Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/politiek/europa-neemt-de-politieke-afslag-naar-rechts~a4426993/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Eŭropo prenas la flankvojon dekstran ..... kiel malutila estas tio?

2017 iĝos spektakla jaro de elektadoj. Popolisma dekstro eble ekhavos kvin seriozajn ŝancojn por sukceso: en Nederlando, Francio, Germanio kaj eble ankaŭ en Italio kaj Aŭstrio.

Volkskrant 3 decembro 2016

 

Fare de   Fokke Obbema

 

Ĉu la almarŝado de popolisma dekstro en Eŭropo estas nehaltigebla? La du plej grandaj politikaj eventoj ĉi-jare, la Brexit kaj la elekto de Trump, indikas ĉiuokaze ke la politika momentumo apartenas al tiu tendenco. Marine Le Pen, gvidanto de la Front National[i] en Francio, menciis la retiron de Britio el la EU ‘unua pafo’. Kun ŝia politika samideano Geert Wilders[ii], ŝi staris antaŭe en la vico de Eŭropaj politikistoj, por gratuli Trump-on. ‘Signo de espero’ por Francio ŝi vidis en ties venko, ĉar ‘homoj tenas sian estonton ree en la propraj manoj’. La PVV[iii]-gvidanto Geert Wilders eĉ antaŭdiris ke ‘la politiko estos neniam ankoraŭ la sama’.

Ĉi-semajnfine venos la unuaj indikoj ĉu la venko de Trump vere persvadas pli da Eŭropaj balotantoj por evidentigi sian malkontenton. En Aŭstrio la FPÖ[iv]-gvidanto Norbert Hofer pensas tamen ke li ankoraŭ kapablos atingi la prezidentecon de sia lando, inter aliaj danke al la nova Usona prezidento. "Trump ankaŭ havis politikan kontraŭan venton, kaj tamen kapablis venki. Ĉie kie la elitoj distancigas sin de la popolo, tie ili malgajnas", tiel li en debato esperplene rigardis antaŭen. Lia kontraŭulo estas la Verda politikisto Alexander Van-der-Bellen[v], sur kiu ankaŭ la centro-dekstra establita ordo mirakle metis sian esperon. Ĉi-printempe Van-der-Bellen gajnis lastmomente de Hofer, kun antaŭeco de 30 mil voĉdonoj. Sed la juĝisto deklaris tiujn elektojn nevalidaj, pro neregulaĵoj ĉe la balotado per paperpoŝto.

Do tial la nova elektoraŭndo. Tiu ŝajnas ankoraŭfoje finiĝi kiel samrapida kuro. Aŭstraj elektado-ekspertoj, prudentiĝintaj pro la okazaĵoj dum la Brexit kaj en Usono, gardas sin kontraŭ prognozoj. Ili diras konsideri ke la rezulto nur iĝos konata du tagojn post la elektado-tago. Se Hofer gajnas, tiam unuafoje en la postmilita historio de Okcident-Eŭropo, dekstrema popolisto fariĝos ŝtatestro  –  sekva mejloŝtono, kiu ankoraŭ apenaŭ mirigos homojn.

Tia senkontraŭstara reago ankaŭ atendeblas kiam la Itala ĉefministro Renzi, same ĉi-semajnfine, malvenkas ĉe sia politika referendumo. La lastaj balotenketoj indikas ke la reformoj kiujn li antaŭmetas al sia popolo, estos malakceptataj de la plimulto da Italoj. Por tiuj ‘ne’-voĉo, ambaŭ popolisma maldekstro kaj popolisma dekstro faris kampanjon. Plifruigataj Italaj elektoj estas do ekspektindaj. La saman sorton atendas ankaŭ Aŭstrio sub prezidento Hofer preskaŭ certe.

 

Tiuokaze, 2017 promesas iĝi spektakla Eŭropa jaro de elektadoj. La dekstra popolismo ekhavos kvin seriozajn ŝancojn por sukceso. Post la elektoj en Nederlando (marto), Francio (aprilo aŭ majo), Germanio (aŭtuno) kaj eble do Italio kaj Aŭstrio, la Eŭropa politika pejzaĝo povus post jaro iam esti efektive ‘neniam plu la sama’.

