Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
laNederlanda ĵurnaloNRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/09/21/feitenvrijheid-das-helemaal-niet-nodig-4395254-a1522602?utm_source=NRC&utm_medium=banner&utm_campaign=Paywall
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Libereco pri faktoj? Tute ne necesa

Pri la ekonomio, ĉu vi povas havi troon da datumoj? Malfacila demando, sed en semajno kiel la nuna certe farinda.

NRC 22 septembro 2016

 

Fare de  Maarten Schinkel



Merkrede[i] komenciĝis en la Nederlanda Parlamento la tiel nomataj Ĝeneralaj Konsideroj, kaj hodiaŭ[ii] tiuj daŭriĝas. Pro la antaŭvideblaj elektoj en marto venontjare, ili nun havas ankoraŭ eĉ pli politikan nuancon ol kutime. Kaj en la serĉkapt-barelo da datumoj, trovas ĉiu ja ion valoran por subteni siajn argumentojn.

Kvaronjarcenton antaÅ­e, la kvanto da ciferoj pri ekonomio kaj socio estis ankoraÅ­ relative limigita. La interperiodoj estis longaj kaj la publikigado estis tre prokrastita. Nun oni dronaĉas en la datumoj, kiuj ne plu estas je jarbazo, sed ofte je kvaronjar- kaj en multaj kazoj je monat-bazo. Publikigo estas ofte preskaÅ­ tuja. Pere de tio ni do iris ekde priskribo de la estinto al skizo de la nuno. Kaj ĉiam pli ofte ni jam moviĝis al la nova nuno: la ‘post nelonge’. Prognozoj, pritaksoj kaj projekcioj: ties graveco kaj atentovaloro forte pliiĝis. La rezulto de opinisondoj estas konfuzata kun la vero.

 

Cirkulas nun tiom da datumoj pri la ekonomio, ke mensogi tute ne plu necesas.


Prenu du freŝdatajn opinisondojn. El esploro kiun faris Ipsos[iii] komisiite de la NOS[iv], tiun ĉi semajnon malkaŝiĝis ke Nederlandanoj ne tre ĝojas pri la ekonomio. Pasintjare 3 el 10 atendis ke irus pli bone, nun tio estas nur 2 el 10. Sed lunde[v] montris el alia opinisondo, tiu pri la konsumant-konfido fare de la Centra Buroo por Statistiko (CBS)[vi], ke la Nederlandanoj ĝuste estas tre pozitivaj pri la ekonomio  –  eĉ la plej multpromesaj ekde la krizo en 2008. Kaj la preteco fari grandajn aĉetojn estas la plej alta ekde 2001.

Ĉu tiuj konstatoj ambaŭ povas esti veraj samtempe? Tio eble dependas de distribuado kaj koncentrado de la opinioj de prienketitaj civitanoj.

Alia, kaj potenciale eksplodema, problemo: pensiuloj dum la lastaj kvar jaroj iris plej malantaÅ­en koncerne aĉetpovon. Sed de neniu grupo en la nuna jarcento la malriĉeco malpliiĝis tiom kiel ĉe pli-ol-65-jaraĝaj. La enspezmalegaleco en tiu grupo malpliiĝis en tiu periodo, kaj estas en ajna kazo pli malgranda ol en la cetero de la loĝantaro. La havaĵmalegaleco inter maljunuloj kontraÅ­e estas ĝuste granda. Ilia averaĝa enspezo estas preskaÅ­ la sama kiel tio de homoj inter 25 kaj 45 jaroj  –  la pinthoro en la vivo, dum kiu la familio establas sin. Ĉu pensiuloj meritas aldonan apogon? Jes. Ne.


Ankoraŭ unu sola alia ekzemplo, laŭ indiko de Bloomberg. La Nederlanda ekonomio kreskos en 2017 je nur 1,3 procentoj, laŭ takso de ING[vii]. Tio faras nin pesimismaj, ĉu ne? Feliĉe ekzistas ankaŭ takso de ABN[viii], kun ekonomia kresko de 1,5 procentoj en 2017. Aŭ iĝas eĉ 1,6 procentoj (RABO[ix])? Ne, ne: la Centraal Planbureau (CPB)[x] diras 1,7 procentojn, dum la Internacia Mona Fonduso jam iom pli frue asertis eĉ 1,9 procentojn. Sensencaĵo, kompreneble: iĝas multe pli bone. Nur rigardu la taksojn de la Eŭropa Komisiono, de 2 procentoj, aŭ tiujn de la OEKD[xi], kun 2,1 procentoj.

La prognozoj ĉiuj havas sian proprajn metodojn, ili estas faritaj en diversaj momentoj kaj estas ĉiuj defendeblaj kiel propraj veraĵoj. Ĉar la realaĵo de 2017 estas ankoraŭ ne disponebla. Kaj proksimume je tiu tempo estos jam forpuŝita de la ekspektoj por 2018.

 

En la nuntempaj tagoj, oni abunde priplendas liberecon pri faktoj en la politiko kaj la publika opiniformado. Sed fari ŝercon pri tio, kio prezentas sin kiel faktoj, tute ne necesas. Ĉar la problemo estas multe pli granda:  nunmomente multe tro da aferoj estas samtempe ‘veraj’.

 



Maarten Schinkel   ĉiusemajne en la NRC verkas kolumnon pri makro-ekonomio kaj financaj merkatoj.

 

 

 

[i] Merkrede, la 21-an de septembro 2016

[ii] hodiaÅ­, la 22-an de septembro 2016

[iii] Ipsos  =  mondvasta firmao por merkat-esploro

[iv] NOS (Nederlandse Omroep Stichting)  =  Nederlanda fondaĵo por radio kaj televido

[v] lunde, la 19-an de septembro 2016

[vi] 'Centraal Bureau voor de Statistiek' (CBS), en Nederlando

[vii] ABN (Algemene Bank Nederland)  =  unu el la plej grandaj bankoj en Nederlando

[viii] ING  =  ankaÅ­ unu el la plej grandaj bankoj en Nederlando

[ix] RABO (RAiffeisen-BOerenleenbank)  =  ankaÅ­ unu el la plej grandaj bankoj en Nederlando

[x] La Centraal Planbureau (CPB) estas esplorinstituto de la Nederlanda registaro; ĝi prognozas kaj liveras ekonomian analizon al ministroj, politikistoj, sindikatoj, organizoj de dungantoj, ktp.

[xi] OEKD  =  internacia Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado (angle: OECD, Organisation for Economic Co-operation and Development)

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




©aprilo 2024 Toon Witkam | Powered by RosyGrass