Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/brexit-is-wat-anders-dan-apocalyps~a4395942/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Brexit estas io alia ol apokalipso

Iros ja ne tiel malbone, tiu Brexit, antaŭdiras Alfred Pijpers.

Volkskrant 15 oktobro 2016

 

Fare de   Alfred Pijpers



‘Perfido’ nomas historiisto Dirk-Jan van Baar[i] la Britan adiaŭon el la EU. Jen firma akuzo kontraŭ lando kiu en la pasinta jarcento, pli ol iu ajn Okcident-Eŭropa ŝtato, klopodis sekurigi Eŭropon kontraŭ superregado kaj tiraneco. Dum la Dua Mondmilito batalpereis preskaŭ duoble pli da Britaj ol da Francaj soldatoj. Van Baar estas certe ne sola en sia opinio. Krom multaj Eŭropaj politikistoj, ankaŭ nombro da verkistoj, profesoroj kaj ĵurnalistoj reagis konsternite pri la historia Brita demarŝo. Ankaŭ el progresiva angulo.

La prominenta kolumnisto de la maldekstra Guardian, Jonathan Freedland, parolas pri la plej granda krizo ekde la Dua Mondmilito. Anglion minacas periodo de izoliteco kaj neesenceco, li pensas. La filantropo George Soros timas pri la plua ekzistado de la EU, kaj antaŭvidas la finon de sesdek jaroj da paco kaj prospero. La Nederlanda profesoro Luuk van Middelaar[ii] eĉ mencias la vorton ‘inkubsonĝo’. Multaj ŝajnas konsenti kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Donald Tusk, kiu antaŭdiris ke la tuta okcidenta civilizacio estas kuntrenata en la Britan kaptilon.



Varma simpatio

Rimarkinde, tiu emociiĝema subteno por organizo kiu, kun senpotenca eksterlanda politiko, de laŭgrade pasantaj krizoj plagita eŭro-zono, fiaskanta rifuĝintpolitiko kaj senespera dividiteco je preskaŭ ĉiuj frontoj, tamen apenaŭ povas esti nomata fidinda lumturo en la monda politiko. Ankaŭ rimarkinde, ke kritikemaj, maldekstremaj mensoj, kiuj ĝenerale argumentas kontraŭ la kapitalismo kaj la multnaciaj entreprenoj, nun subite estas alligitaj al klubo kiu daŭre metas la interesojn de bankoj kaj grandaj entreprenoj super tiuj de civiluloj. Kaj kiu pro ĝia protektisma agrikultur-politiko jam dum jardekoj milionojn da kamparanoj en la Tria Mondo kondamnas al la almozula bastono. La varma simpatio ankaŭ ne povas dependi de la fundamentaj valoroj de la EU, kiel ekzemple paco, demokratio, homaj rajtoj, ĉar tiuj estas la samaj kiel la Britaj.

Verŝajne la EU, malgraŭ ĉiuj siaj difektoj, ĉe multoj tamen kontentigas profundan bezonon de sekureco. Nun kiam la preĝejoj iĝis malplenaj, komunismaj partioj ne plu havas ekzist-rajton, kaj la nacia ŝtato estas vidata kiel danĝera relikvo el la pasinteco, je kio vi devas ankoraŭ kredi? Ne estas la unua fojo, ke la iam de ses katolikaj registar-gvidantoj establita Eŭropa Komunumo iusence estas vidata kiel la heredanto de la Sankta Romia Imperio. Prefere, tio similas pli al la indigno pri malfidelulo kaŭzanta ĝenon en loka komunumo, ol al subita maltrankvilo pri la stabileco de la Brita funto.

Ĉiuokaze, la Eŭropa pieco malhelpas aferecan rigardon pri la Brexit. La fantomo de Brita izoliteco estas vere ridinda. Ankaŭ sen la Bruselaj institucioj, Britio apartenas al la plej malfermataj kaj internacie orientataj landoj en la mondo. La Brita reĝino tronas super eĉ 53 membroj de la Commonwealth, la lando aktive partoprenas al dekoj da UN-programoj, kaj elspezas por evoluhelpo kaj defendo tre super la Eŭropa mezumo.



Kompetenta kunlaborantaro

Estas kutime la pli fortaj demokratioj de Nord-Okcidenta Eŭropo, kun altaj poentoj sur terenoj kiel homaj rajtoj, justico, batalo kontraŭ korupteco, virina emancipado kaj libereco de la gazetaro, kiuj preferas iom pli nefiksitan politikan aŭ monan ligon kun la centralismaj Bruselo kaj Frankfurt. Kio estas malĝusta pri tio? Krome, la Brita diplomatia aparato estas rigardata kiel tre profesia, do ke estus nesufiĉa kompetenta kunlaborantaro por intertrakti kun Bruselo kaj la Monda Komerca Organizo, ankaŭ tio ja superos la atendon.

La programo de ‘global free trade’, kiun la nova registaro en Londono nun lanĉas sen la EU, estas sendube riska, sed oni tamen povas racie pridiskuti tiun? Vidinte la pli malaltajn prezojn sur la monda komerc-merkato, liberkomerco oferas grandajn ŝancojn por la Brita industrio. Lertaj ekonomiistoj certe ŝatus kompari vivon ekster la eŭro-zono kun la senperspektiva multmiliarda subteno al malsanetadantaj Sud-Eŭropaj bankoj kaj landoj.

Dum niaj politikistoj, bankistoj, intelektuloj kaj kolumnistoj indulgas apokalipsan melankolion, okazis en Londono  – dece laŭ la parlamenta regularo –  registarŝanĝo, kaj plenumas la plej freŝa ĉefministro Theresa May same dece la rezulton de referendumo. Ke tiaj tute normalaj demokratiaj procezoj estas asociataj kun perfido, pereo, koŝmaroj, kaj la fino de la okcidenta civilizacio, diras multon pri la pensmaniero de la Bruselon-favoranta establishment.

 

 

Alfred Pijpers   estas politika sciencisto

 

 

[i] Dirk-Jan van Baar verkis, en Volkskrant de 6 oktobro 2016, la ankaŭ en Esperanton tradukitan opini-artikolon "Brexit sentiĝas en Bruselo kiel perfido" (artikolo n-ro 122 en ĉi tiu retejo).

[ii] Luuk van Middelaar estas ĉe la Universitato de Leiden (en Nederlando) profesoro pri "Fundamentoj kaj Praktiko de la EU kaj ĝiaj institucioj", kaj li laboras ankaŭ en Bruselo kiel politika filozofo.

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com