Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloVolkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/imf-waarschuwt-voor-lage-groei-en-populisme~a4389072/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Zorgoj pri malalta kresko kaj popolismo

La IMF avertas pri negativa spiralo de malalta kresko kaj popolismaj kursrimedoj.

Volkskrant 5 oktobro 2016

 

De nia reportero
Peter de Waard



La politikaj riskoj estas la plej granda danĝero por la monda ekonomio. Tutmonde minacas negativa spiralo de malalta ekonomia kresko kaj popolismaj kursrimedoj. Tion asertas la Internacia Mona Fonduso (IMF) en sia duonjara World Economic Outlook, la stato de la monda ekonomio.

La Brexit[i], la almarŝado de Donald Trump kaj la ekflorado de popolismaj partioj en la industriigita mondo, malhelpas la restariĝon post la krizo, ĉar ili kondukas al kreskanta politika necerteco, tiel sugestis ĉefekonomo Maurice Obstfeld de la IMF, marde[ii] ĉe la prezentado de la World Economic Outlook.

La IMF substance reduktis precipe la ekspektatajn Usonajn kresko-ciferojn. Tiuj de Eŭropo estis jam malaltaj, sed estas ankoraŭ iom pli reduktitaj. Fine de ĉi tiu semajno[iii], la IMF kaj la Monda Banko okazigos ilian ĉiujaran kunvenon en Vaŝingtono. En tre politike nuancita artikolo pri la monda ekonomio, la ekonomikistoj de la IMF konstatas ke la nuna malalta kresko kondukas al pliiĝanta politika malkontento. Tiu estas tradukata en popolismaj antaŭrimedoj, per kiuj la kresko eĉ pli riskas velki.

"Politikistoj devos fari ĉion por subteni la entreprenan aktivecon. Se ili ne sukcesos pri tio, tiam estiĝos negativa spiralo pro malsuprenirantaj ekonomiaj kaj politikaj fortoj", diris Maurice Obstfeld.

La IMF intertempe eliras el la premiso, ke la monda ekonomio kreskos 3,1 procentojn en 2016, kaj 3,4 procentojn en 2017. Tio estas danke ĉefe al la sojlolandoj, de kiuj Barato aktivadas tre bone kaj Rusio kaj Brazilo ŝajnas havi la plej malbonan krizon malantaÅ­ si. La kresko de Usono falis ĝis 1,6 procento en 2016  –  plenan procenton pli malalta ol pasintjare, kaj 0,8 procenton pli malalta ol estis ankoraÅ­ antaÅ­vidata en aprilo[iv]. La kresko de la Brita ekonomio estas por 2017 eĉ reduktata al 1,1 procento, kiel rezulto de la Brexit. AnkaÅ­ la kresko en la EÅ­ro-zono venontjare plue malpliiĝos, ĝis 1,5 procento. Pasintjare tiu estis ankoraÅ­ 2 procentoj.



Malkontento

La Brexit, tiun Obstfeld menciis esprimo de tre larĝa tendenco de kreskanta malkontento en pli malaltaj enspezklasoj. Laŭ li tiuj homoj sentas, ke ili neadekvate profitas de la reakiro post la krizo, kaj ili imputas tion al la tutmondiĝo. Ili volas sian ekonomion ŝirmi, per kio siaj landoj saltas el la pato en la fajron, tiel diras Obstfeld. Li asertis ke kiel rezulto de la popolismo, gravaj ekonomiaj reformoj jam nun estas blokataj, kio kondukas al malpli da investado, malpli da movebleco en la labormerkato, kaj malaltiĝanta productiveco.

Obstfeld atentigis ke la monda ekonomio jam ankaŭ estas koncernata kun pliiĝo de protektismaj aranĝoj, kiuj interalie estas interligitaj kun la ascendo de Donald Trump[v]. "Kiel ĉiu scias, necerteco estas ne bona por investado kaj laborebleco. Kaj tre malklara estas kio okazos post la elektoj de la nova Usona prezidento, konsidere la kunmetadon de la plej gravaj estraraj konsilantaroj." Malfermita ekonomio kiel ekzemple tiu de Nederlando estas aparte sentema pri la internaciaj streĉiĝoj. Tial la IMF ankaŭ por Nederlando reduktis la kreskoprognozojn: de 2 procentoj en 2015 ĝis 1,7 procento ĉi-jare, kaj poste ĝis 1,6 procento en 2017.

La IMF ne reviziis la prognozojn por Ĉinio. Provizore oni sin apogas sur kresko de la dua plej granda ekonomio en la mondo, kun 6,6 procentoj ĉi-jare kaj 6,2 procentoj en 2017. "Sed je mezlonga tempodaŭro, la antaŭvidoj estas daŭre pli malhelaj, pro la altaj entreprenemaj ŝuldoj. "La dependeco de la Ĉina kresko de kreditigado estas danĝera," diras la IMF.

 

 

Migrado plialtiĝis de 150 milionoj en 1990 ĝis 250 milionoj en 2015

Translima migrado kreskas en la mondo: de 150 milionoj en 1990 ĝis 250 milionoj en 2015. La proporcio de migrantoj en la loĝantaro de gastigantlandoj kreskis de mezume 5 procentoj en 1990 ĝis 10 procentoj en 2015. En 2015 konsistis 5 procentoj de la Finna loĝantaro el migrantoj, kaj 30 procentoj de la Aŭstralia populacio el homoj kiuj ne naskiĝis en la lando. La IMF distingas du specojn da migrantoj. La multege plej granda parto estas ekonomiaj migrantoj kiuj libervole forlasas sian naskiĝlandon serĉantaj pli bonan vivon. La grupo de rifuĝintoj aŭ humanitaraj migrantoj, kiuj kaŭze de konfliktoj translokiĝas pro neceso, estas multe malpli granda: 16 milionoj en 2015. La plej multaj rifuĝintoj devenis en 2014/15 el Sirio: 4,5 milionoj. Turkio, Jordanio kaj Libano gastigis la sendube plej grandan parton de ili. Proksimume 1,25 milionoj venis al Eŭropo.

De la ekonomiaj migrantoj apartenas 70 procentoj al la aktiva loĝantaro inter la aĝoj de 20 kaj 64. En kelkaj landoj, ili konsistigas proksimume duonon de la kresko de la laboristaro. Daŭre pliiĝanta parto estas pli alte edukita aŭ havis fakulan trejnadon. Precipe anglosaksaj landoj (Usono, Britio, Aŭstralio) altiras pli kaj pli altedukitajn migrantojn. "La rapideco de integriĝo estas grava. Spertoj montras ke rapida integriĝo povas kunporti grandajn ekonomiajn profitojn," diras la IMF.

 

 

Peter de Waard  estas reportero, redaktoro kaj kolumnisto pri ekonomio

 

 

[i] Brexit = Britain's exit from the EU (eliro de Britio el la EU)

[ii] marde, la 4-an de oktobro 2016

[iii] semajno de 3-9 oktobro 2016

[iv] aprilo 2016

[v] Donald Trump = la fifama kandidato por la Usona prezidenta elekto de 2016

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©marto 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass