Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/vs-en-europa-missen-gezamenlijke-vijand~a4409081/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Kunkune en la abismon?

Trump ree faras plian paŝon en sia izolismo, sed jam pli longe la alianco inter Usono kaj Eŭropo iom eluziĝas.

Volkskrant 5 novembro 2016

 

Fare de   Arie Elshout

 

Ĉi tiujn Usonajn prezidentajn elektojn, oni povas por Eŭropo senĝene nomi ilin “borderline experience”. Kiam Usono elektas novan prezidenton, tio ĉiam lasas malmultajn homojn indiferentaj. Certe en Eŭropo. Dum la antaŭa jarcento, la Usonanoj devis ene de 25 jaroj dufoje alkuri por helpi meti finon al inter-Eŭropaj amasmortigoj. Poste ili decidis ja resti. Por tiu protekta kaj paternalisma rolon ili ricevas ne nur dankon sed ankaŭ riproĉojn. La fajna Ateno kelkfoje havas penon adaptiĝi al la kruda Sparto. Sed neniam oni ektremis tiel multe kiel nun.

Kio okazos se la kaprica kaj ekkolerema Donald Trump povos meti sian fingron sur la nuklean butonon? “The horror! The horror!” Trump demandis sin ĉu la teror-armeo de Islama Ŝtato ne povus esti bombardata per ‘nuke’. Li ankaŭ permesas al Japanio kaj Sud-Koreio sin provizi per propraj nukleaj armiloj, anstataŭ deponi la konton de la nuklea ombrelo ĉe la Usonanoj. Eŭropaj (kaj Usonaj) sekurec-ekspertoj aŭskultas kaj tremas. Ĉi tie iu fuŝpalpas ĉiujn bremsojn, kiuj en la paso de la tempo estas metitaj sur la eblan aplikon kaj disvastigon de la plej danĝeraj armiloj iam inventitaj de la homo.

 

Same maltrankviliga estas la minacado de Trump koncerne retiron el la NATO, se la Eŭropaj aliancanoj daŭrigos lasi Usonon prizorgi la plej grandan parton de la defendoŝarĝojn. Konsternante la Baltajn ŝtatojn, li rifuzas promesi ke li defendos la aliancanojn, se ili estus atakataj de la Rusio de Putin, kiun li admiras.

Usonaj balotantoj ekflirtis kun ekstremisma kandidato kaj pere de tio ŝanĝis ĉi tiun kampanjon en specon de vivriska veturegado en la ondanta fervojo. Multaj timige alkroĉiĝas al la stango de sia ĉaro, estas katapultataj en la aeron, sekve plonĝas en la profundon, sentas la pezoforton ekskui siajn korpojn, eligas kriegojn, sed finfine bremsas la ĉaro. La korpo malstreĉiĝas, kaj tie ĉe la fina linio, staras trankvilige Hillary Clinton kiel la nova prezidento.

Tio estas almenaŭ la espero de tiuj kiuj opinias ke Donald Trump estas tre riska aventuro. La plimulto de la Eŭropanoj malpeziĝinte spiros se Clinton gajnas. Sed tiuokaze restas fakto ke Trump tre multe atingis. Li elmontris en la Usona socio subfluon, kiu ankaŭ post malvenko de li daŭre sin manifestos. Ankaŭ regado de Clinton ne povos eviti ĝin.

La ĉagreneto pri Eŭropaj freeriders (profitemuloj) ne nur troviĝas ĉe la nemoveblaĵ-magnato. Ĝi eĉ atente aperas en la domrevuo de la Usona sekurec-establishment. “Trump pravas. (...) La Aziaj kaj Eŭropaj aliancanoj de Vaŝingtono estas prosperaj kaj industriigitaj ŝtatoj kiuj tre bone kapablas defendi sin mem”, skribas Doug Bandow en Foreign Affairs, la eldonaĵo de la aŭtoritata Council on Foreign Relations[i].

Ĉi tiu ĉagreno pri la malegala disdivido de ŝarĝoj estas tiel malnova kiel la NATO mem. Eŭropaj registaroj kaŝe konsideris tion longtempe kiel laŭritan dancon, ĉe kiu ĉiu entuziasme faris siajn movojn sed finfine ĉio restis kiel antaŭe. Sed nuntempe verŝajne ne. Ĉar la diskuto povas jam dum jardekoj esti la sama, la kunteksto malrapide ŝanĝiĝas.

