Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2014/augustus/26/nederlandse-koerden-nemen-kalasjnikovs-op-1414348
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Nederlandaj Kurdoj prenas kalaŝnikovojn

Ili fuĝis el la diktaturo de Saddam Hussein, sed nun multaj Nederlandaj Kurdoj ree havas ion al kio reveni eblas. La aŭtonoma Kurda regiono estas preskaŭ lando, kun propra parlamento, flago kaj lingvo. Batali por tio tamen necesas.

NRC Handelsblad 26 aŭgusto 2014

Fare de nia korespondanto  
Marloes de Koning  en ERBIL

Eblus ke Miran Betwata (23), kiam li kuŝas ĉe la fronto en Irako, perceptas iaman amikon el Nederlando tra la celilo de sia Ĉina paflertulfusilo. Tiu knabo estas nun ĉe IŜ (Islama Ŝtato). "Tiu havis malfacilan junecon, senpatrinan", diras Miran komprenplene. Li ne volas diri tro multe pri tiu knabo, pro respekto al ties patro. Tamen ne estu miskompreno. Kiam tio okazas, li simple premas la ellasilon. "Tiu volas detrui mian popolon."

Miran plenkreskis en rifuĝintejoj en Nederlando. Pro neklaraj kialoj liaj dudek (duon)gefratoj ricevis restad-permeson, sed li ne. Pro tio li en Nederlando ne rajtis eniri en la armeon, kion li estis dezirinta, kaj pri kio li ankoraŭ ofte sonĝas.

Anstataŭe, li antaŭ tri jaroj iris reen al Irako, al la aŭtonoma Kurda regiono. Tie li nun kunbatalas kontraŭ la ĝihadistoj de IŜ. Lia frato Aza ankaŭ. Tiu, antaŭ tri semajnoj, kiam IŜ danĝere alproksimiĝis al la ĉefurbo Erbil, prenis aviadilon ekde Nederlando kaj surmetis uniformon.

Tribestro

La fratoj partoprenadas en la armeo de sia onklo, Peshmerga-kolonelo kaj estro de la Xoshnaw-tribo. La ĉefa tasko de Miran estas vivteni sian onklon ĉe la fronto. Li radias de fiereco kiam li parolas pri tio. "Estas honoro. Mi sidas meze en la historio, mi sentas tion."

Post dek tri tagoj li nun mallonge havas forpermeson. Dek tri tagoj, dum kiuj li demetis siajn ŝuojn nur por interŝanĝi siajn du parojn da ŝtrumpetoj, kaj dum kiuj li dormis kun sia paflertulfusilo en la manoj, kaj zono kun ŝargujoj ĉirkaŭ si. Tuj kiam la grandega blazo sur lia piedo iom saniĝas li reiros, tiel li diras en restoracio en Erbil al amikoj, ankaŭ Nederlandaj Kurdoj. "Jen io kio vere plaĉis al mi, kompanoj!" Ili aŭskultas fascinataj.

La Kurda militistaro, la Peshmerga, funkcias kiel harmoniko. Ekzistas kerno da profesiaj soldatoj. Formale ili estas parto de la Irakaj armefortoj, sed ne en la praktiko. Kaj ekster tiuj preskaŭ ĉiu Kurda viro estas rezervisto. Tio inkludas Kurdojn eksterlande, inkluzive de Nederlando. Nun kiam Kurdio estas minacata, ili prezentiĝas por helpi en la lukto.

Tio ne estas formale reguligita. Tio simple estas kion vi, kiel Kurda viro, devas fari kaj volas fari, eksplikas Kurdaj Nederlandanoj. "Vi batalas por kiu vi estas," diras Miran. "Vi batalas tiel ke vi povas diri: «Mi estas Kurdo»."

Preskaŭ lando

En Nederlando loĝas proksimume 52.000 Irakanoj, el kiuj laŭ fakuloj pli ol tri kvaronoj estas Kurdoj. La plimulto meze de la naŭdekaj jaroj fuĝis el la perforto en Irako sub Saddam Hussein, kaj ricevis azilon. Ekde la Usona invado de Irako en 2003, ili havas ion al kio eblas reiri. La aŭtonoma Kurda regiono estas preskaŭ lando, kun propra parlamento, armeo, flago kaj lingvo. "Nun gravas reteni kion ni havas," klarigas la 24-jaraĝa Nechir Herki, kiu estas loĝinta en la Nederlanda urbo Arnhem.

