Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/03/25/aarzelingen-over-een-europa-van-twee-snelheden-7563421-a1551906
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Renovigo de ĵurpromesoj’ post jaroj da krizoj

En la Traktato de Romo prezentis 27 EU-landoj sian vizion pri la estonteco. La teksto estas pli alarmisma ol dek jarojn antaŭe.

NRC 27 aprilo 2017

 

Stéphane Alonso
BRUSELO



Post semajnoj da kverelado, Eŭropaj gvidantoj sabate[i] en Romo metis siajn subskribojn sub komunan vizion al la Eŭropa Unio por la venontaj dek jaroj. La Unio, ili klarigas interalie, devus koncentriĝi plie pri la sociaj necesoj de siaj civitanoj, kaj en malamika mondo pli bone manifestiĝi kiel superpotenco kiu gravas.

Kun du-paĝa deklaracio la gvidantoj markis la sesdekjaran ekziston de la EU, de kiu la Traktato de Romo el 1957 estas konsiderata kiel startsignalo. La teksto servas kiel "renovigo de votojn" post jaroj da krizoj (eŭro, rifuĝintoj, Brexit), kiuj elprovis la internan koherecon de la EU. "Pruvu hodiaŭ ke vi estas la gvidantoj de Eŭropo", diris Eŭropa 'prezidento' Donald Tusk dum la ceremonio. "Kiel politika ento Eŭropo estos konkorda, aŭ ĝi tute ne ekzistos."

Pri la teksto estis longdaŭra pensado tien kaj reen. Lastatempe ĉefe Okcidentaj-Eŭropaj gvidantoj laŭte pripensas "Eŭropon de pluraj rapidecoj", en kiu grupoj da landoj en certaj dosieroj estus permesataj ekgvidi, sen devi atendi ‘nevolontajn’ ĉefurbojn. Precipe Germanio volis vidi tion emfazita, pro la multaj problemoj kiuj ekzistas, precipe en Orient-Eŭropaj landoj, por aranĝi interkonsentojn pri klimato, azilpolitiko aŭ laborrajtoj.

Sed Pollando senhezite kontraŭstaris. Ĝi timas esti metita eksterluden en ‘multispeed Europe’. Kiel kompromiso, referenco al tiu ideo en la teksto estas nun minimumigita. "Ni agos komune, se necese kun diferencoj en rapideco aŭ intenseco, kaj ekiros en la saman direkton". Oni ankaŭ asertas ke la Unio "estas nedividita kaj nedividebla". La Pola ĉefministro Beata Szydlo, kiu antaŭe minacis ne subskribi, nun sabate[ii] faris tion ankoraŭ, sed kun okulumo al la polemiko ŝi momente faris kvazaŭ ŝi hezitis.

 

Konfuza

La Eŭropa Komisiono insistis pri klara mesaĝo en Romo, en simpla lingvaĵo, bone komprenebla por ĉiu. La fina rezulto estas kompromiso, kaj do iom pli vualita. Eĉ la hida vorto ‘subsidiareco’ emerĝas, ĵargono por la principo ke Eŭropo ne devus entrudiĝi en aferoj kiuj ankaŭ tutbone fareblas nacie. La promeso aspiri "eĉ pli grandan unuecon kaj solidarecon" sonas iom kave, kaŭze de la tre diverĝantaj opinioj pri kiel procedi kun la eŭro-zono, la rifuĝint-politiko kaj Eŭropa defendo.

La EU-gvidantoj avertas pri "sociala kaj ekonomia malegaleco", kaj ili pledas por 'sociala Unio', antaŭ ĉio konsiderante la grandegan junularan senlaborecon en Sud-Eŭropo. Samtempe ili parolas pri la "senprecedencaj niveloj de sociala protektado kaj prospero" kiujn alportis la EU.

La paragrafo pri la 'sociala Unio' estis tikla punkto. Sud-Eŭropaj landoj, sed ankaŭ la Eŭropa Komisiono, insistis pri tio, rekonante ke la EU dum la pasintaj jardekoj tro multe okupiĝis pri la interna merkato, komerco kaj la eŭro; kaj ke la fojfoje grandaj socialaj konsekvencoj de tio estas ignoritaj. Sed Nord-Eŭropaj landoj grumblis kontraŭe. Sociala politiko estas principe nacia afero. La kompromiso: jes, pli da atento por "sociala progreso", sed ĉiam "konsiderante la diversecon de unuopaj naciaj sistemoj". Alivorte, la gvidantoj ne volas tro fervore kaj entuziasme komenci.



Senprecedencaj defioj

La teksto havas pli akran kaj pli alarmisman tonon ol la traktato kiun gvidantoj dek jarojn antaŭe faris, antaŭ la eŭro-krizo, kiam en Berlino oni pripensis kvindek jarojn de EU. Nuntempe oni asertas ke la EU staras antaŭ "senprecedencaj defioj", dum en Berlino ankoraŭ la vorto "grandaj" estis uzata. Alie ol tiam, la nunaj gvidantoj parolas pri "kreskanta migrado-premo", kaj terorismo staras ankaŭ pli alte en la agendo. Tiam en Berlino sonis ankoraŭ laŭdaj vortoj pri la eŭro ("La eŭro faras nin fortaj"), sed nuntempe la monero estas apenaŭ menciata.

Tamen, oni referencas al regionaj konfliktoj (Sirio, Ukrainio) kaj protektismo, implica referenco al la disvolviĝoj en Usono, kie prezidento Donald Trump ŝajnas esti turninta la dorson al komerco kaj internacia kunlaborado. Ankaŭ pro tio devas veni pli da kunlaboro sur la tereno de defendo, kvankam la gvidantoj diras ankaŭ ke tio devas resti disigite de la militista alianco NATO. Ankaŭ devus esti farata pli por promocii stabilecon kaj prosperon en najbaraj landoj, ekzemple en Afriko.

Samtempe, la gajnoj de la EU estas forte emfazataj. "Unika komunumo de paco, libereco, demokratio, homaj rajtoj, la konstitucia ŝtato kaj maĵora ekonomia potenco." El la cindro de du mondmilitoj, "aŭdaca, longen antaŭvidanta" Eŭropa projekto leviĝis, kiu "venkis malnovajn kontrastojn". Laŭ la gvidantoj, Eŭropa unueco en malamika mondo estas pli grava ol iam. "Kiel apartaj ŝtatoj, ni pro la tutmonda dinamiko nur plenumus kromrolon. Unuiĝi prezentas al ni la plej bonan ŝancon influi tiun dinamikon kaj defendi niaj komunajn interesojn kaj valorojn."

 

Stéphane Alonso

 

 

[i] sabate, la 25-an de marto 2017

[ii] sabate, la 25-an de marto 2017

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com