La punkto estas ĉu la "Granda Ribelo", kiel politikologo Chris Bickerton[vi] nomas ĝin, daŭrigas sin senĉese. Tiu Brita aŭtoro de libro pri la Eŭropa Unio, kiu estas aligita kun la universitato de Cambridge, sin ja apogas sur tio: "La proksima estonto aspektas iom aĉa." En liaj okuloj, antaŭ ĉio maldekstro devus veni kun la respondo, nun kiam la kreskinta malegaleco inter civitanoj instigas la ribelon. Enspezo-diferencoj estas tradicie maldekstra temo, sed li vidas ‘post la pasintaj tridek jaroj’ neniuj maldekstraj gvidantoj kiuj kun tio povas ekforkuri: "Eŭropa maldekstro unue devos eltrovi sin denove, post esti partopreninta jardekojn longe en la agendo de liberala dekstro. Por tio oni bezonos jarojn. La solvo estas do inerta, dum la problemo prezentiĝas baldaŭ. "

 

Ankaŭ kulturhistoriisto René Cuperus[vii] metas la pilkon ĉe ‘Maldekstra-Progresiva Nederlando’ kiu, tiel li ĉi-semajne skribis en sia Volkskrant-kolumno, ‘ankoraŭ havas kvar monatojn por elpensi ruzaĵon’. Neebla tasko, kaŭze de tio kion li konstatis kiel ‘la teruran bezonon montri al la establita ordo koleran mezan fingron’. En Francio, Germanio kaj Nederlando, li do antaŭvidas elektojn ĉe kiuj la batalo sole okazos inter centro-dekstro kaj popolisma dekstro. Tamen, ĉe la bildo de popolisma dekstrema ondo kiu la Eŭropan establitan ordon blove renversos, oni povas ja meti kelkajn marĝenajn notojn.

 

-------------------------------------------------------------

GLOSO 1:

ALIAJ TEMOJ KAJ EVENTOJ

Temoj kiel enmigrado kaj malegaleco, el kiuj la tendenco nun tiras profiton tiel sukcesplene, ankoraŭ okazos ankaŭ venontjare. Sed la demando estas ĝis kio grado. "Nun la debato estas ankoraŭ dominata de la temoj de kiuj la dekstra-popolismaj partioj estas plimalpli ‘la mastroj’," diras Matthijs Rooduijn[viii], politika sociologo ĉe la Universitato de Utrecht. "Tio tradukiĝas en multan telefamon kaj pliigas iliajn ŝancojn de sukceso. Sed mi ne ignoras ke aliaj temoj, kiel en Nederlando la sanservo, dum la elektoj iĝas gravaj."

-------------------------------------------------------------

 


Alivorte: la tempo povas funkcii malprofite al dekstremaj popolistoj. Sian grandan trarompon en la balotenketoj ili spertis, kiam en 2015 la rifuĝint-krizo estis sur ĝia pinto, kaj grandaj atencoj okazis en Eŭropo. Intertempe, la fokuso sur la temo malpliiĝis pro la plimalpli sekiĝita alfluo de rifuĝintoj. Ankaŭ grandaj atencoj jam iom da tempo ne okazis. Pozitive estas plue, ke la ekonomia restariĝo, certe en Nederlando, tute ne iras malbone: vidu la malkreskantan senlaborecon kaj pliiĝantan kreskon.

La grundo por la dekstrema popolismo ŝajnas pro tio forfali. Sed en la opinisondoj tio ankoraŭ ne speguliĝas. En la okuloj de Rooduijn tio rilatas al la konduto de la partioj: "Komence iris multa atento al la temoj kun kiuj tiuj partioj havas sukceson. Intertempe ili fariĝis tiel grandaj, ke ili mem fariĝis la novaĵo. Tio generas ankaŭ denove ekstran atenton pri la issues por kiuj ili sin fortigas.

