Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/duitse-zwakte-is-serieus-europees-probleem~a4390073/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Germana malforteco estas serioza Eŭropa problemo

La pozicio de Germanio, kaj do de Eŭropo, estas malfortigita, kaj Erdogan kaj Putin utiligas tion.

Volkskrant 6 oktobro 2016

 

Fare de Ton Nijhuis


Jam ses jarojn Angela Merkel brilas sur la unua loko en la Forbes-listo[i] de la plej potencaj virinoj en la mondo. En Eŭropo ŝi estas, ankaŭ pro manko de konkurenco, sendube la centra persono. Tamen oni ne devas esti granda politika analizisto por konstati ke ŝia potenco en Eŭropo renkontis ŝokajn limojn, kaj ke ŝia stirkapablo koncerne Eŭropan integriĝon kaj la paŝoj al la multaj krizoj signife malpliiĝis. Kvankam ĝis lastatempe oni pridiskutis la demandon ĉu Germanio pretas preni sur si gvidantan rolon, nun la demando estas ĉu Germanio ankoraŭ kapablas doni direkton al la Eŭropa politiko.

El financa kaj ekonomia vidpunkto, Germanio tre evidente ne sukcesis konvinki precipe la mediteraneajn landojn  – inkluzive de Francio –  pri la dezirindeco de strikta mona politiko, aŭ lasi tiun eldevigi pere de la Eŭropa Komisiono. Kaj ĉar ne estas interkonsento pri alternativa ekonomia modelo, restas senfine iele-tiele plulaborado kun alta risko de novaj krizoj kaj neniu perspektivo al pli bona estonto en la sudaj landoj.

Orienten la influo de Merkel, kaŭze de la rifuĝintpolitiko, suferspertis senteman difekton. Ankaŭ ĉi tie, ŝi ne sukcesis konvinki la aliajn landojn pri ŝia alpaŝo, kaj ŝi ankaŭ ne montriĝas kapabla eldevigi tiun helpe de la Eŭropa Komisiono. Kaj ankaŭ ĉi-kaze mankas por nun alternativa politiko. La nuna relativa trankvilo estas eble nur silento antaŭ la venonta ŝtormo, por kiu Eŭropo denove estas malbone preparita.

Ke Germanio, koncerne la demandon kiel la EU post la Brexit pluevoluigu sin, devus ekgvidi, oni implice ĝenerale aprobas. Sed Berlino ankoraŭ ne havas komencon de koncepto ŝancoriĉa por larĝa interkonsento. Krome, la movlibereco de Merkel estas severe limigata pere de la ekflorado de la dekstrem-popolisma AfD[ii] kaj kreskanta malkontento en grandaj partoj de ŝia propra partio kaj la CDU[iii].

Eĉ la soft power de Germanio perdis forton. La Germana sukcesmodelo estas, post la skandaloj ĉe Volkswagen, la problemoj de Deutsche Bank kaj korupteco de Franz Beckenbauer, iom velkinta.

 

La demando kompreneble estas ĉu, kiam Germanio estas perdinta povon, aliloke la povo pliiĝis? Unu afero certas: ene de EU tio ne okazis. Ekzistas neniuj aliaj registarestroj aŭ naciaj ŝtatoj, kiuj uzis ĉi tiun oportunaĵon por tiri la iniciaton al si mem, kaj meti en ĝi pli da stirado. Kaj ankaŭ la Eŭropa Komisiono ŝajnas ja malfortiĝinta pro la Germana senpoveco. Jean-Claude Juncker ĉiuokaze ne sukcesas preni la region en la manojn. La sama povas esti dirata pri la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Donald Tusk. La ora regulo en Eŭropo estas kaj restas ke fortaj Eŭropaj institucioj bezonas fortajn landojn. La malo do de zero sum game. Pro tio, malfortiĝinta Germanio neeviteble kondukas al malfortiĝinta Eŭropo.

Malfortiĝo de Eŭropo evidente signifas unuavice reduktitan kapablon por mem-stirado kaj por solvi la problemojn al kiuj la kontinento vidas sin konfrontata. Kaj tiu senpoveco kondukas al plua erozio, de Eŭropo kaj de la legitimeco de  – aŭ konsento kun –  la tiela integriĝo-projekto. Sed ne haltas tie.

Ĉe la randoj de Eŭropo certe ekzistas partioj kiuj facile kolektas fruktojn el la Eŭropa potenc-vakuo. Tiuj ĉefe estas Erdogan kaj Putin. Ambaŭ ekspluatadas la malfortecon kaj disecon favore al sia propra potencvolupto. Estas ili kiuj daŭre denove tiri la iniciaton al si mem kaj preskribi la agendon. Ili ankaŭ, sufiĉe neĝenate, povas agi laŭplaĉe en Sirio, Ukrainio aŭ hejme, sciante ke tio ja ne estos punata.

Kaj Moskvo por nun estas ne treege nervoza pri la premo, kiun Nederlando kaj Eŭropo povas uzi por alporti al justeco tiujn respondeculojn de la paffaligo de MH17[iv]. Koncize dirite, Eŭropo iĝas pli kaj pli ludilo de sia ĉirkaŭejo, ol ke ĝi kapablas fasoni la ĉirkaŭejon plejeble laŭ Eŭropa modelo.

Tiusence, la Germana malforteco estas serioza Eŭropa problemo. Estas esperinde ke Angela Merkel, en la lasta jaro antaŭ la elektoj, montriĝos kapabla altiri al si la iniciaton denove, kaj veni ĉiuokaze por la rifuĝintkrizo kun koncepto, kiu povas konvinki la propran loĝantaron, kaj ankaŭ je Eŭropa nivelo povas esti certa pri aprobo. Tamen, estas tute ne certa ĉu tio ankaŭ sukcesos.


Schadenfreude[v] pri la problemoj en Germanio kaj la malfortiĝinta pozicio de Merkel estas ĉe tio ja la lasta kion ni bezonas.

 



Ton Nijhuis  estas direktoro de la Duitsland Instituut[vi].

 

 

 

[i] Forbes-listo:  vidu http://www.forbes.com/lists/

[ii] AfD (Alternative für Deutschland) estas iom nova politika partio en Germanio; pri ĝia fono legu ekzemple https://eo.wikipedia.org/wiki/Alternativo_por_Germanio aŭ https://eo.mondediplo.com/article2233.html

[iii] CDU = Kristan-Demokrata Unio de Germanio (al ĝi apartenas la nuntempa kancelierino Angela Merkel)

[iv] MH17 = la aviadilo paffaligita super Ukrainio en julio 2014;
vidu ankaŭ: https://eo.wikipedia.org/wiki/Flugo_17_de_Malaysia_Airlines

[v] Schadenfreude = "malica ĝojo"

[vi] Duitsland Instituut = Instituto pri Germanio, en Amsterdamo; vidu https://duitslandinstituut.nl/

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com