Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/01/26/de-oogst-van-het-neoliberalisme-6395337-a1543253
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La rikolto de la novliberalismo

Post la falo de la Muro en 1989, la novliberalismo progresis ankaŭ sur la Eŭropa kontinento. Sed ĝi ne alportis la prosperon kiun ekonomikistoj kiel Milton Friedman antaŭe prognozis. Nun la novliberala epoko finiĝos.

NRC 27 januaro 2017

 

Fare de nia redaktoro  Bernard Hulsman



Novliberaluloj estas kvazaŭ komunistoj, la Germana kultur-historiisto Philipp Ther[i] rimarkigas en sia verko Europe since 1989. A History.[ii] Ortodoksaj marksistoj kredis ke, post la neevitebla kolapso de la kapitalismo, unue sekvus socialisma fazo, tiel eksplikas Ther (1967) en la anglalingva eldono de sia en Germanio aklamita studo el 2014 pri Eŭropo post la falo de la Muro. En la socialisma transir-periodo, forta ŝtato efektivigus la senklasan socion. Post tio la redundiĝinta ŝtato mortus, kaj kun la eterne daŭranta komunismo la fino de la historio estis fakto.

Sufiĉe ironie kredis fanatike kontraŭ-komunismaj okcidentaj ekonomikistoj kiel la Usonano Milton Friedman (1912-2006) sammaniere, ke necesus potenca centra banko kaj ŝtato por post la falo de la Muro efektivigi kapitalismajn ‘reformojn’ en la iamaj socialismaj landoj de Orient-Eŭropo. Se la kapitalismo post iom da tempo estis akirinta daŭran piedtenejon, la ‘nevidebla mano’ de la merkat-ekonomio povus regi la socian vivon, kaj la ŝtato povus esti limigata ĝis absoluta minimumo.

La Sovetunio kaj ties Orient-Eŭropaj satelitoj ne povis daŭrigi la socialisman fazon, kaj neniam atingis la komunisman paradizon. Kontraŭe, en la okdekaj jaroj la socialismaj plan-ekonomioj trafis en senelirejon, tiel eksplikas Ther komence de sia libro. Ne la kapitalismo, sed la socialismo pereis ĉirkaŭ 1990 pro ‘internaj krizoj’ kaj revolucioj. Sed ankaŭ la novliberalismo, kiu poste sub premo de la Internacia Mona Fonduso kaj aliaj pruntedonantoj severe estis enkondukata, ne alportis la promesitan prosperon kaj abundon.

 

Katastrofa malprogreso

Certe, post ofte katastrofa ekonomia malprogreso en multaj iamaj socialismaj landoj, pliboniĝis la situacio ekde la mezo de la naŭdekaj jaroj, skribas Ther. Ekzemple la Malneta Enlanda Produkto (MEP) de Pollando kreskis tiam ses ĝis ok procentojn jare, sed ĉu la Polan miraklon kaŭzis novliberalaj reformoj, tion Ther pridubas. Plie, la kresko de la MEP ne indikas tiel multe pri la evoluoj de lando: la diferencoj inter ekzemple la grandaj urboj kaj la kamparaj areoj en Pollando daŭre fariĝis nur pli grandaj. Varsovio estas boom-town kun novaj, brilantaj ĉielskrapantoj de famaj arĥitektoj kiel Daniel Libeskind, sed ne malproksime ekster la Pola ĉefurbo oni imagas sin en la deknaŭa jarcento. Pollando nun konsistas el du landoj, Ther rimarkigas: la Pollando de la bone edukita junularo kun kosmopolita vivo en la grandaj urboj, kaj la ‘Polska B’ por malriĉaj maljunuloj kaj kamparloĝantoj kiuj ne kapablas kunveni en la post-komunisma epoko.

Tamen Europe since 1989 estas ne la tioma laŭmoda tirado kontraŭ la novliberalismo, avertas Ther en sia enkonduko. Ekzistas ja neniu pruvo por la aserto ke la novliberala trio - drakonaj dekretoj pri limigo de publikaj elspezoj, privatigo de ŝtataj entreprenoj kaj senreguligo – estas la kaŭzo de la pliiĝinta prospero en Pollando, sed landoj kiel Ukrainio kaj Rumanio, kiuj ne fordonis sin al la ekonomia ŝok-terapio, trafas eĉ pli malbone. Ekonomia sukceso de la estintaj Orientbloko-ŝtatoj dependas precipe de tio kion Ther nomas ‘socia kapitalo’. Tio estis en Pollando, kun ĝia bone edukita loĝantaro kaj larĝe bazitaj opozicio-movadoj kiel Solidarnosc, en la revolucio-jaro 1989 multe pli granda ol en Rumanio, kiu havis treege subpreman reĝimon kiu ĉiun socian vivon sufokis.

