Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/09/09/kernproef-van-noord-korea-lijkt-zwaarste-ooit-te-zijn-4205433-a1520596
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Nuklea provo de Nord-Koreio ŝajnas la plej peza iam

Nord-Koreio nun vere volus fari nuklean armilon.

NRC 9 septembro 2016

 

Fare de Oscar Garschagen,
NRC-korespondanto en Ŝanhajo



La kvina subtera nuklea provo dum jardeko en Nord-Koreio kaŭzis vendrede[i] grandan angoron en Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio. Laŭ la unuaj indikoj, temas pri la ĝis nun plej peza provo. Fakuloj pensas ke la demando ne plu estas ĉu Nord-Koreio kapablas produkti nuklean armilon, sed kiam.

La plej freŝdata provo kun eksploda forto de almenaŭ 10 kilotunoj da TNT[ii]  – kaj laŭ Sud-Koreiaj fontoj eĉ 20 kilotunoj da TNT –  okazis kiel simbola gesto je nacia festotago. Hodiaŭ oni solenas en Pjongjango la 68-an datrevenon de la Demokratia Popola Respubliko de Koreio (DPRK). Tio okazis sur la Nord-Koreia ŝtata televido, kvazaŭ delire. Estis parolata pri “grandega kaj decidiga paŝo” por evoluigi armilon “por la paco”.

Ĝis en la grandaj Ĉinaj urboj laŭlonge de la limo kun Nord-Koreio, oni sentis la ŝokon de la eksplodo kaj ĉe tiu akompanatan tertremon de 5,3 sur la Richter-skalo. La Sud-Korea registaro kunvenis en krizo-konsiliĝo, kaj kondamnis la provon per intertempe konataj parolturnoj. La Sud-Korea prezidento Park Geun-hye tuj forlasis la pinton de Sud-Orient-Aziaj gvidantoj en Laoso.

 

Ĉinio nomis la kvinan provon bedaŭrinda, senpripensa kaj minaco al la nacia sekureco. Sed rilate al tio lasta, estis ankaŭ menciata la Sud-Korea plano instali Usonan kontraŭmisilan ŝildon.

"Tio estas enverŝi oleon en la fajron. Usono kaj Sud-Koreio daŭrigas siajn militludojn sur la Korea duoninsulo, kaj Nord-Koreio lanĉas balístikajn misilojn", diras la Ĉinaj aŭtoritatoj. "Jen pulvobarelo preta eksplodi ajnmomente, kaj tre serioza minaco por la regiono; estas esenca ke ĉiuj partioj denove sidiĝas ĉirkaŭ la tablo," diras Ĉinio.

Ĉu la granda najbarlando de Nord-Koreio ankaŭ vere kunlaboras konforme la plenumo de la UN-sankcioj, estas tamen la demando. Ĉe la plej nordaj limtransirejoj staras ĉiutage longaj vicoj da kamionoj kun oleo, elektroniko kaj nutraĵoj.

 

Nord-Koreio komencis en 2006 siajn nukleajn provojn. La ĉefa argumento estis sindefendo kontraŭ Usona kaj Sud-Korea agreso. La plutonio devenas de la nuklea instalaĵo ĉe Yongbon. Temas pri daŭre pli pezaj provoj, la dua en 2009 havis forton de 3 kilotunoj da TNT, la antaŭlasta, la 6-an de januaro 2016, havis forton de 8 kilotunoj da TNT. Militistaj ekspertoj ankaŭ timas, ke Nord-Koreio laboras pri la produktado de pli malgranda tipo de nuklea kapo, kiu povas esti muntata sur balistika misilo.

Kim Jong-un ne plu farus tion por eldevigi  – pere de tiu ĉi speco de minacoj –  ekonomiajn koncedojn kaj helpon. Li vere celas al la disvolvado de pli malgranda tipo de nuklea kapo, kiu ankaŭ povas esti muntata sur misiloj de mallonga atingo. Li farus tion por deturni la atenton de enlandaj problemoj, kaj por fortigi sian propran pozicion rilate al la militistaro.

 

 

[i] vendrede, la 9-an de septembro 2016

[ii] TNT (trinitrotolueno) estas iu mezurbazo por bomboj kaj aliaj eksplodaĵoj

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com