 

Muzea peco

Usono ne plu estas kio ĝi estis. La lando kun granda blanka meza klaso de Eŭropa origino, kiu en la antaŭa jarcento alkuris por la kontinenton de deveno liberigi el la nazioj, kaj poste restis tie por ĝin defendi kontraŭ la Sovetioj, kaj por protekti la Eŭropanojn kontraŭ si mem   —   tiu lando estas nun malaperanta. Defendministro Robert Gates avertis en 2011 ke la Malvarma Milito estas sensignifa por la pli juna generacio de Usonanoj. Por ili la NATO estas muzea peco.

Plue estas la novvenintoj. “La demografio ŝanĝiĝas. Enmigrintoj iĝas daŭre pli gravaj. Tio povas difekti la malnovan ligon kun Eŭropo”, diris Bram Boxhoorn, direktoro de Atlantika Komisiono[ii], pensfabriko specialiĝinta pri la Usona-Eŭropa interrilato. La enmigrintoj estas ne WASP: ne White, Anglo-Saxon kaj Protestant, sed en plimulto kolorhaŭtuloj, Latin-Amerikanoj kaj katolikoj. Por ili, Eŭropo estas malproksima, ne nur geografie sed ankaŭ mense. Por Aziaj enmigrintoj, tio veras eĉ multe pli.

Tio jam estis rimarkebla ĉe Obama, la malplej ‘Eŭropa’ de ĉiuj Usonaj prezidentoj. Li pasigis sian junecon en Havajo kaj Indonezio kaj sentas sin pli konektita al la Pacifiko ol al Eŭropo. Ĉe la lastatempa NATO-pintkunveno en Varsovio li deklaris ke la Eŭropanoj ĉiam povas esti certaj pri la Usono, “en bonaj kaj malbonaj tempoj”. Li plifortigis la Usonan militistan ĉeeston en la orienta flanko de NATO. Sed tio okazis nur post granda premo de la Orient-Eŭropanoj, kiuj ekde aneksado de Krimeo fare de Putin denove timas Rusion.

Cetere, Obama restas la viro kiu lasis Francion kaj Brition preni la iniciaton ĉe la interveno en Libio, kaj kiu mem sidiĝis sur la malantaŭa benko. Li delegis la Minsk-intertraktadon kun Moskvo pri Ukrainio al la Germana kanceliero Angela Merkel kaj la Franca prezidento François Hollande. Prefere li koncentriĝas pri la de li proklamita ‘pivot’ (turno) al Azio, la regiono kie troviĝas la plej granda geostrategia defio por la Usonanoj: la leviĝo de Ĉinio. Tiu faras tutan vicon da tieaj aliancanoj ege nervoza, Japanio antaŭe. Rusio sin movas ja ankaŭ, sed la Ĉinoj estas en Vaŝingtono vidataj kiel la plej serioza oponanto de post la Sovetunio. “Azio povas sin mem kaj la mondon kuntreni en neimageblajn teruraĵojn, kompare kun kio ĉiuj okazintaĵoj el la 20-a jarcento estas neglekteblaj,” diris profesoro Walter Russell Mead kelkajn jarojn antaŭe en la ĵurnalo Volkskrant[iii]. Li estas voĉo kiu gravas en Usono.

Tiel kondukas nova generacio, nova demografio kaj nova geopolitika oponanto flanke de Usono,  al same multe da necertecoj por Eŭropo. Ili plifortigas la eluziĝ-procezon kiu komenciĝis tuj post la fino de la Malvarma Milito. Komence de la naŭdekaj jaroj, prezidento Bill Clinton ignoris tre longe la Eŭropajn petegojn por fini per militista interveno la sangan civitanan militon en Bosnio. En 2003, Germanio kaj Francio frontis kontraŭ la Usona invado de Irako. Ankaŭ dum la Orient-Okcident-konflikto estis estintaj kvereloj, sed ĉiufoje oni lastinstance agis en kuneco, pro la discipliniga efiko elveninta el la Sovetia minaco. Kiam tiu forfalis, komenciĝis malrapida erozio de la Usona-Eŭropa alianco.

Oni parolis pri ŝteliranta mensa malproksimiĝo. Multaj Eŭropanoj ekscitiĝis pri Irako, la subaŭskult-skandalo de la NSA[iv], Guantánamo, waterboarding, la uzado de dronoj[v].

