Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/-vernietigende-storm-is-een-briesje-in-verklaring-van-eu-leiders~a4476374/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

60-jaraĝa EU festas modeste

Sesdek jarojn antaŭe, la pioniro de la Eŭropa Unio naskiĝis. Sed por abunda jubileo estas nun malmulta kialo. La ‘renovigo de ĵurpromesoj’ estas ombrumata de ŝvelanta kontraŭ-Eŭropa popolismo.

Volkskrant 20 marto 2017

 

Fare de  Marc Peeperkorn
Bruselo


‘La renovigo de la Eŭropaj ĵurpromesoj’, jen kiel oni nomas la deklaron kiun la Eŭropaj registar-gvidantoj venontan sabaton[i] en Romo subskribos kun deca ceremonio. Ĉu la membroŝtatoj ankoraŭ ŝatas la Eŭropan Union, sesdek jarojn post la Traktato de Romo  –  la startsignalo por la EEK[ii]? Ne superflua demando, nun kiam tiu Unio estas premata de interne kaj ekstere.

Sed la urĝeco en ĉi-tiu Deklaro de Romo estas apenaŭ trovebla. Kvazaŭ la ‘detruanta ŝtormo’, kiu laŭ Eŭropa Komisaro Timmermans minacas la EU-on, post pripenso estas printempa brizeto.

Hodiaŭ la politikaj konsilistoj de la gvidantoj prizorgas la lastajn detalojn de la deklaro. Estas solida teksto, tiel montriĝas el la ankoraŭ konfidenca koncepto, kiu certe ne estas malsupera je la deklaro en 2007, ĉe la kvindeka datreveno de la Traktato de Romo. La similecoj estas eĉ okulfrapaj, unue koncerne la longecojn de la deklaroj: ambaŭ du paĝoj.

 

Same kiel en 2007, la nuntempaj gvidantoj estas fieraj pri ĉio kion la EU atingis. "Eŭropa unuo komencis kiel sonĝo de kelkaj, sed fariĝis la espero por multaj", legeblas en la deklaro. Dek jarojn antaŭe, oni legis: "Kun la Eŭropa unuiĝo, sonĝo de pli fruaj generacioj fariĝis realeco".

Same kiel tiam, la gvidantoj laŭdas la Eŭropajn valorojn (demokration, konstitucian ŝtaton) kaj la fruktojn de la interna merkato (prosperon, laborpostenojn). Kaj alfrontas la EU defiojn jam menciitajn en 2007: terorismon, organizitan krimon, kontraŭleĝan migradon. La fina frazo en ambaŭ deklaroj estas ekzakte la sama: ‘Eŭropo estas nia komuna estonto’.

Kiu metas la deklarojn por la 50-a kaj 60-a datreveno de la Traktato de Romo unu apud la alia, neniel ekvidas la ‘perfektan ŝtormon’ kiun Timmermans timas. ‘La lasta ŝanco’ por Eŭropo, kiun Komisiono-prezidanto Jean-Claude Juncker antaŭdiris en 2014, ŝajnas ankoraŭ tute ne veninta. Ke en la jaro 2017 unuafoje membroŝtato (Britio) forlasas la Union, la EU fariĝis sinonimo por ‘krizo’, Pollando malmuntas la konstitucian ŝtaton, migrado malstabiligas la Union, Rusio semas malkonkordon, kaj la Usono deturniĝas: ĉiuj tiuj novaj minacoj estas sole en kaŝaj kaj trankvilaj vortoj enmetitaj en la Deklaron de Romo.

 

Tiel la EU vidas sin nun alfrontata kun ‘senprecedencaj’ anstataŭ ‘grandaj defioj’ (2007), kaj la protektismo (America First) kaj la pliiĝinta enspez-malegaleco (la heredaĵo de la krizo) estas aldonitaj al la listo. Ĉefministro Rutte[iii] kaj liaj kolegoj insistas pli ol siaj antaŭuloj pri unueco post la foriro de Britio. "Unueco estas ja neceso sed ankaŭ nia libera elekto", tiel la koncepta deklaro. La gvidantoj estas ‘firme decidintaj’ preventi la disfadeniĝon de la Unio.

La ‘eŭro-sklerozo’ (malvigla decidiĝo) estas alirata per ĉefgrupoj de membroŝtatoj kiuj volas decidi pli rapide, sed tamen kun la bremso per kiu la EU-konvojo ne rajtas disapartigi sin. "Nia Unio estas unu kaj nedividebla."

Ankaŭ la ŝvelanta kontraŭ-Eŭropa popolismo ekhavas modestan lokon en la deklaro. "Ni promesas aŭskulti la zorgojn de niaj civitanoj." Tiun frazon sekvas la certigo, ke la EU nur ekaktivas se ĝi aldonas ion, la resto estas al la membroŝtatoj. "La Unio devas esti granda ĉe grandaj aferoj, kaj malgranda ĉe malgrandaj."

 

"En ĉi tiuj tempoj de ŝanĝo" gvidantoj starigas por si kvar celojn por la venontaj dek jaroj, la ‘Roma Agendo’: la EU devas esti sekura loko, prospera kaj certe daŭrigebla, sociala, kaj mondludanto. Partoj de tiu Agendo estas koncize indikataj (strikta gardado de la eksteraj limoj de EU; pli integrita eŭrozono; kontraŭbatalo de malriĉeco; militista kunlaborado) sed ne ellaborataj. Por tio la tempo estas ankoraŭ ne matura, la malkonkordo inter la membroŝtatoj estas tro granda. Ankaŭ la komuna vizito de la gvidantoj al la papo vendrede[iv], ne ŝanĝos tion.

Nur post la Germanaj elektoj (en septembro 2017) kaj post diskuto en la membroŝtatoj pri kvin estontaj scenaroj por la EU, kiujn Juncker antaŭ nelonge prezentis – finkonstrui ĝis la interna merkato; daŭrigi la nunan fuŝlaboradon; ĉefgrupoj por landoj kiuj volas pli da Eŭropo; malpli esencaj taskoj sed pli Eŭropaj; pli Eŭropo ĉiunivele – gvidantoj devas fine de 2017 malkaŝi sian veran opinion. Ĉu pli sekura Eŭropo devigas unuforman azilpolitikon? Ĉu pli da prospero petas Eŭropan financministron? Ĉu sociala Eŭropo bezonas Eŭropan senlaborec-leĝon? Kaj ĉu la EU povas esti mondludanto sen Eŭropa armeo?

Sabate[v] ĉi tiu diskuto ankoraŭ ne okazos, tiam estos nur modesta festo en la Palazzo dei Conservatori, kie la Deklaro de Romo estos subskribata. Kuraĝige eble estas ke en 2007 nur la prezidantoj de la Komisiono (José Manuel Barroso), la Eŭropa Parlamento (Hans-Gert Pöttering) kaj la provizora EU-prezidanto (Angela Merkel) metis sian signaturon. La renovigataj ĵurpromesoj ekhavos la subskribaĵon de 27 gvidantoj  –  la Brita ĉefministro Theresa May restas hejme.

 

 

 

[i] venontan sabaton = la 25-an de marto 2017

[ii] EEK = Eŭropa Ekonomia Komunumo

[iii] Rutte = ĉefministro de Nederlando (ekde 2010)

[iv] vendrede, la 24-an de marto 2017

[v] sabate, la 25-an de marto 2017

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com