Europe since 1989, kio origine havas la pli bonan titolon Die neue Ordnung auf dem alten Kontinent, nomiĝas la libro de Ther, sed ĝi temas ĉefe pri Orient-Eŭropo. Tie okazis ja ankaŭ la plej grandaj ŝanĝoj kaj plej tumultaj disvolvoj en Eŭropo, kiuj fine ankaŭ trafis la reston de Eŭropo, precipe Germanion.

Ruĝa fadeno estas la apero kaj disvastigo de la novliberalismo. Tiu komenciĝis ĉe la enoficiĝo de Margaret Thatcher en 1979 kiel Brita ĉefministro. Sur la kontinento ŝia severa reformo de la prizorgoŝtato, por kiu laŭ Thatcher ekzistis ‘ne alternativo’, unue kaŭzis malmulte da imitado. Nur kiam la Orientbloko en 1990 kolapsis, kelkaj Orient-Eŭropaj landoj laŭ Thatcher-a maniero dissolvis siajn planekonomiojn por fari lokon por la merkat-ekonomio.

 

Tumulta disvolvo

Finfine la nova, novliberala ordo en diversaj Orient-Eŭropaj landoj, ankaŭ influis la Germanan ‘socialan merkat-ekonomion’. Kiam grandega monfluo al la novaj Orient-Germanaj ŝtatoj de la Federacia Respubliko post dek jaroj ankoraŭ daŭre ne estis kondukinta al ekonomia reviviĝo, Germanio alkonformiĝis al la novliberala Orient-Eŭropo, kaj la registaro gvidata de la social-demokrato Gerhard Schröder ‘reformis’ la prizorgoŝtaton. Por pravigi la signifan redukton de la apogpagoj en la kadro de la Harz-leĝoj, Schröder eĉ uzis la vortojn de Thatcher pri ŝia politiko: ‘There is no alternative’, krio kiun novliberaluloj dum la lastaj jardekoj tiom ofte uzis, ke ĝi estas mallongigita ĝis ‘TINA’.

Poste la posteulo de Schröder, Angela Merkel, ripetus tiun ‘TINA’, kiam Grekio dum la eŭro-krizo venis en gravajn financajn problemojn, kaj fare de la Eŭropa Unio estis punita pere de peza reĝimo de ŝparado, privatigo kaj malreguligo.

Ther rakontas la historion de la disvastiĝo de la novliberalismo en Eŭropo je preskaŭ ĵurnalistika maniero. Politikajn kaj social-ekonomiajn konsiderojn li alternigas kun priskriboj de siaj propraj spertoj kaj la travivaĵoj de amikoj kaj familianoj en la post-komunisma Orient-Eŭropo. Li ankaŭ faris rondvojaĝon tra Mez- kaj Orient-Eŭropaj urboj kiel Varsovio, Prago kaj Berlino, ĉe kio li konstatas ke la ĉefurbo de la unuiĝintaj Germanioj perdis terenon. En la ĉapitro pri Italio, la sola lando ekster Mez- kaj Orient-Eŭropo kiun li pritraktas amplekse, li konstatas ke la junulara senlaboreco tie estas ekstreme alta, kaj ke la junuloj kiuj ja havas laboron estas pagataj ofte tiel malbone, ke ili ne kapablas vivi de tio, kaj restas loĝi hejme.



Popolismaj partioj

Italio ege bezonas ‘reformojn’, konstatas Ther, sed li pensas ke la problemoj de la Itala prizorgoŝtato estas tiel grandaj ke ili estas nesolveblaj. Unu el la obstakloj por ‘adaptiĝo’ estas la popolismaj partioj kiuj tie jam en la okdekaj jaroj aperis kaj kiuj ĉiufoje turnas sin kontraŭ novliberalaj mezuroj. Intertempe emerĝis en preskaŭ ĉiu Eŭropa lando, ankaŭ en Germanio, popolismaj partioj aŭ movadoj kiuj povas esti certaj pri multa apogo. En Hungario kaj Pollando regas nun eĉ popolistoj gvidataj de Viktor Orbán kaj Jaroslav Kaczynski.

Ther vidas la popolismon kiel esprimon de malkontento pri la novliberala ordo kiu vivas ĉe grandaj partoj de la Eŭropa loĝantaro. Kaj kvankam li konsideras sin kiel historiisto ne kapabla fari bonajn prognozojn, li antaŭvidas la finon de la novliberala epoko kaj de TINA[iii]: la popolistoj sugestas ke ili havas alternativon por senbrida merkatfunkciado. Kio anstataŭos la novliberalan ordon, ne estas direbla. Sed "la politikaj respondoj al la novliberalismo povus ja esti eĉ pli eksplodemaj ol la ekonomiaj konsekvencoj", Ther minace skribas en la antaŭparolo kiun li pasintsomere verkis por la Angla eldono de lia melankolia freŝdata historio de la novliberala Eŭropo.

 

 

 

[i] Philipp Ther: vidu ankaŭ https://de.wikipedia.org/wiki/Philipp_Ther

[ii] Europe since 1989. A History. vidu http://press.princeton.edu/titles/10812.html

[iii] TINA = ‘There is no alternative

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com