 

Usono unue

Trump nun minacas ĵeti transrande ankoraŭ pli da enŝtone ĉizitaj evidentaĵoj, pri nukleaj armiloj, la NATO-membreco aŭ la alianca subtendevo. Estas ‘Usono Unue’, li diris en intervjuo kun The New York Times. La termino devenas de Charles Lindbergh, kiu en la tridekaj jaroj kondukis kampanjon por teni Usonon ekster la milito en Eŭropo.

La verdikto kaŭzis ŝokitajn reagojn en Eŭropaj sekurec-rondoj. Iuj esperas ke temas pri stilo, kaj ke la ‘poezia libereco’ per kiu popolistoj aferojn pliakrigas, vaporiĝas tuj kiam ĝi venas en kontakton kun la prezidenta pluŝo. Sed Anders Fogh Rasmussen, la Dana eksa ĉefministro kaj antaŭa NATO-estro, ne estas trankvila pri tio, li diris en The New York Times. Trump iras fore kun siaj izolismaj eldiroj, sed Usono jam sub Obama fariĝis potenco kiu “tro multe sin ŝirmas kaj retiriĝas”, diras Rasmussen. Multaj Usonanoj volas ke la lando direktas la rigardon pli internen. Hillary Clinton ne estas favore al tio, sed se ŝi estos elektita, ŝi ja iĝos koncernata de tiu premo.

 

“Supozu ke io okazos kiel en 1939: kion la Usonanoj tiam faros, nuntempe?” estas la demando kiun historiisto Maarten Brands starigas. Li verdire ne ŝatas tiajn komparojn. Sed: “Ĉu vi estis antaŭvidinta tion kio okazis ĉe Ukrainio?” Putin en 2014 suprizatakis ĉiun en la Okcidento fare de forpreni Krimeon de la Ukrainanoj. La unuan fojon ekde la Dua Mondmilito, Eŭropa limo estis perforte difektata kaj ŝanĝata.

La historiisto Maarten Brands naskiĝis en 1933, vidis kiel knabo kiamaniere aferoj misfunkciis, kaj estis dum la resto de sia vivo konvinkita ke por Eŭropo pli bonas ke la Usonanoj restas proksime, kiel protektanto kaj ordiganto. Sed rezultoj el la pasinteco estigas ne garantion por la estonto, li konscias nun. Pro tio li daŭre revenas al la sama demando: ĉu ni povas ankoraŭ esti certaj ke la Usonanoj denove kuros helpe al ni, se tio necesas? La Baltikaj ŝtatoj estas ege maltrankvilaj. Ili limtuŝas Rusion, same kiel Ukrainio, kaj ne estas certaj ĉu la averaĝa Usonano aŭ Okcident-Eŭropano pretas morti por Vilno.

Laŭ Brands la problemo troviĝas profunde. La hodiaŭa Usono alfrontas ‘fragmentitan identecon’. Ĉie estas dividlinioj: juna kontraŭ maljuna, la progresivaj marbordoj kontraŭ la konservativa landinterno, la blankuloj malsupre en la mezoklaso kontraŭ minoritatoj kaj enmigrintoj. Trump estas simptomo de diseco. Li estas adorata de siaj balotantoj kaj abomenata de siaj kontraŭuloj. Nenio situas inter tiuj du. Tia diseco havas konsekvencojn. ‘Kio konsistis pri direkto iĝis fragmentita’, diras Brands. La Eŭropanoj ne plu vere scias kion por ili signifas la lando: unue estis la intervenismo de Bush, tiam sekvis la retiriĝantaj movoj de Obama, kaj nun pledas Trump por miksaĵo de izolismo kaj ‘knock the hell out of them’-alpaŝo.


