Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/paul-brill-hoe-de-amerikaanse-stormwind-door-de-straten-van-berlijn-giert~a4457734/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Usona ŝtormvento fajfas tra la stratoj de Berlino

Volkskrant 4 februaro 2017

 

Fare de   Paul Brill

 


Faru ni seriozan klopodon eviti unufoje la T-vorton. Kio ne facilas, ĉar ĉie en la mondo daŭre klakas la pordoj kaj fenestroj, pro la ŝtormvento erupciinta en Vaŝingtono.

 
Ne malplej en Eŭropo, kiu alfrontas geopolitikan defion, je momento kiam ĝi antaŭ ĉio estas malbone ekipita por tiu. Kaj tio koncernas ne nur la Eŭropan Union, luktantan pri perdo de legitimeco, sed ankaŭ multajn apartajn Eŭropajn landojn.


Nederlando  – kiu kiel deksepa ekonomio en la mondo kaj kiel sperta internacia ludanto ofte estas pli alte taksata de la eksterlandaro ol de ni mem –  staras sojle de elektoj kiuj verŝajne kondukos al plia fragmentiĝo de la politika pejzaĝo. Italio troviĝas en necerta transirfazo, post kiam la referendumo pri la konstitucia reformo rezultis en malvenko por (eks-)ĉefministro Matteo Renzi. En Francio kaj Germanio jam ĉeestas la ombroj de la elektoj kiuj okazos tie poste ĉi-jare  –  kaj ne estas ombroj en kiuj oni sentas sin bone.

 
Precipe la Franca politika scenejo prezentas depriman aspekton. Ŝajnas ja ke la establitaj politikaj partioj decidis fari ekzercon en sindifektado. La socialistoj sin turnis al klare maldekstrema prezidenta kandidato, kun kiu ili preskaŭ certe alvenos ĉe la flanklinio. Pri la konservativa gvidanto François Fillon, ĝis lastatempe la antaŭdestinata subpremanto de la popolisma danĝero, evidentiĝas ke li estas misuzinta parlamentan senlaborul-aranĝon por siaj edzino kaj infanoj. Emmanuel Macron, relativa novulo sen solida partia bazo, nun ŝajnas fariĝi la Respublikana espero en maltrankvilaj tagoj.



La Brita ĉefministro Theresa May ekforkuregis al Vaŝingtono por  – pro la venonta Brexit –  iom renovigi la ‘specialan rilaton’ kun la Usono. La bildoj de ŝia vizito al la Blanka Domo estis belaj, kaj la klaĉoj de ŝia gastiganto dolĉaj, sed la realo estas malcedema.

Londono kaj Vaŝingtono havas forte diferencan mondkoncepton. Dum en la Blanka Domo sidas senĝena protektisma homo, Britio ĝuste arogas al si la ĉampionecon de libera komerco. May pleje ŝatas vivipovan EU-on kaj defendkapablan NATO-on por endigigado de la Rusa despotismo, sed ŝia nova Usona amiko ne havas afinecon kun internaciaj organizoj, kaj volas ne aŭdi iun ajn koleran vorton pri la forta viro en Moskvo.

 

Ne malpli delikata estas la pozicio de kanceliero Angela Merkel, kaj de Germanio kiel tutaĵo. La grandaj politikaj tendencoj tie ja restas pli bone memstaraj ol en la plej multaj aliaj Eŭropaj landoj, sed por Berlino la novaj Usonaj sloganoj estas verdire la plej minacaj. Ĉar daŭre iĝas pli klare, ke potenca anti-Germana sento vagadas en Vaŝingtono.

Estas ne nur arogantaj komentoj pri la Merkel-a rifuĝint-politiko. Multe pli sekvoriĉa akuzo estas ke la tuta Eŭropa projekto estu konsiderata kiel Germana potenc-rimedo. Kaj ĉi-semajne la plej grava komerc-konsilanto de la Blanka Domo ankoraŭ enverŝis iom da oleo en la fajron, akuzante la Germanojn ke la valoron de la eŭro ili manipulas por maldeca gajno.


Kompreneble ekzistas granda konsterno inter Germanaj komentistoj. Liberkomerco estas grava fonto de la Germana prospero, la Eŭropa fono kaj la Atlantika Alianco jam delonge estas ĉefaj elementoj de la Germana eksterlanda politiko. Ĉiuj tri tiuj pilieroj de la Germana stabileco nun troviĝas antaŭ flama fajro.

Se la Usono de Donald Trump  – nu, la T-vorto nun tamen aperas –  efektive rezignas pri ties tutmonda rolo, tiam la estintaj militaj malamikoj Germanio kaj Japanio estos la plej grandaj perdantoj, skribis la eks-ministro pri eksterlandaj aferoj Joschka Fischer. Tiuj du landoj estas konfidintaj siajn sekurec-interesojn ja plejparte al Usono.

Kiel tio efikos en Germanio? Supozante ke gvidaj rondoj ankoraŭ daŭre ektimas pro la konstruado de nova Potenc-ŝtato, ni devas teni en menso ke Berlino koncentriĝos eĉ pli pri Eŭropo. Kun akcepto de la prez-etikedo: pli granda preteco por apogi malpli sanajn Sud-Eŭropajn ekonomiojn.


Tio signifus ke ankaŭ Nederlando alfrontos malfacilajn elekteblojn. La Atlantika ligiteco estas por ni de longe gvida principo. Sed ke nia granda orienta najbaro ne ekdrivas, ankaŭ devas esti primara zorgo. Bedaŭrinde, la Nederlanda poldero donas ne sufiĉan ŝirmon kontraŭ pezaj eksterlandaj ŝtormoj.




Paul Brill  estas eksterland-komentaristo ĉe Volkskrant.

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com