Dum la lastaj jaroj estas multaj Kurdaj revenintoj el Nederlando. Precizaj nombroj mankas. La plimulto da taksoj baziĝas je 10.000 familioj kiuj entute aŭ parte iris reen. Ofte okazas, ke la gepatroj revenis, dum iliaj infanoj restis en Nederlando por kompletigi sian instruadon.

Ondo de optimismo

Nechir Herki estis kunlernejano de unu el la fratoj de Miran. Li estis tri-jaraĝa kiam li alvenis en Nederlando, kaj 22 kiam li decidis transloĝiĝi al Kurdio. Li provizore estas decidinta ne batali, sed tio povas morgaŭ ŝanĝiĝi, li emfazas.

Kiam IŜ minacis Erbil-on, lia propra frato el Nederlando estis ĵus vizitanta lin. Tiu "flamiĝemulo kaj naciisto" tuj volis partopreni en la batalado. "La tuta familio paroladis al li por atingi, ke li ne farus tion kaj reirus al Nederlando por akiri sian diplomon. Tiaokaze aspektus iom strange se mi mem sekve ja irus batali," klarigas Nechir, kvazaŭ «ne batali» estas io pri kio oni devas pravigi sin.

Li tamen unuafoje havigis al si armilon kaj ne ekskludas ke ankoraŭ venos la momento, kiam li devos uzi ĝin. "Se la neceso urĝas, ĉi tie ĉiu iĝos Peshmerga. Mi vidis bildojn el l’ estinteco de avinjoj kun AK47-oj en la manoj." Lia familio donacis monon kaj alkondukis kamionojn da provizoj, inter kiuj ankaŭ medikamentoj, al rifuĝintoj. "Tio pensigas mian patrinon pri la tempo, kiam ni mem devis fuĝi. Ĉiuj tiuj familioj survoje kun sakoj."

La plejparto de la revenintoj el Nederlando alvenis en Kurdio dum la optimisma ondo de la lastaj jaroj. Ĝia ekonomio kreskas rapide. Per eksterlanda instruado, oni en Kurdio havas antaŭecon kompare kun la postiĝintoj. Estas mono, per tio ke en Irako estas nafto sub la tero. Kaj ĉiuloke oni vidas konstruadon.

Nechir Herki faris la elekton iri al Kurdio bone pripensite, li rakontas ĉe la stirrado de sia blanka ĵipego. "Ni estas en ekonomia impulso. Leĝoj estis malstreĉitaj por altiri expats. Tiuj preskaŭ ne pagas impostojn, kaj facile metas ĉi tie konstruaĵon, aŭ komencas entreprenon." Homoj estas varmaj kaj gastamaj, li aldonas. "Kaj enmiksiĝemaj." Estas multe da socia kontrolo, sed tio ne ĝenas lin. Li nun laboras en la famili-entrepreno kiu importas ovojn kaj okupiĝas pri projektdisvolvo.

Li ne estas tre impresata de la perforto ĉe la limoj. "Kiel krude tio eĉ sonas... Ni kurdoj kutimiĝis pri ĝi. Estas kiel ĉapitro en libro. Mi tamen tre ĝojas ke la ekstera mondo ekkonas nin per ĉi tiuj okazaĵoj. Ni nun havas la ŝancon montri kiuj ni estas."

La Kurdoj luktas kontraŭ IŜ ĉar ili trovas ĝin horora terorgrupo, kiu senkapigas homojn kaj vendas virinojn. Sed ili ankaŭ luktas ankoraŭ daŭre por propra lando kaj internacia rekono. Lukti kontraŭ IŜ estas logika parto de ilia propra batalo.

Usona bombardado

En la centro de Erbil sidas Kamal Rania (47) en malgranda oficejo plena de mapoj sur la muro. Staras tie du grandaj klimatiziloj kaj fridujo. Rania surhavas tradician Kurdan virveston, malstrikta pantalono kun supra parto en la sama koloro kaj skarpo ĉirkaŭ sia ventro. Ekde lia dekkvina li batalis kiel Peshmerga. Sur lia Facebook-paĝo estas fotoj el tiu tempo. Liaj lipharoj tiam estis iom pli grandaj, liaj haroj pli nigraj, lia vesto la sama. Inter 1996 kaj 2010 li loĝis en Nederlando, unue en Roterdamo kaj poste en Arnhem.  

Nun li vendas loĝejojn kaj hipotekojn en Erbil, kaj li loĝas kun sia edzino kaj tri infanoj en vasta loĝejo, en brile nova kvartalo ĉe la urborando. Apud la pordego de la per muroj ĉirkaŭigita dombloko staras sekuriganto, kiu speciale atentas Arabojn. Se la Peshmerga de lia politika partio PUK (Patriota Unuiĝo de Kurdistano) bezonas ion, veterano Rania alportas apogon. Hieraŭ vespere, kiam li ĵus estis enlitiĝonta, oni telefonis al li ke Peshmerga ‘bezonas pilketojn’. Kaj do li tuj iris helpi provizi.

Kiam antaŭ dek tagoj la rifuĝintkampo Makhmour estis rekonkerita el IŜ, Rania alvenis tie duonhoron post la usona bombardado. La ĉirkaŭ dudek ĝihadistoj kiujn li tiam vidis, ‘kuŝis en pecoj’. "Unu el ili havis identigan karton el Ĉeĉenio kun si", Rania rakontas. "Estas internacia partio, ili venas ankaŭ el Germanio kaj Nederlando."

Preta por batali

Serdar Dosky (40) jam antaŭ naŭ jaroj revenis el Nederlando. Sur malgranda polva tereno kun barilo, apud benzinejo ĉe la urbo Faida, li nun gvidas grupon de ĉirkaŭ kvardek armitaj volontuloj. Sur ilia supra brako estas emblemo kun « Kurdish People's Defence Force ». La volontuloj estas daŭre en rezervo (‘standby’) kaj faras ĉion por kio la Peshmerga ĉe la fronto nun ne havas tempon. Se ĝihadistoj estas rimarkigitaj ie, ili tuj iras tien. Cetere ili alportis armilojn al Yezidi-homoj, tiel ke tiuj povos defendi sin pli efike. Kaj sub malpeza devigo ili senarmigis virojn, el najbaraj arabaj vilaĝoj, kiujn ili ne fidis. Se necese, ili forportas vunditojn kaj alportas municion. "Ni estas pretaj, ankaŭ por batali," diras Dosky.

Dosky revenis en 2005, post dek jaroj en Nederlando (Amsterdam), reen al Irako kaj establis instituton kiu prizorgas ankaŭ debato-trejnadon kaj faras esplorojn pri politikaj aferoj. Li estis aktiva en la SP (Socialista Partio)1 en Nederlando, kaj volis helpi ĉe la konstruado de demokratio, li rakontas en la malgranda oficejo kie li jam du monatojn ankaŭ dormas, en faldebla lito apud sia skribtablo. Subuloj en kamuflaĵ-kostumo kunprenas cigaredojn por li kaj alportas teon en tulipformaj glasetoj. Sur la muro pendas pafilo. "Irako estis liberigita. Mi havis sep jarojn da politika sperto. Mi volis transdoni tiun en tempo kiam ili bezonas ĝin. Ne dudek jarojn poste, kiam ĉiuj institutoj jam estos konstruitaj."

Tri monatojn antaŭe la vivo ĉi tie estis "paradizo", diras Dosky. "Ne koncerne la demokration, sed ja sekura kaj riĉa. Ĉiuj ŝancoj." Tio ŝanĝiĝis kiam IŜ ekokupis la urbon Mosul kaj staris sur la limoj de Kurdistano. Dosky interŝanĝis sian kostumon kontraŭ uniformo. Li evitas la demandon ĉu li jam devis mortigi. Oni ja neniam scias, kun la Nederlanda justico kaj la malvalidigo de pasportoj. Ankaŭ Hirsi Ali2 estis heroino antaŭe, sed sekve ŝi devis iri for, li memorigas. "Se mi estas en Nederlando kaj milito estiĝos, tiam mi ankaŭ ne rigardos kio estas laŭleĝa. Tiam mi faros kio necesas."



1 SP: http://eo.wikipedia.org/wiki/Socialista_Partio_%28Nederlando%29

2 Hirsi Ali: http://eo.wikipedia.org/wiki/Ayaan_Hirsi_Ali

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com