Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2017/01/16/gratis-geld-voor-de-armen-het-werkt-wel-6241402-a1541504
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Donaci monon al la malriĉuloj – tio vere funkcias

Ĉe la Monda Ekonomia Forumo en Davos, mondgvidantoj parolas ankaŭ pri malegaleco. Laŭ Joost Opstelten, la plej bona maniero por kontraŭbatali malriĉecon estas: donaci monon.

NRC 17 februaro 2017

 

Fare de  Joost Opstelten


Kiel la unua Eŭropa lando, Finnlando lanĉis ĉiumonatan bazan enspezon por senlaboruloj. Pri tio tuj eksplodis diskuto en Nederlando. La baza enspezo farus homojn pigraj, kaj estas krome ankaŭ nepagebla. Komparebla alpaŝo, ĉe kiu malriĉuloj en evolulandoj libere ricevas monon, alvokas la saman reziston. Ĉu ĉi-tio donas al malriĉuloj la ŝlosilon al frandlando kun biero kaj cigaredoj? Ne. Estas unu el la plej efikaj manieroj por elradikigi ekstreman malriĉecon, tiel montriĝas el la esploroj de Unicef[i] kaj la Nutraĵ-Agrikultura Organizo de UN[ii].


Cash transfers nomiĝas tio kaj funkcias same kiel la baza enspezo en Finnlando. La tre plej malriĉaj domanaroj en evolulandoj ricevas ĉiumonate senkondiĉan monsumon, sen ke ili por tio devas fari ion. Same kiel ĉe la baza enspezo, estas multaj kontraŭuloj de tiu metodo. Tamen ĝi estas unu el la plej gravaj manieroj por trarompi la seneliran situacion de ekstrema malriĉeco.


La monataj cash transfers kontraŭbatalas kaj la urĝajn kaj la longedaŭrajn problemojn, montriĝas el lastatempaj ciferoj de la raporto From Evidence to Action[iii]. En mallonga tempospaco tiuj donas al familioj ekstran manĝaĵon aŭ eblecon iri al la kuracisto. Pli longtempe tio stimulas la lokan ekonomion; la mendado de varoj en la loka merkato pliiĝas. Mono fluas tiam denove. Krome, tio helpas la malriĉulojn pliigi siajn proprajn enspezojn, tiamaniere ke ili ekzemple aĉetas kudromaŝinon. Aliflanke, fekundec-ciferoj estas pli malaltaj, pro tio ke virinoj kun pli alta enspezo ekhavas malpli infanojn. Ankaŭ nacinivele la efikoj estas videblaj. Tiel kreskis en Zambio la agrikultura produktado 50 procentojn, pro tio ke familioj povis pagi semojn kaj sterkaĵon.

 

La timo, ke tiu donacita mono faros la loĝantaron dependa de helpo, estas persista. Efektive, la familioj ricevas la monon sen devi fari ion por tio; tiel ili certe fariĝos pigraj. Valortaksoj de cash transfer programoj el 2015 montras la malon. Financa subteno estas por multaj homoj la sola ŝanco por plibonigi sian situacion strukture. Investado en edukado por infanoj aŭ en propra entrepreno certigas ke tiuj familioj estonte ĝuste ne plu bezonos helpon.


Iuj dubas ĉu la ricevantoj ja uzas la monon por la ĝustaj aferoj. Ĝi do estas cele al aĵoj kiel nutrado kaj edukado, ne por alkoholo aŭ cigaredoj. Multaj esploroj, inter kiuj tiuj de Unicef kaj la Nutraĵ-Agrikultura Organizo de UN, pruvas ke la mono certe estas elspezata bone. Ĝi montras kreskon en uzado de inter aliaj kuraciloj, agrikulturaj produktoj kaj lernejaj uniformoj; do utila uzado.

 

Tamen restas la demando, kial donaci monon estas pli bona ol donaci kaprinon aŭ lernolibrojn. La senkondiĉaj monsumoj estas multe pli flekseblaj kaj tiel pli bone aplikeblaj al diferencaj domanaroj. La malriĉaj familioj plej bone scias mem kion ili bezonas. Per la mono ili povas investi en produktoj kiujn ili bezonas en sia specifa kazo. Plie, la mono donas al familioj dignon. Ili havas la liberecon decidi pri sia propra agado, anstataŭ ke iu de ekstere postulas kion ili devas fari.


Ĉu tiam tute ne estas malavantaĝoj? Jes, tiuj tamen estas. Longdaŭra sindediĉo bezonatas. Por en lando ekstreman malriĉecon vere elradikigi, necesas investi en ĉi tiun metodon almenaŭ dek kvin jarojn. La enkonduko de cash tranfer sistemoj kostas tempon. Ĝi devas ja esti precize enigata en naciajn registarajn strukturojn kaj lokajn aranĝojn. Ankaŭ individu-nivele povas poste daŭri longe ĝis investoj finfine kondukas al solida ŝanĝiĝo. Infano devas kelkajn jarojn resti en lernejo, antaŭ ol ĝi estas lerninta fakon kaj tiam povas laborakiri monon. La kulturado de rikoltaĵoj donas dum la unuaj jaroj nur limigitan profiton.

 

Krome, donaci monon estas multekosta. La nombro da homoj vivantaj en ekstrema malriĉeco estas alta. Tio signifas ke ĉiujare milionoj da eŭroj estu liberigataj por atingi ĉiujn tiujn homojn. La plejparto de la ŝarĝo kuŝas ĉe la registaroj de evolulandoj mem. Tiel Mozambiko ekde 2008, kun subteno de Nederlando, havas cash tranfer sistemon kiun la Mozambika registaro nuntempe je 90 procentoj mem subvencias. Kun nur 0,5 procento de la malneta nacia produkto estas tie atingataj pli ol 400.000 domanaroj. De la tuta nacia buĝeto tio estas tre malgranda elspezo.


Plie kuniĝas la cash tranfer projektoj perfekte kun la evoluhelp-politiko de Nederlando. Progresigi virino-rajtojn estas en ĝi unu el la lancpintoj. Cash tranfers kontribuas al tio ĉar tiuj povas fari virinojn ekonomie pli sendependaj. Ĉi tiu emancipado povas certigi ke familioj malpli rapide inklinas edzinigi siajn filinojn aŭ lasi cirkumcidi ilin.


Cash tranfers havas pruvitan efikon, kaj por individuaj domanaroj kaj por la evoluo de lando kiel tuto. Estas tempo ke donaci monon estas rekonata kiel la unika metodo por ekstreman malriĉecon trarompi.

 



Joost Opstelten  estas programo-kunlaboranto ĉe Unicef en Nederlando.

 

 

[i] Unicef: vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/UNICEF

[ii] UN = Unuiĝintaj Nacioj

[iii] From Evidence to Action   vidu:
https://global.oup.com/academic/product/from-evidence-to-action-9780198769446?cc=nl&lang=en&#

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©marto 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass