Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/11/04/alles-moet-anders-vanaf-nu-geldt-parijs-5145178-a1530343
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉio devas alimaniere: nun validas 'Parizo'

Loĝi, vojaĝi, manĝi — ĉio ŝanĝiĝos nun kiam la klimato-traktato validiĝis.

NRC 5 novembro 2016

 

Fare de nia redaktoro   Paul Luttikhuis



La klimato-traktato fine de 2015 en Parizo, subskribita de preskaŭ ĉiuj landoj en la mondo, nun vendrede la 4-an de novembro 2016 oficiale ekvalidis. Neniam antaŭe, internacia traktato estis post la subskribo tiel rapide ratifikata. La antaŭa klimato-traktato (Kioto, 1997) eĉ bezonis ok jarojn. Kaj la devoj el la Kioto-protokolo estas bagatelo kompare kun la Pariza Interkonsento.

La interkonsento tuŝos ĉiujn facetojn de la ĉiutaga vivo. Kiamaniere ni loĝas kaj vojaĝas. Kion ni manĝas kaj kiel ni faras niajn aĵojn. Parizo estis nomata la fino de la fosilia erao. Pasis nun preskaŭ unu jaro, kaj tiu karakterizado restas ankoraŭ senŝanĝa.

Parizo pro tio povas iĝi la renversiĝa punkto por la klimatpolitiko. En fascina intervjuo lastsemajne en la NRC[i], ekologo Marten Scheffer rakontis pri tiu speco de abruptaj renversoj en kompleksaj sistemoj. Se tiuj okazas, tio ofte havas dramajn konsekvencojn, diris Scheffer. Tiam la ŝanĝiĝoj iras ege rapide kaj nenio povas ankoraŭ halti tiujn.

Scheffer ankaŭ parolas pri klimatŝanĝiĝo. La emisio de forcejaj gasoj dum la industria revolucio komencis hejti la teron jam antaŭ unu jarcento. Per tio, plonĝo en novan glaciepokon estis plimalpli hazarde preventata. Sed laŭ la ekologo nun minacas la kontraŭo: tero kiu en tre mallonga tempo tro multe hejtiĝas kaj trafas en klimaton kiun ni milionojn da jaroj antaŭe lastfoje havis. "Estas kvazaŭ ni staras sur kornico, kun ambaŭflanke profunda valo. En neniun de tiuj du vi volas degliti," diras Scheffer. "La defio estas reteni la belegan, nuntempan Holocen-klimaton."



Resti sur la mallarĝa kornico

Parizo povas teni nin (intertempe) sur tiu mallarĝa kornico. Kompreneble tio estas ne nur danke al la interkonsento mem. Kiel decas al renversiĝa punkto, la klimato-traktato estas nur la puŝeto kiu konfirmas ŝanĝiĝon kiu jam neeviteblas.

Jam je la fino de la deknaŭa jarcento ekzistis la supozo ke la tero povus iĝi pli varma pro la uzo de fosiliaj brulaĵoj. Pli ol duonjarcento poste, la unuaj sciencistoj avertis pri la riskoj de tio. Kaj ekde la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, panelo de sciencistoj laŭpete de la Unuiĝintaj Nacioj regule raportas pri la klimato.

Ilia konkludo en ĉiu raporto iĝis pli alarma kaj pli persvada. Pri detaloj oni povas ankoraŭ diskuti, sed cetere ne eblas dubo pri tio: klimatŝanĝiĝo estas okazanta, estas kaŭzata ankaŭ de la homo, kaj havos ĉe neŝanĝata politiko grandajn konsekvencojn por la vivo sur la planedo.

Tiu scio ne tuj metis la mondon en moviĝo. Ankoraŭ en 2009 malsukcesis klimato-pintkunveno en Kopenhago, malgraŭ grandaj vortoj de mondgvidantoj, ke ĉi tiu estis la plej lasta ŝanco por savi la planedon. Nur en 2015 venis la vere decidiga momento. Parizo superis ĉiujn atendojn.