Por popolisma dekstro estas vivesenca teni la fajron de la rifuĝint-temo brulanta. Tio estis klare videbla dum la ĵus aranĝitaj debatoj en Aŭstrio, kie la FPÖ sin distingis vive pentrinte kancelieron Merkel kiel la ‘plej danĝeran virinon de Eŭropo’. Ŝian pasintjaran ‘Wir schaffen das’, tion Hofer nomis ‘grandega eraro’, en lia lasta televida debato kun Van der Bellen. Li povas havi sukceson pro sia diraĵo, sed ĉi tiu temo ankoraŭ same multe interesos Eŭropajn balotantojn venontjare. Nova rifuĝintoj, novaj atencoj  –  dekstremaj popolistoj povus havi profiton de tio. Kontraŭe: mallertaĵoj de samideano Trump, ankaŭ certe neignoreblaj, povas balotantojn deadmoni de protest-voĉdono. Koncize dirite: neantaŭviditaj eventoj influos la Eŭropajn rezultatojn en ankoraŭ ne prognozeblan direkton.  

 

-------------------------------------------------------------

GLOSO 2:

NE VERA TRAROMPO


Eble Eŭropaj mezaj partioj ankoraŭ iom kapablas teni sin rekte, eĉ se iuj brilaj sukcesoj estas atingataj de dekstra-popolismaj partioj. En Nederlando la PVV povas fini historie alte, kaj la opinisondoj montras tion, sed la traduko al registara potenco ne estos facila. Germanio reagos ŝokita kiam ‘ekstrema dekstro’  – kiel Alternative für Deutschland (AfD) estas fojfoje indikata –  penetras en la kunvenejon de la Bundestag[ix]. Eĉ pli grave, tiu okazaĵo kostos multan penon al la tuta Eŭropa establita ordo. Sed la ŝanco ke tiu AfD-sukceso lasas sin traduki en registaran partoprenon estas malgranda. Eĉ se ĝi tamen sukcesas en tio, ĝi ne estos la plej granda partio, kaj formado de koalicio devigos koncedojn.

-------------------------------------------------------------

 


La Brito Bickerton rigardas ĉefe streĉita al Francio, kie supozeble la plej gravaj elektoj de 2017 okazos. En la dua raŭndo preskaŭ certe partoprenas kandidato, Le Pen[x], kiu volas la landon eligi kaj el la EU kaj el la eŭro. "Sed mi ne ignoras ke la Franca establita ordo tamen kapablas teni sin staranta", diras Bickerton, aludante al la gajno de la dekstrema kandidato Fillon[xi] en la dua raŭndo. Tiu povus eble sukcesi dank’al maldekstro, kiu penege voĉdonos al li. "Vi tiam povas ekspekti suspiron de malpeziĝo en Eŭropo. Eĉ se la subestaj problemoj tute ne estas for." Tia taktiko balotkonduto povas teni popolisman dekstron ekster la pordo. "Sed ĝi kondukas ja al pli malfortaj registaroj kaj do ankoraŭ pli da spaco por popolisma dekstro." Tio povus esti la destino de la Nederlanda politiko, kiam la PVV iĝas la plej granda partio, sed dume ekregu ne tre stabila kvar- aŭ kvin-partia koalicio.

 

------------------------------------------------------------- 

GLOSO 3:

MALMULTE DA GVIDA FORTO


Se dekstrema popolisma partio penetras al la pluŝo, tiam ties influo sur la kurso de lando estas ankoraŭ diskutebla. En Nederlando la unua rememoro (LPF[xii], registara partopreno 2002-2003) estas kazo de estrara ĥaoso, dum la duan eksperimenton (PVV, tolerem-konstruo 2010-2012) ĉiuj koncernitoj spertis kiel fiaskon; ankaŭ la PVV mem, kiu vidis siajn partianojn post la falo de la ministraro ekstreme malpliiĝi. La nuna bildo estas la Svisa SVP[xiii], la plej granda partio de la lando kaj jam dum jaroj grava en la registaro. Al grandaj akcidentoj tio ne kondukis. La partio sin distingas fojfoje per furiozaj vidpunktoj pri fremduloj, sed cetere estas tamen plejparte enigita en la Svisa kamparo. Ion similan oni povas diri pri la eksa protestpartio Forza Italio (nuntempe: PdL[xiv]), fondita de entreprenisto Silvio Berlusconi en 1993.

