Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/12/13/praat-met-die-man-om-erger-te-voorkomen-5777220-a1536499
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Parolu kun tiu viro — por preventi pli malbonan

Se ni donas al Putin neniun lokon ĉe la Eŭropa intertraktada tablo, li alimaniere asertos la lokon de Rusio sur la monda scenejo, skribas Laurien Crump.

NRC 13 decembro 2016

 

Fare de   Laurien Crump

 

Dek tagojn post sia anonco meti novajn misilsistemojn en Kaliningrad  – Rusa enklavo inter Pollando kaj Litovio –  la Rusa prezidento Vladimir Putin ĵaŭde la 1-an de decembro, en sia jara alparolo al la Dumao[i], etendis sian manon al la Okcidento, anoncante ke li "ne celas al konfrontiĝo", kaj ke kunlaborado estas en ĉies intereso. Ŝajnas kvazaŭ Putin per tio proprigis la hodiaŭan NATO-doktrinon de "forta defendo, kuplita kun signifoplena dialogo". Putin aldonis, ke "ni ne serĉadas malamikojn, eĉ se niaj eksterlandaj kolegoj rigardas nin tiele. Ni bezonas amikojn." Putin ŝajnas esti doninta iniciaton por trarompi la cirklorezonon de ago-reago. Estas tempo por paŝi trans nian propran ombron kaj respondi al lia alvoko por dialogo. Ni povas Rusion ne malatenti, senkonsidere pri ĉiuj fundamentaj malkonsentoj de opinio. Por tio la lando estas simple tro granda kaj Putin tro potenca. Nur se ni ne obstine persistas en la imago de Rusio kiel malamiko, ni povas preventi novan Malvarman Militon.


Sur tiu nivelo ni povas tiri lecionojn el la pasinta Malvarma Milito. Ĉar ĝuste dum la Malvarma Milito, okazis de el la Soveta flanko alvoko al dialogo, kiu ja atingis atenton en la Okcidento. En marto 1969 la Varsovia Pakto venis kun serioza propono pri Eŭropa sekurec-konferenco, por konduki la Malvarman Militon en pacemajn vojojn. Ankaŭ tiam estis sufiĉe da kialo por meti la Kremlon ekster la afero: almenaŭ duonjaron antaŭe, la Sovet-Unio kun kelkaj aliancanoj estis invadinta Ĉeĥoslovakion. Malgraŭ tio la NATO prenis la proponon serioza, kaj ekde 1972 ĉiuj 33 Eŭropaj landoj (escepte de Albanio), Usono kaj Kanado partoprenis al la tiel nomata Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaborado en Eŭropo (la CSCE[ii]), kiu daŭrus dum la resto de la Malvarma Milito. Konfrontado cedis lokon al multflanka dialogo. Ankaŭ ĉi tie la streĉiĝoj kelkfoje multe pliiĝis, sed tiu ĉi meĥanismo certigis ke diversaj krizoj estis endigigataj. Tiel la dialogo restis staranta ankaŭ post la Sovetia invado en Afganio (1979) kaj dum la sieĝostato en Pollando (1981-83), kio preventis plian eskaladon je decidigaj momentoj. Krome, la Sovet-Unio ĉi-maniere ne nur implikiĝis en Eŭropo, sed Eŭropo ankaŭ prenis sur sin la iniciaton dum la Malvarma Milito. Tio ne plu estis afero de la superpotencoj.

 

  Fare de la EU,  Rusio estas metita en la periferion de la nova Eŭropo

 

Dum la dua duono de la Malvarma Milito, la ‘tut-Eŭropa procezo’ havis la plej altan prioritaton por la Sovetiaj. La deziro esti parto de pli granda Eŭropa ligo, laŭ lastatempa arĥivmaterialo estas ankaŭ la ĉefa motivo por partopreno en la CSCE, malgraŭ ofte furioza kritiko pri la Rusaj malobeoj de homaj rajtoj. La Kremlo do ofte estis preta por koncedoj. La sento esti prenata serioze ene de la CSCE tiamaniere preventis ekstran armilklakadon. Sovetia gvidanto Miĥail Gorbaĉov, en alparolo ĉe la Eŭropa Konsilio en julio 1989, pledis eĉ kun vervo por nova Eŭropa kunlaborado post la Malvarma Milito  – io kion li kiel la unua antaŭvidis –  ene de la CSCE-kadro. Ankaŭ politikologoj emfazis jam en 1990 ke la CSCE estis la plej promesplena modelo por estonta Eŭropa kunlaborado. La ekskludo de Rusio estus ja ege malstabiliga por la Eŭropa sekureco. La Eŭropa integriĝo okazis tamen emfaze sen Rusio, kun ĉiuj konsekvencoj de tio. Dum en la Okcidento oni festis la triumfo de la liberala demokratio, Rusion oni metis en la periferion de la nova Eŭropo.

 


La urĝa alvoko merkrede la 7-an de decembro, fare de la Germana, Aŭstra kaj Itala ministroj de eksterlandaj aferoj, revivigi la Organizon por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSCE[iii]), venas do precize ĝustatempe. Tiu ĉi sekvanto de la CSCE estas ĝis nun ombrita de la NATO kaj la Eŭropa Unio. La dinamika dialogo el la Malvarma Milito cedis lokon al burokrata institucio, kiu faris utilan laboron, sed malhavis sufiĉan decidemon. Nun kiam la Eŭropa Unio, inter aliaj post la Brexit kaj la rezigno de la Itala ĉefministro Renzi, ŝanceliĝas sur siaj fundamentoj, estas tempo por rekonsideri la Eŭropan kunlaboradon. Serĉi novajn formojn de dialogo, intermeti pinto-renkontojn, kaj doni prioritaton al la tut-Eŭropa ligo: tiamaniere la OSCE povus egali sian antaŭulon. Estas tempo por ĉioentena Eŭropa dialogo, en kiu kune kun Rusio estas serĉataj solvoj por la rifuĝint-krizo, terorismo kaj la milito en Sirio. Ankaŭ el la alparolo de Putin montriĝas tre klara deziro: prenu Rusion serioza. Se ni al Putin ne donas seĝon ĉe la Eŭropa intertraktada tablo, li alimaniere postulos lokon por Rusio sur la monda scenejo. Jen do la sola maniero por en la venonta Trump-epoko preventi Usonan-Rusan interrilaton ĉe kiu Eŭropo ne plu gravas. Ankaŭ ni bezonas amikojn.

 

 


Laurien Crump  estas universitata docento pri la historio de internaciaj rilatoj, ĉe la Universitato de Utrecht (en Nederlando). Ŝi ankaŭ faras esplorlaboron pri la CSCE.

 

 

 

[i] Dumao = ŝtata leĝofara asembleo en carisma kaj post-Sovetia Rusio

[ii] CSCE = Conference on Security and Cooperation in Europe

[iii] OSCE = Organization for Security and Cooperation in Europe

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com