Kiel tio eblas? Kio okazis en tiuj ses jaroj?

Unue estas la klimato mem. Tiu montras sin pli ofte malmilda. Gigantaj hajloŝtonoj enproblemigas Nederlandajn farmistojn. La sudokcidento de Usono batalas kontraŭ sekeco kiu ŝajne neniam finiĝos. Unu pluvego en Barato detruas ene de horo kompletan rikolton. Kaj antaŭ kelkaj jaroj Siriaj kamparanoj migris amase al la urboj kiam ilia kamparo estis sekigita post kiam la pluvo pli ol kvin jarojn forrestis. Tiu migrado funkciis ankaŭ kvazaŭ pulvujo de la civila milito. Por la Usona ministerio de Defendo, klimatŝanĝiĝo oficiale estas afero de nacia sekureco.

Certe tiel grava por la renversado estas, ke la entreprenaro vidas monon en la klimato. Sen la entreprenoj kondukos tiu ĉi transiro al nenio. Ili daŭre pli forte insistas ke instancoj kreu la taŭgajn kondiĉojn. Kaj tio estas ĝuste kion Parizo faris: krei la kondiĉojn por teni la temperaturplialtiĝon en la nuna jarcento firme sub la du gradoj Celsius.



Senkosta rubaĵejo por forcejaj gasoj

Tio sukcesas nur se la atmosfero ne plu estos senkosta rubaĵejo por forcejaj gasoj. Lasu la poluanton pagi. Sed kion ni tiam devus fari kun ĉiuj tiuj karbocentraloj? Kun benzin- kaj dizel-aŭtoj? Kun ĉipaj flugferioj? Kun ĉipaj konsumaĵoj el Ĉinio, kiuj preskaŭ sen kromaj kostoj estas per ŝipoj transportataj al la haveno de Roterdamo[ii]? Kaj kio okazos pri la laborebleco en ĉiuj tiuj malpurigantaj sektoroj?

Tio postulas novan pensmanieron, kies konsekvencoj estas ankoraŭ ne bone superrigardeblaj. Certe estas ke entreprenoj kiuj faras la plenŝanĝon tro malfrue, ne postvivos. Ankaŭ investantoj komprenas tion. Pensiofondusoj kaj bankoj insistas pri travidebleco rilate al klimataj riskoj. Kaj ili demandas sin ĉu ja estas ankoraŭ saĝa meti monon en entreprenojn kiuj bagateligas la riskojn.

Kiom ĉi tio kostos, neniu scias. Sole en la energisektoro verŝajne pli ol 1.000 miliardoj da eŭroj estas ĉiujare bezonataj   —   dum samtempe la mendado de energio tutmonde duobligos en la venontaj jardekoj. Intertempe raportis ĵaŭde[iii] la UNEP[iv], la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, ke ekzistas ankoraŭ grandega truo inter kio estis interkonsentita en Parizo kaj kion ni efektive faras. Breĉo de dek du ĝis dek kvar gigatunoj da karbona dioksido  –  unu gigatuno estas proksimume la ĉiujara emisio fare de la Eŭropa transport-sektoro.


Jen prava pripensado. Sed tio ne ŝanĝas la fakton ke lastjare en Parizo renversiĝa punkto estas preterpasinta. Ne estas vojo reen.

 

 

Paul Luttikhuis  speciale okupas sin pri novaĵoj aŭ sciencaj opinioj sur la tereno de klimatŝanĝiĝo, kaj ties politikaj, sociaj kaj ekonomiaj konsekvencoj.

 

 

[i] NRC = altkvalita Nederlanda ĵurnalo

[ii] Roterdamo = tre granda havenurbo en Nederlando

[iii] ĵaŭde = la 3-an de novembro 2016

[iv] UNEP = United Nations Environment Programme

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com