Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/-brexit-is-verraad-en-dat-zullen-de-britten-nog-gaan-merken~a4389972/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Brexit sentiĝas en Bruselo kiel perfido

Kie la EU estas por Germanio kaj Francio de ekzistenciala signifo, ĝi estis por la Britoj foirloko kun kiu oni povas la kontrakton ankaŭ nuligi.

Volkskrant 6 oktobro 2016

 

Fare de  Dirk-Jan van Baar



Dum tri monatoj, la Brita ĉefministro Theresa May diris ke Brexit ankaŭ signifas Brexit, kaj ke ŝi faros de ĝi sukceson. Haston ĉe la ekigo de la EU-eksiĝoproceduro ŝi ne havis, sed ekde ĉi semajnfino[i] ni scias ke tio devos okazi antaŭ aprilo 2017. Alie ol la Brexit-referendumo en junio 2016, kies rezulto ankoraŭ resonegas, la eksiĝo mem devas pasi plejeble puŝoreziste. Tion ankaŭ Angela Merkel, kiu volonte prenas sufiĉe da tempo, aprezas. Malgraŭ tio, la ĉefministro estas sur kolizio-kurso kun la EU, pro ŝia emfazo pri la kontraŭagado de enmigrado, de kio la Francoj ĉe Calais jam nun eltenas la ŝarĝojn. Tio estas peti reprezaliojn.

Neniu havas intereson en divorcbatalo, kaj la Britoj ankaŭ spekulas pri tio. Ili esperas, ke post ilia foriro estos baldaŭ ree business as usual, sed tiam sen Bruselaj enmiksiĝoj. Ili celas liberkomerc-konvencion kun la EU, ĉe kio scenaroj kiel la Svisa aŭ Norvega modelo rondiras. Ankaŭ Liĥtenŝtejno, pli malgranda ol la Luksemburgo de tirano Jean-Claude Juncker, estas menciita kiel opcio.

La afero iĝas ankoraŭ pli surrealisma, kiam oni konsideras ke la Britoj jam havis aliron al la komuna merkato, kvankam ili ne bezonis partopreni en la eŭro kaj la Schengen-zono. Kaŭze de tio, ili neniam perdis la kontrolon pri sia propra monero kaj siaj propraj limoj. Ĝustadire voĉdonis la Britoj la 23-an de junio[ii] kontraŭ EU kiu jam plejparte estis aranĝita laŭ iliaj deziroj, kvankam ili post nelonge dum la elirprocezo alfrontos (maljuste traktitan) EU-on, kun kiu plua interrilato vere ne finiĝos je ilia avantaĝo.



Interplektiteco

Tri monatojn poste mi trovas ankoraŭ ĉiam malfacila kompreni ke la Britoj ne volis konsciiĝi pri tio. La Brita politiko faris la debaton ĉiam en ekonomiaj terminoj, kvazaŭ la elekto por Eŭropo estas balancado inter plusoj kaj minusoj, sed la bone komprenita propra intereso ĉe tio preskaŭ nevidebliĝis. Multe pli potenca estis la emocia antipatio kontraŭ kontinento kun kiu la Britoj fariĝis ja pli kaj pli interplektitaj, sed kie ili ne sentas sin hejme.

Ke tiu antipatio  – post membreco de pli ol kvardek jaroj –  fariĝis ĝuste pli forta ol malforta, tio ankaŭ pli malfaciligas reordigi tiun fadenbulon laŭ afereca maniero. Britoj ja pensas ke ili povas denove deŝiri sin de Eŭropo, kaj solide esti memstaraj, sed tio ne sukcesos sen sento por kontinentaj rilatoj. Precize pri tio ili ne plenumas siajn devojn.



Paroĥismo

Brexit-anoj kiel Boris Johnson, nun ministro de Eksterlandaj Aferoj, neniam adiaŭis la klasikan “dividu kaj regu”. Ili estas certaj pri tio, ke la Eŭropaj landoj konkurencas unu la alian, kaj ke la Germana industrio kaj la Francaj vinberistoj ne volas perdi sian Britan eksportan merkaton. Ili proponos la Britan komercan deficiton kiel forton, kaj agas kvazaŭ ĉio en Eŭropo estas intertraktebla.

En Bruselo buĝetoj estas vere la nodo; la Britoj scias depost Margaret Thatcher (”I want my money back”) ĉion de tio, kaj ekde ekonomie ili denove pli bone fartas, ili ankaŭ estas netaj pagantoj. Sed kun ilia paroĥismo (Napoleono jam parolis pri “nation of shopkeepers”) ili malhavas la pli grandan bildon pri kiu temas en Eŭropo ekde 1945. Tio ne plu estas militi kaj unu la alian superi, sed paciĝi kaj historiajn kontrastojn venki.



Foirloko

Tiu salto trans sian propran ombron faris la Britoj neniam. Kie la EU havas por Germanio kaj Francio ekzistencialan signifon, por la Britoj ĝi estis foirloko por komerci. Tiaĵo povas ankaŭ ree esti nuligata. Je kulpokonscio la Britoj ne suferas, je pli altaj idealoj ili ne kredas, kaj kun ĉia ilia skeptikeco ili pensas ke la Germanoj ne eterne volas esti transdonataj al la kapricoj de la Francoj.

Por la Britoj la nuligado de kontraktoj estas la plej normala afero en la mondo, por la EU tio estas mortinda peko. Kie la arĥitektoj de la eŭro faris ĉion por solide kunfiksi la eŭro-landojn neinversigeble unu al la alia, la Britoj restis de tio ekstere. Pro tio ekzistas por ili exit kiu ne ekzistas por la ceteruloj, kaj sentiĝas la Brexit  – kiu trarompas la magion de Eŭropo –  en Bruselo kiel perfido, kio ĝi por la Britoj ne estas.

 

Perfido

Tiun senton de perfido faras la katastrofa tempigo de la Brexit ankoraŭ pli intensa. Dum la EU estis turmentata de la eŭro-krizo, rifuĝint-torentoj, islaman-atakoj, dekstra popolismo kaj Rusa ĉikan-rilata politiko, David Cameron sentis necese peti “better deal for Britain”. Tiam oni ne komprenas la gravecon de la Eŭropa unueco, kaj kiu ne komprenas tiun, komprenas tute nenion.

Pro tio la Britoj eraras se ili pensas, ke intertraktado pri transakcio ankoraŭ eblas. Ne nur forludis ili ĉiun krediton, sed kiel klubo en bezono ankaŭ la EU estas tre nefleksebla kaj nekapabla kompromisi. Brexit estas perfido, kaj tion la Britoj ankoraŭ ekrimarkos.

 


Dirk-Jan van Baar   estas historiisto.

 

 

 

[i] ĉi semajnfino = 1-2 oktobro 2016

[ii] la 23-an de junio 2016

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com