéphane Contrepois (45) resumas la sentimenton. Ekde 2011 li kondukas en diskreta oficejo la ekfirmaon Myfeelback, kiu specialiĝas en enketoj pri kliento-kontentigo por multnaciaj entreprenoj kiel BMW[v] aŭ SNCF[vi]. Kion li volas diri: en Toulouse oni kapablas kombini negocon kun plezuro. "Ni faras ĉi tie kaj bonan vinon kaj bonajn aviadilojn," diras Philippe Baylet de la regiona investo-agentejo Madeeli. Pli ol aliloke, li diras, Toulouse kapablas "tradicion kaj modernecon" kombini.

Contrepois montras eksteren. "Kiam ni unuafoje alvenis ĉi tie, ĉio ĉi estis ankoraŭ malplena, paŝtejo." Nun leviĝas malantaŭ la haltejo de linio de 78 multekostaj oficejoj kaj apartamentoj. Mia entrepreno Myfeelback troviĝas nuntempe en NovJorko. Ke la ĉefoficejo restas en Toulouse, estas ne nur pro tio ke Contrepois devenas de ĉi tie. La urbo, li diras, prezentas  – kun la sunplena klimato, montaro kaj maro mallongdistance –  agrablan vivkvaliton. "Kaj ni loĝas ĉi tie en la mezo de la teĥnologia koro de Francio, kun ĉiuj gravaj inĝenierlernejoj kaj start-up-incubators[vii] manatingeblaj."



Tempo por ŝanĝiĝo

Mickael Nogal (26), la organizanto de En Marche!, estas en la ĉiutaga vivo komunikado-konsultisto. Pierre Virmont (45) estas la direktoro de agrikultura liceo. Ambaŭ Macron-adeptoj iun vesperon estas en hipa restoracio ĉe la naskiĝtaga festeto de En Marche!. Estas tie balonoj, ridindaj klakĉapeloj, kaj sur la teraso pendas grandaj afiŝoj kun la ĉiam larĝe ridetante eksministro. Antaŭ ol torto estas servata, Nogal ekprenas megafonon per kio li diras "esti tre emocia" ke la movado en unu jaro atingis tiel multon. Kun pli ol 6.500 membroj en la tradicie maldekstra departemento Haute-Garonne, havas En-Marche! laŭ li eĉ "pli da membroj ol la PS (Parti Socialiste)".

Ĉe la festeto estas junuloj kaj maljunuloj, ne nur (sed ja plejparte) blankaj, kaj ili ofte laboras en kreaj profesioj, kiel sendependulo aŭ en funkcio de manaĝado. Ili samopinias kun la ideo de Macron, ke Francio estas preta por ŝanĝiĝo, kaj ke la lando devus, anstataŭ retiriĝi malantaŭ la limoj, "eniri en la dudek-unuan jarcenton".

"Mi terure hontus, se la plimulto de la Francoj en la unua raŭndo votus por Le Pen", diras verkisto Gilles Orselly (55), promenanta al kafejo kie la kunularo post trinkaĵoj sur granda ekrano observos televidan intervjuon kun Macron. "La signo kiun ni  – se ni votus por Le Pen –  donus al eksterlando estas fatala." Macron, diras Virmont, estas la "sola vera" por-Eŭropa kandidato. "Tempo urĝas, ke ni Francoj denove prenas la iniciativon en Eŭropo."


Macron vere bezonas, ekstere de Parizo, dinamikajn grandajn urbojn kiel Toulouse, Bordeaux aŭ Nantes. Li estas, laŭvorte de politikologo Thomas Guénolé, la kandidato de la "feliĉa tutmondiĝo". Sed ke En-Marche! per liberala kaj iom elitisma rakonto tiom da reformemaj socialdemokratoj el la PS altiras, tio laŭ Nogal (kiu mem estis aktiva en la PS) precipe rilatas kun "la progresemo" de la mesaĝo. "Liberalismo en Francio estis ĉiam asociata kun la dekstrularo", diras Nogal, "sed Macron enmetas la liberalismon por ĉiuj civitanoj, por lasi ankaŭ ilin profiti de la tutmondiĝo."

La plej bona ekzemplo estas laŭ li la de Macron kiel ministro liberaligita busveturado. La "Macron-busoj", kiel ili nun nomiĝas, "ebligas grandajn homgrupojn por kiuj la aviadilo kaj la trajno estas tro multekostaj, tamen vojaĝi", diras Nogal. Ĉe Macron, ĉio temas pri "movebleco", socia, ekonomia kaj fizika, skribis politikologo Bruno Cautrès en Le Monde. La longdistanc-busoj simbolas tion. "Macron invitas la Francojn sekvi siajn proprajn vojojn," li skribis: individualismo kaj malcentralizo do.



Ĉu Macron nu sukcesos?

En la pasinteco estis pli da prezidentoj kiuj imagis sin kapablaj reformi la landon. Ambaŭ Nicolas Sarkozy (2007-2012) kaj François Hollande (2012-2017) pro sindikataj blokadoj ne sukcesis atingi tiel multon, kiel ili volis. Kial tio sukcesus ja ĉe Macron?

Virmont, kiu estis aktiva en la reformisma sindikato CFDT[viii], ne faras al si zorgojn. "Ankaŭ Francio ŝanĝiĝas", li diras. La radikala sindikato CGT[ix] estas, ekde la pasinta semajno  – por la unua fojo post ĝia fondado fine de la 19-a jarcento –  ne plu la plej potenca de la lando. "La CGT griziĝas, kaj estos post kelkaj jaroj finita. La CFDT dum la lastaj jaroj apogis pezajn ekonomiajn reformojn."

Laŭ Nogal estas antaŭ ĉio afero de konfido. "Juna politikisto kiel Macron, kiu bone konas la ekonomion, povas kun pragmatismo kaj pli da elektebleco ekmovi ĉi tiun landon," li diras. "Espereble Toulouse povas esti ekzemplo por la resto de la lando."

 

 

 

[i] ‘Airbus’  = granda aviadilkonstru-kompanio, jam longe ekzistanta, kun ĉefestablo en Toulouse  

[ii] "Ici, on est cool."  =  "Ĉi tie, oni estas mojosa."   vidu ankaŭ: https://eo.wikipedia.org/wiki/Mojosa

[iii] "Merci monsieur, au revoir"  "Dankon, sinjoro, ĝis revido"

[iv] En Marche!  =  Ni antaŭeniru!

[v] BMW:  vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/BMW

[vi] SNCF = la nacia fervoja kompanio en Francio;   vidu ankaŭ:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Soci%C3%A9t%C3%A9_nationale_des_chemins_de_fer_fran%C3%A7ais

[vii] start-up-incubators = komercinkubatoroj, aŭ entreprenaj akceliloj;   vidu ankaŭ: http://epo.wikitrans.net/Business_incubator

[viii] CFDT (Confédération française démocratique du travail) = Ĝenerala Konfederacio Demokrata de la Laboro, grava sindikato en Francio.

[ix] CGT (Confédération Générale du Travail) = Konfederacio Ĝenerala de la Laboro, grava sindikato en Francio;
vidu ankaŭ: https://eo.wikipedia.org/wiki/Conf%C3%A9d%C3%A9ration_G%C3%A9n%C3%A9rale_du_Travail

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com