Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/12/11/ontwikkelingshulp-heeft-gefaald-5719553-a1536132
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Evoluhelpo fiaskis’

Helpu malriĉajn landojn ekhavi grandajn, modernajn entreprenojn. Tiel vi haltigas la fluon de migrantoj el Afriko kaj la Mez-Oriento, diras ekonomikisto Paul Collier.

NRC 11 decembro 2016

 

Fare de   Caroline De Gruyter



Pasintjare Paul Collier, profesoro pri ekonomiko kaj publika politiko en Oxford, vizitis la plej grandan rifuĝintkampon de Jordanio. La situacio en tiu tendaro, Zaatari, estis pli bona ol li atendis. Almenaŭ koncerne ekipaĵon: ĉiu havis tendojn kaj kovrilojn.

La plej granda problemo estis ja ke 90.000 Siriaj rifuĝintoj tediĝis ĝismorte. "Unu el niaj Jordanaj akompanantoj demandis ĉu mi volis vidi la industri-zonon ‘King Abdullah’. Ni veturis dek minutojn, kaj tie estis grandega parko  –  naÅ­dek procentojn malplena. Jordanio elspezis tiom por ŝirmejoj, ke nenio restis por la industri-zono, krom ŝuldoj. La solvo estis blinding obvious: ni devas aranĝi laboradon ĉi tie. Alie, la rifuĝintoj iĝos senesperaj, kaj venos al EÅ­ropo. Ke estas malbone por ni, kaj ankaÅ­ malbone por ili."

Ekde tiam, Collier laborigas ĉiujn eblajn fortojn kaj helprimedojn, por lasi entreprenojn el EÅ­ropaj kaj aliaj industriigitaj landoj veni al Jordanio. Kaj por krei favoran investadan klimaton. La EU ĝis nun atingis ke ĝi donas al entreprenoj dek jarojn aliron al la interna merkato por produktoj fabrikitaj en Jordanio. La Monda Banko, kie Collier iam estis direktoro, disponigas finfine pruntojn al Jordanio, tiel ke ĝi povas disvolvi la zonon  –  la banko por tio trarompis la oran regulon ne pruntedoni al middle income countries.

Kaj nun la Germana registaro petis al Collier pripensi grandskalan planon por bremsi migradon el Afriko. Tiu plano estos en 2017, kiam Germanio prezidas la G20[i]-on, ĉe pinto-kunveno prezentata. Kio ĝi ekzakte enhavas, Collier povas ne diri. Sed la intenco estas, ke ‘la G20 sin dediĉos al la reveno de ekonomia kresko en Afriko’.

Tiamaniere Eŭropo devus trakti migradon, diras Collier, momenton en Vieno por prelego ĉe la Aŭstra Centra Banko. "Kiel vi helpas infanon, kiu falas en lageton kaj riskas droni: vi ne pensas, vi simple nur saltas. Sed el kio ekzistu tiu savo, ĉe migrantoj kaj rifuĝintoj? Ĉu ĝi helpas ilin, se Eŭropo malfermas la pordon plenlarĝe? Ne. Kaj ĝi helpas nin ne pli ol ili. Ni havas la devon liberigi ilin de malespero, kaj aranĝi ke ili ree iom normale povas vivi. Tion vi ne atingos pere de migrado, sed surbaze de efektivigado ke iliaj propraj landoj pli bone plenumas tiun taskon."



Migrantoj serĉas la mielpoton

Migrantoj vojaĝas pro espero pri dignan ekzistadon. Ili serĉas mielpoton. Rifuĝintoj vojaĝas pro timo, kaj serĉas sekuran havenon. EÅ­ropaj landoj, diras Collier, estas mielpot-landoj, ne sekurhaven-landoj. La plejmulto de rifuĝintoj en la mondo trafas en Pakistanon, Iranon kaj aliajn landojn por elmigrado. Plimalpli sekuraj  –  nenio pli. "La UNHCR[ii] provizas tendojn, kovrilojn kaj zorgas pri aliaj humanitaraj necesoj. Se ni donas al UN-organizoj pli da mono, tiuj necesoj estos pli bone forigataj. Sed post tio, la rifuĝintoj en Jordanio kaj aliloke bezonas laboron. Äœuste tion, ni ja povas aranĝi. Ni havos entreprenojn kiuj povas realigi ĝin."

