Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
https://www.nrc.nl/nieuws/2016/09/04/zeldzaam-moment-van-harmonie-tussen-china-en-vs-4132083-a1519608
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Stranga momento de harmonio inter Ĉinio kaj Usono

Ratifiko de Klimata Akordo: la du plej grandaj aerpoluantoj de la mondo alportas la validiĝon de la Pariza traktato firman paŝon pli proksimen.

NRC 4 septembro 2016

 

Fare de   Oscar Garschagen

 

Kontraŭ la pitoreska fono de la Song-dinastio-ĉefurbo Hangzhou, venis stranga momento de harmonio en la Usonaj-Ĉiniaj rilatoj. La prezidentoj Obama kaj Xi, la 3-an de septembro, kune anoncis ke ili ratifis la Parizan UN-klimato-traktaton. Kun elrigardo trans la nebula, poezia Okcidenta Lago ĉe Hangzhou, la du plej potencaj gvidantoj de la mondo unuanime elpaŝis, kvaronhoron.

"Venos tago kiam tio estas vidata kiel la momento ke fine estis decidata savi la mondon," opiniis Obama, por kiu estas sia lasta vizito al Ĉinio, kiel prezidento. Kompare al tio, Xi Jinping tenis sin iom pli aferema:

 
    “Tiu ĉi klimato-traktato ebliĝis dank'al Ĉinia gvidado”.


Fakto estas, ke la ratifikado fare de la du plej grandaj emisiantoj de forcejaj gasoj en la mondo, ege gravas por la laŭleĝa finaranĝo de la Pariza klimato-traktato. Usono kaj Ĉinio kune partoprenas por preskaŭ kvardek procentoj de la emisio de forcejaj gasoj. La Pariza klimato-traktato estis senpera rezulto de la politika interkonsento de Xi kaj Obama en 2014, fakte la sola politika interkonsento de ajna signifo inter Obama kaj Xi. Ke la Ĉina parlamento ratifikus, estis en aŭtoritata Ĉinio kompreneble jam longe certa. Obama siavice evitas la Kongreson verŝante la ratifikon en la formo de prezidenta decido.

Tuj poste, la gvidantoj de la unua kaj dua ekonomioj de la mondo eniris en apartan konklavon kie estis priparolataj ĉiuj tiklaj temoj: la Ĉina aneksado de la Sud-Ĉina Maro, la hackers-praktikoj de la Ĉina armeo, kaj la gamo de komercpolitikaj streĉiĝoj.

Post plia konsidero, la Usona-Ĉinia klimata akordo estas la sola konkreta rezulto en la ok jaroj dum kiuj Obama okupis la Usonan prezidentecon. Precipe ekde la enoficiĝo de partiestro Xi Jinping, la etoso plimalboniĝis, kaj la politika volo por  – sur terenoj aliaj ol la klimato –  formi specon de 'G-2'[i], malpliiĝis. Obama diris en Hangzhou ke li bedaŭris tion, sed Xi eĉ ne reagis pri tio. La turnopunkto en la Ĉina sinteno rilate al la Usono okazis pli frue ol la nomumoj de Xi kiel prezidento kaj partiestro, kio ja estis post la financa krizo de 2008. En la jaro kiam la kapitalismo knaris en siaj artikoj, la pinto de la Komunista Partio de Ĉinio perdis la  - kaŝan -  admiron por la potenca, riĉa Ameriko. Kaj kiam en 2011 Obama faris sian ‘turnon al Azio’, oni en Pekino eksplikis tion kiel provon por teni la leviĝantan Ĉinion malgranda. Ekde tiam, en Pekino ĉion kio venas el Vaŝingtono oni profunde malfidas, la Ĉina armeo estas pli rapide modernigata, kaj Ĉinio daŭre montras sin pli ofte seninteresa pri la ‘Okcidento’. Escepton oni faris en Pekino por klimato-traktato, ĉar Ĉinio estas severe trafata de la klimatŝanĝiĝo.

 

Oscar Garschagen  estas por NRC korespondanto en Ĉinio. 

 

[i] 'G-2' aludas al la ĉi tiea Grupo de 2 ŝtatoj (Ĉinio kaj Usono), kontraste al la jam multajn jarojn konata 'G-20', Grupo de 19 ekonomie gravaj ŝtatoj kaj krome la EU. Vidu pri tio: https://en.wikipedia.org/wiki/G20

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com