------------------------------------------------------------- 

 

 

"Pri protestpartioj estas konata ke ilia karaktero ŝanĝiĝas tuj kiam ili ekuzi potencon," diras Bickerton. Kaj subite li aldonas al tio: "Sed la danĝero estas precipe la influo de iliaj ideoj, nome, ke la neakcepteblo iĝas akceptebla." Lia Nederlanda kolego Rooduijn emfazas ankaŭ tiun influon al la ideoformado: "Nur rigardu kiamaniere ĉe la VVD[xv] unue Zijlstra[xvi], kaj poste Rutte[xvii], pri integrado ekuzis lingvaĵon precipe celinta por preni la venton el la veloj ĉe PVV. Tio vi vidas ankaŭ en aliaj landoj. Ĉiuj mezaj partioj, inkluzive de la sociaj demokratoj, inklinas partopreni al tio." Por Bickerton, la limiga Eŭropa rifuĝintpolitiko estas la plej klara ekzemplo de kiel la ‘neakcepteblo iĝas akceptebla’. Brite sensuke li rimarkigas pri tio: "Ŝajnas ja kvazaŭ la Eŭropa Komisiono nuntempe sur tiu ĉi tereno estas gvidata de popolisma dekstrema partio."

 

 

Fokke Obbema  estas sperta redaktoro de Volkskrant, kun granda intereso pri internaciaj rilatoj, en kaj ekster Eŭropo.

 

 

 

[i] Front National = Franca politika partio, fondita en 1972, kiu kreskis ĝis unu el la pli grandaj partioj tie

[ii] Geert Wilders = gvidanto de la PVV

[iii] PVV (Partij Voor de Vrijheid) = 'Partio Por Libero', politika partio en Nederlando

[iv] FPÖ (Freiheitliche Partei Österreichs) = politika partio en Aŭstrio, kies gvidanto estas Norbert Hofer

[v] Alexander Van-der-Bellen = politikisto en Aŭstrio

[vi] Chris Bickerton => vidu inter aliaj:
     http://www.polis.cam.ac.uk/Staff_and_Students/dr-christopher-bickerton
     http://www.lse.ac.uk/website-archive/publicEvents/events/2016/06/20160615t1830vHKT.aspx

[vii] René Cuperus => https://nl.wikipedia.org/wiki/Ren%C3%A9_Cuperus

[viii] Matthijs Rooduijn => vidu inter aliaj:
       http://matthijsrooduijn.nl/publications/
       https://www.prodemos.nl/nieuws/populisme-past-zich-aan/

[ix] Bundestag = la tutlanda (federacia) parlamento de Germanio

[x] Le Pen = Marine Le Pen, la gvidanto de la Front National

[xi] Francois Fillon estis de 2007 ĝis 2012 ĉefministro de Francio, sub la prezidenteco de Nicolas Sarkozy

[xii] LPF (Lijst Pim Fortuin) = de 2002 ĝis 2006 ekzistanta politika partio
       en Nederlando, fondita de Pim Fortuin (kiu en 2002 estis murdata)

[xiii] SVP (Schweizerische VolksPartei) = la Svisa Popolpartio; vidu pri tiu ankaŭ:
        http://www.ipernity.com/group/88900/discuss/23323

[xiv] PdL (Popolo della Libertà) = la Itala partio ‘La Popolo de Libereco’; vidu pri tiu:
        https://eo.wikipedia.org/wiki/La_Popolo_de_Libereco

[xv] VVD (Volkspartij voor Vrijheid en Democratie) = la dekstre liberala partio
       en Nederlando; vidu ankaŭ:
       https://eo.wikipedia.org/wiki/Popola_Partio_por_Libereco_kaj_Demokratio

[xvi] Zijlstra = Nederlanda politikisto kiu ekde 2012 estas prezidanto de la VVD-frakcio en la Nederlanda parlamento

[xvii] Rutte = Nederlanda politikisto kiu en 2010 iĝis la ĉefministro; li ekde 2006 estis prezidanto de la VVD

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com