Civitanaj ribeluloj

Eŭropo tamen ne estas en la pozicio, por agi kompateme pri ĉi tio, kaj repreni la malnovan kutimon imagi sin morale supera al tiuj ‘malsaĝaj’ Usonanoj. Ĉar pro Trump ĝi fakte rigardas ankaŭ sin mem. Trump, Marine Le Pen, Geert Wilders, la Germanaj kaj Aŭstriaj dekstremaj popolistoj, la Polaj kaj Hungaraj nacia-konservativuloj – ĉiuj ŝosoj sur la sama trunko. Ili prosperas sur grundo de civitanoj kiuj estas necertaj pri malegaleco, stagnaj enspezoj, blokita socia movebleco, enmigrado, tutmondiĝo, libera komerco, ‘ekspertoj’ kaj elitoj. En Britio tiuj civitanaj ribeluloj per la Brexit pafis la unuan breĉon en la bastionon de la politika establado. Marde[i] ili esperas ripeti tiun bravuraĵon en Usono. Se tio fiaskus, tiam Eŭropo siavice sekvos kun elektoj aŭ referendumoj en Italio, Aŭstrio, Nederlando, Francio kaj Germanio.

 

Pat-pozicio

Usono kaj Eŭropo ambaŭ luktas kun sia identeco kaj situacio en la mondo. Sur ambaŭ flankoj de la oceano prosperas la radikalismo, de dekstre kaj de maldekstre. La pat-pozicio kiu jam dum jaroj paralizas Vaŝingtonon, komencas transsalti al la Eŭropa Unio. Ankaŭ tie, la politika sceno ŝanĝiĝas malrapide al tranĉeo-kampo. Haltigi, prokrasti, torpedi – jen la kerno de la afero. Nenio estas ankoraŭ sankta, ne plu liberkomerc-traktatoj, ne plu subten-devoj, ne plu la Usona-Eŭropa frateco. La Eŭropaj 'profitemuloj' tedas multajn Usonanojn, kaj multe da maldekstremaj kaj dekstremaj Eŭropanoj estas pli mildaj por Putin ol por Usono.

Eble la eluziĝo kiu troviĝas sur la trans-Atlantika rilato estas same neevitebla kiel neinversigebla. Neevitebla konsekvenco de la malapero de la Sovet-malamiko, la apero de la Ĉina minaco, kaj la ŝanĝado de Usono.

Ankaŭ povas esti ke la nuna necerteco estas turbula intera fazo. Febro kiu devas kvietiĝi. Se la Rusoj fariĝos ankoraŭ pli agresemaj ol ili jam nun estas, oni denove povas envicigi sin. El bone komprenita memintereso.


Boxhoorn estas de 1954. Li scias ne pli bone ol: ĉiam ja estis la Usonanoj. Li ne perdas la kuraĝon. “La ligo kun Usono havas diversajn tavolojn. Ekonomie ni estas forte nitataj unu al la alia. Ankaŭ kulture.” Eŭropaj ĵurnaloj plenigas tutajn aldonaĵojn kun Usonaj televidserialoj kaj spektakloj, filmoj, libroj kaj muziko. Boxhoorn: “Nur sur politika-strategia nivelo ĉiam moviĝemas. Sed ankaŭ figuro kiel Trump ne povas simple dekroĉi Usonon de aliaj ekonomioj kaj internaciaj institucioj.”

Temas pri la relativiga perspektivo de la sekura haveno. Sed por nun ni sidas en la ondanta fervojo kaj ne povas alie ol esperi ke la ferumaĵo persistas.

 

 

Arie Elshout  estas historiisto kiu verkis jam dudek jarojn por Volkskrant, en ties ĉefredakcio, kiel ĉefredaktoro por la eksterlando, kaj kiel korespondanto de el Usono.

 

 

 

[i] Council on Foreign Relations (CFR), vidu: http://www.cfr.org/about/

[ii] Atlantika Komisiono, kun kiel direktoro Bram Boxhoorn, vidu:

https://www.facebook.com/Atlantische-Commissie-Netherlands-Atlantic-Association-117968768387248/

pri la historiisto Maarten Brands, vidu:

http://www.alpbach.org/de/person/maarten-c-brands/
https://duitslandinstituut.nl/medewerkers-onderzoek/509/maarten-brands

[iii] Volkskrant = altkvalita Nederlanda ĵurnalo.

[iv] NSA = National Security Agency,   vidu: https://en.wikipedia.org/wiki/National_Security_Agency

[v] pri dronoj, vidu ankaŭ: http://joomla.vrede.be/index.php?option=com_content&view=article&id=1409:kreskanta-rezisto-kontra%C5%AD-la-drono-militoj-de-prezidento-obama-n-ro-424-nov-dec-2013&catid=71&Itemid=416

[vi] Marde, la 8-an de novembro 2016, la fintago de la prezidentaj elektoj en Usono.

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com