Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/wie-desinformatie-herkent-is-ertegen-bestand~a4461493/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Rezistema demokratio sin gardu kontraŭ cinismo

Ankaŭ Nederlando devas esti singardema kaj armi sin kontraŭ misinformado kaj ciberatakoj.

Volkskrant 13 februaro 2017

 

Fare de  Bert Koenders,
Nederlanda ministro de Eksterlandaj Aferoj



Kiel rilatas oficejo en Peterburgo kun ĥemifabriko en la sudo de Usono?

En la cifereca erao, la respondo estas: ĉiamaniere. Antaŭ kelkaj jaroj, loĝantoj de Centerville, Louisiana, estis ektimigitaj de mesaĝoj pri atako sur proksima fabriko. Centoj da tweets, filmeto sur YouTube, kaj retejoj de lokaj amaskomunikiloj alportis la novaĵon. Loĝantoj eĉ ricevis SMS-ojn kun avertoj pri venennubo. Sed la Twitter-uzantoj evidentiĝis trompaĵo, la filmeto surscenigita, kaj la retejoj klonitaj. Bone pagita armeeto da Rusaj troloj en Peterburgo estis pri tio laborinta, tiel esploro de The New York Times faras kredebla. La celo: kaŭzi malkvieton.

Multa misinformado kaj ‘alternativaj faktoj’ disvastiĝas kun politikaj motivoj, sed trompaĵ-novaĵo alportas ankaŭ verajn eŭrojn. Artikoloj en kiuj oni partoprenas sur Facebook, alportas al ruzaj entreprenistoj monon. Kaj klako el Usono alportas trioblon da cendoj ol klako el alia lando. Tiel larĝe dissemita sensencaĵo-rakonto kondukis eĉ al pafado en Vaŝingtono.

Eŭropaj landoj renkontas sammaniere riskon. En periodoj de elektado, la influado de la publika opinio estas ekstra alloga  –  kaj por oportunismaj entreprenistoj kaj por malreguligantaj instancoj. Ankaŭ Nederlando devas esti gardema pri misinformado kaj ciberatakoj. Estas nur malmultaj landoj kie pli granda parto de la loĝantaro ekiras al Facebook kaj Twitter. Nia cifereca socio oferas ŝancojn, sed ankaŭ vundebligas. Dum la pasinta duonjaro, Nederlandaj registaraj instancoj kaj entreprenoj estas per interreto centfoje atakitaj de el landoj kiel Ĉinio, Irano kaj Rusio.

 

Ni neniam estu naivaj. Pro misinformado ĉirkaŭ la esploro de la MH17-katastrofo[i], mi pasintjare alvokis la Rusan ambasadoron. Se ni ĉi tie estis koncernitaj pri influo antaŭe, se tio estas raportata en Usono, kaj se aliaj Eŭropaj landoj donas seriozajn avertojn, tiuokaze ni devas esti preparitaj. La voĉdonanto devus 100-procente povi fidi, ke sia voĉo konvene trafas en la rezulto. Mia kolego ministro Plasterk tial anoncis novajn mezurojn.

Nederlando alfrontas la situacion ne sole. Pasintsemajne, la ministraro formulis internacian ciberstrategion. Laborante kune en koalicioj kun aliaj landoj, ni povas ja minacojn ataki pli bone.

Kreintoj de trompaĵ-novaĵo povis ĝisnun agi laŭplaĉe, ĉar mankas ankoraŭ kondutreguloj. Ciberspaco apartenas al ĉiu kaj neniu, kaj tio faras ĝin fojfoje ian ‘jungle by night’. Ĉi semajnfino, mondgvidantoj kunvenas ĉe la Münchner Sicherheitskonferenz. Nederlando sabate tie lanĉos la Global Commission on the Stability of Cyberspace. La komisiono devus konduki al pli bonaj internaciaj interkonsentoj  –  tiel ke ni povas alparoli unu la alian kaj, se necese, mem interveni. Entreprenoj kiel Microsoft partoprenas.

 

Ankaŭ Francio kaj Germanio ĉi-jare havas tutlandajn elektojn. La unuaj alternative facts pri Francaj prezident-kandidatoj nun cirkulas. Ĉar la samaj enrompistoj en pluraj kvartaloj klopodas profiti la okazon, Nederlando kunlaboras kun Francio kaj Germanio. Ni komparas la ciferecajn fingrospurojn kaj avertas unu la alian pri minacoj.

En la Eŭropa Unio ni jam pli longe laboras kune: en 2015 pro la insistado de Nederlando oni establis specialan EU-teamon de amaskomunikil- kaj Rusio-ekspertoj. Tiu teamo havas ĉiutagan labortaskon por la senmaskigado de trompaĵ-novaĵo, duonaj veroj kaj erarigaj kadroj, kiuj estas propagataj laŭ komisio de la Kremlo.

Publikaj servoj devas interretan liberecon garantii, pruveblan sensencaĵon refuti, kaj ciferecan infrastrukturon protekti.

Sed demokratio kiu tutvere estas rezista kontraŭ erarigo kaj trompaĵ-novaĵo bezonas antaŭ ĉio rezistemajn civitanojn, kiuj sencon kaj sensencaĵon povas distingi unu de la alia. Disvastigantoj de misinformado esperas ke cinikismo funkcias. Ili ne volas ke iliaj rakontoj estas kredataj, sed ili provas semi dubon kaj nekredemon pri la tutaĵo de ĉiuj novaĵoj. Tuj kiam ni ne plu kredas ion ajn, ilia celo estos atingita.

 

Rezistemo postulas ke ni ne lasu nin iomete trompi de photoshopped tweet. Ke niaj infanoj, hejme kaj en instruejo, lernu fari distingon inter veraĵo kaj trompaĵo. Kaj ke ni pripensu, antaŭ ol ni premas tiun partopren-butonon. Por novaĵ-mesaĝoj sur Facebook validas: kio sensacias kaj indignon vekas, ne ĉiam veras.

Libera kaj sendependa gazetaro ne estas hobio, sed oksigeno por rezistema demokratio. Tion oni scias en Rusio, Turkio, kaj en tiom pli da landoj en la mondo.

En rezistema demokratio, novaĵ-konsumantoj estas sufiĉe atentemaj por mem fari siajn proprajn konkludojn. Tiel ni preventas ke troloj ankaŭ ĉi tie povas agi laŭplaĉe. Kiu rekonas misinformadon, estas rezista kontraŭ ĝi. Kie troviĝas la plej bona defendanto de nia demokratio, tio estas malantaŭ via propra tekokomputilo, tablojdo aŭ smartphone.




Bert Koenders  estas ministro de Eksterlandaj Aferoj, en Nederlando.

 

 

[i] MH17-katastrofo = la aviadilo paffaligita super Ukrainio en julio 2014 (en kiu troviĝis multaj Nederlandanoj);
vidu ankaŭ: https://eo.wikipedia.org/wiki/Flugo_17_de_Malaysia_Airlines

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com