La Jordania registaro unue estis skeptika pri la plano de Collier. Havigi laboron al rifuĝintojn, dum multaj Jordanianoj estas ankaŭ senlaboraj, ĝi ne ŝatis. Tial entreprenoj kiuj venas al Zaatari[iii] (kiel ekzemple softvar-produktantoj), estos postulataj doni 30 procentojn de ĉiuj laborpostenoj al Jordanianoj, kaj 70 procentojn al la rifuĝintoj.

Ke Eŭropo pasintjare lasis eniri tiom da Siriaj rifuĝintoj, tion Collier trovis senpripensita. La unuaj kontraband-boatoj postulis po 6.000 eŭrojn por homo. Eŭropo ricevis la riĉan kaj bone edukitan mezan klason. Tiuj homoj kapablas ion, sed preskaŭ ĉiuj ĉefe neniofaradas. Collier legis raporton pri grandaj Germanaj entreprenoj kiuj dungis rifuĝintojn. La plej granda dunganto estis Deutsche Post: 50 rifuĝintoj. "Tiel ni ne sukcesos. Kaj eble la milito en Sirio estos baldaŭ pasinta. Tiam altedukitaj homoj necesos por restarigi registarajn servojn kaj entreprenojn. Ili prefere ne estu en Eŭropo."

En Afriko, la sama logiko validas. La kresko pasintjare estis negativa: -1.6 procentoj. Ne mirigas ke Afrikanoj deziras iri al Eŭropo, diras Collier. Entreprenoj investas malmulton en Afriko. Pro politikaj kialoj, ĉar la merkato estas malgranda, pro korupteco kaj malbona infrastrukturo. "Jen krizokazo. Evoluhelpo ne funkciis. Milionoj da homoj povas veni al Eŭropo. Tio estas ne profite al Afriko. Laboras pli da Sudanaj kuracistoj en Londono ol en Sudano. Kiel tio utilas al Sudano? "

Malalta produktiveco

En Afriko, produktiveco estas tre malalta. Multaj entreprenoj havas nur kelkajn dungitojn, maksimume. Por akceli la produktivecon, pli grandaj, modernaj entreprenoj necesas, diras Collier, kaj tiuj nun ne venas. Li pensas ke tio povas ŝanĝi se la G20 helpos Afrikajn registarojn por plibonigi infrastrukturon kaj doni subvencion al pioniroj. "Tiel ankaŭ Eŭropaj landoj tion mem faras: lasu pionirojn ebenigi la padon, aliaj sekvos per si mem. Dume vi, kiel publika servo, zorgas pri vojkonstruado kaj interreto."

Kion Eŭropo ankaŭ povas fari, laŭ Collier: doni al Afrikanoj stipendiojn, tiel ke ili sin kapabligas por helpi sian landon. Ankaŭ eblas havigi laŭleĝajn migrad-kontraktojn, kun daŭro de kvin jaroj, por malaltklasa laboro. Lasante ilin labori laŭvice, multaj profitos de tio. "Se vi lasas ilin enflugi, ili ne prenos la boaton."

Laŭ Collier la interkonsento kun Turkio estas kondamnita al fiasko. "Ĉefministro Erdogan agis tede kontraŭ la rifuĝintoj kaj ricevis 6 miliardojn de ni. Ne daŭris longe antaŭ aliaj landoj diris: 'Ni elmetas rifuĝintojn'. Do Eŭropo skribas pli da ĉekoj. Ankaŭ pro tio rifuĝintoj vekas ne kompaton ĉe ni, sed timon. La tempo urĝas ke ni prenu la aferojn en propra mano."

 

 

 

Paul Collier (1949) estas profesoro pri ekonomio en Oksfordo kaj aŭtoritato en la kampo de ekonomia disvolviĝo en triamondaj landoj. De 1998 ĝis 2003 li estis ĉe la Monda Banko.

 

[i] G20, vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Grupo_de_la_20_(industriaj_kaj_sojlaj_landoj)  

[ii] UNHCR (United Nations High Commissioner for Refugees) =
Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj,
vidu ankaÅ­: http://www.diurnarius.info/poseban-prostor/migrantoj-en-la-mondo-duonon-plu-dum-tri-jaroj_116/ kaj:   https://eo.wikipedia.org/wiki/Alta_Komisaro_de_la_Unui%C4%9Dintaj_Nacioj_pri_Rifu%C4%9Dintoj

[iii] Zaatari = kampadejo en Jordanio

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass