Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/opinie-op-zondag-dirk-jan-van-baar-we-kunnen-de-sociaaldemocraten-niet-missen~a4469679/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘La socialdemokratojn ni ne povas malhavi’

Volkskrant 5 marto 2017

 

Fare de  Dirk-Jan van Baar



En Germanio vere ŝajnas alternativo prezenti sin por Angela Merkel. Ne la AfD[i], sed la tradicia SPD[ii] sub nova gvidanto, en la balotenketoj okupiĝas pri virtuala reviviĝo el la cindro. Malgranda miraklo, ĉar Martin Schulz diferencas kaj laŭ karismo kaj laŭ politika mesaĝo apenaŭ de lia antaŭulo Sigmar Gabriel, sed evidente la eksa prezidanto de la Eŭropa parlamento tamen scias frapi kordon.

Eble estas ankaŭ simple nostalgio. Ĉie sopiras honestaj etburĝoj al la sekureco de antaŭe, kiam ĉio ŝajnis pli bona, kaj tiuokaze estas ne mirige, ke ili en Germanio venas ĉe la partio de Willy Brandt kaj Helmut Schmidt. Tamen freneza estas ke tiu reviviĝo ignoras la fakton, ke la SPD ekde 1998 nur kvar jarojn staris ekster la registaro. Tiel alternative la SPD do ne estas, certe ne kompare al la ‘eterna’ Merkel, kiu laŭenhave plenumas SPD-politikon.

Schulz volas liberiĝi de Agendo 2010, enkondukita sub Gerhard Schröder, kaj volas revene al la Kohlzeit, kiam Germanio ekonomie estis la malsanulo de Eŭropo. Sed en tempo kiam la ‘kolera blankulo’ subite staras plene en la atento, kaj ĉe la AfD sed ankaŭ en Francio venenaj virinoj staras pretaj por haki sur la vivlaboro de la Eŭropaj ŝtatistoj el la Karbo-kaj-Ŝtalo-Komunumo, ni devus esti feliĉaj kun Schulz. Li ne estas libera de fanatikismo, sed komprenas kiel grava la EU estas en la nunaj timemaj tagoj de Putin, Trump kaj Brexit.



Mia prefero estas Tony Blair

Kio validas por la EU, validas ankaŭ por la socialdemokratio. Ne estas malfacile fari longan liston de historiaj eraroj kaj mankoj de la Germana socialismo, kiu jam ekde la tempo de Bismarck estas parlamenta forto kaj en 1914 voĉdonis pozitive por la imperiaj militkreditoj.

Foje ŝajnas kvazaŭ socialdemokratoj faras ĉion malĝuste kaj nur kuradas malantaŭ la faktoj. Ankaŭ en nia tempo ni en tuta Eŭropo vidas ekzemplojn de tio. Malkulmino estas Francois Hollande, kiu jam duonjaron antaŭ la eksvalidiĝo de lia oficperiodo ĵetis la mantukon en la ringon. Pensu pri Wouter Bos, kiu paŝis el la lasta kabineto-Balkenende kaj tiel liberigis la vojon por dekstra tolerem-kabineto kun Wilders.

Mia prefero estas Tony Blair, kiu malgraŭ totala senhonorigo en sia propra lando daŭrigis malmodere defendi sian elekton por partopreni en la lukto kontraŭ Saddam Hussein. Nun sub Jeremy Corbyn troviĝas Labour ĵus vere en la dezerto. Kaj se ni tamen devas mencii perfidan socialdemokraton, ni venas ĉe eks-kanceliero Schröder: la Genosse der Bosse staras jam dum jaroj sur la salajra etato de Gazprom.

Sed mi ne volas novan ponardopiko-legendon pri ‘Vaterlandslose Gesellen’ publikigi. Jen la fabelo, kiu jam ekde la dudekaj jaroj fare de venĝemaj ratkaptistoj en mallumaj bierkeloj estas rakontata, kaj ankaŭ nun sonas denove. Ne hazarde estas ĉiam la socialdemokratoj kiuj pekis. Pensu pri Anders Breivik, kiu en la paradiza sed ankaŭ politike korekta Norvegio tuj atakis por tie masakri idealismajn junulojn ĉe somera tendaro.

Ĉu incidento, tio? Feliĉe ja, sed en la kavernoj de la interreto sonas sufiĉe da templanoj kun komparebla idearo. En tiaj rondoj Wilders estas heroo, nova Churchill kiu devas la Okcidenton nome de la juda-kristana civilizacio savi kontraŭ la islaman-barbareco kaj la ŝtatperfidaj maldekstremaj elitoj. Kaj ĉiu kritikisto referencante al la tridekaj jaroj, estas akuzata pro diabligo. Ke tiaj idiotoj akiras de malspritaj mediaj figurantoj podion, nome de la libera parolo kaj nova patriota printempo, estas la mondo renversa.

 


Mia voĉdono estas por Jeroen Dijselbloem

Kiel la EU plulaboras iele-tiele, estas ankaŭ la socialdemokratio ofte vaganta. La politika korekteco estas dentogrinciga. Sed prefere tio, anstataŭ la stulta malĝusteco kiun dorlotitaj adoleskantoj nun amuze spertas. Ne forgesu ke la SPD en la pasinteco ofte estis sub fajro de du flankoj, dekstre de decaj civitanoj kiuj konspiris kun la nazioj, kaj maldekstre de la komunistoj. En la DDR[iii] la SPD estis devigita eniri en la SED[iv]-on.

Nun kiam la malgrandulo ĉie en la post-industria Okcidento faras orfan impreson, ne povas malutili foje pripensi kiel la mondo aspektas sen socialdemokratio. Eble ni estas pli liberaj en mondo sen Dio kaj sen maldekstra eklezio. Sed parlamenta demokratio, la sola liberala modelo kiu funkcias, ne povas ekzisti sen popolaj partioj. Tiam ni parolas pri socialdemokratoj kaj Kristan-demokratoj, al kiuj en Eŭropo mi deziras forton, sub gvidado de Angela Merkel.

Ŝi certe povas ankaŭ uzi iun subtenon el Nederlando, kie nun la socialdemokratio preskaŭ estos forlavata. Mi agnoskas ke mi estas konsternita pri la cunamo de politika maldeco en Usono kaj Eŭropo, fakte alvoko por sociala protektado. Tial mia voĉdono en Nederlando ĉifoje iras al la PvdA[v], al Jeroen Dijsselbloem, nia nekonfuzebla trezoristo kaj asistanta estro de la eŭro.

 

Dirk-Jan van Baar estas historiisto  

 

 

[i] AfD (Alternative für Deutschland) = iom nova politika partio en Germanio; pri ĝia fono legu ekzemple https://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativo_por_Germanio

[ii] SPD (Sozialdemokratische Partei Deutschlands) = Socialdemokratia Partio de Germanio (granda socialista politika partio)

[iii] DDR (Deutsche Demokratische Republik) = la "orienta" parto de Germanio, kiu ekde 1945 ĝis 1990 estis ĝia Soveta okupacia zono

[iv] SED (Sozialistische Einheitspartei Deutschlands) = la tiama politika partio en la DDR

[v] PvdA (Partij van de Arbeid) = jam longe ekzistanta Laborista Partio en Nederlando

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com