Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/nieuws/2016/08/19/we-bouwen-aan-een-dictatuurvan-data-3333699-a1517178
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

‘Ni estas konstruantaj diktatorecon de datumoj’

Grandaj vortoj estas lia komerca marko. Li antaŭvidas “militon” se aŭtoritatoj tro fidas al ‘big data’. "Eĉ la trafiklumojn en urbo ni ne kapablas plene optimumigi", diras Dirk Helbing, profesoro ĉe TU Delft.

NRC 20 aŭgusto 2016

 

Intervjuo fare de Wouter van Noort


Post telefonoj kaj televidoj, nun ankaŭ tutaj urboj kaj aŭtoritatoj iĝas smart. Sur pli kaj pli da lokoj pendas kameraoj kaj aliaj sensoroj kiuj observas civitanojn. Tutmonde eksperimentas policservoj per prognozaj algoritmoj, kiuj surbaze de grandaj kvantoj da datumoj provas kalkuli kie estas la plej granda ŝanco por krimo, tiel ke ili povas agentojn prevente sendi tien.

Datumoj pri civitanoj estas uzataj por polica serĉado, sed ankaŭ por la elprovado kaj formulado de diverĝaj politikaj rimedoj: de parkado-politiko ĝis san-zorgado. Komputiloj kaj datumoj tiel ludas ĉiam pli grandan rolon ĉe politikaj decidoj. En Nederlando, la parlamento baldaŭ voĉdonos pri proponoj por eĉ ankoraŭ plifaciligi al aŭtoritatoj la aliron al personaj datumoj de civitanoj.

Ĉiuj tiuj evoluoj kunkune estas tre danĝeraj, diras Dirk Helbing, profesoro pri komputa sociologio ĉe la TU Delft[i] kaj la Svisa ETH Zürich[ii], unu el la plej aklamataj teĥnologiaj universitatoj en Eŭropo. Laŭ tiu Germana profesoro, big data kaj grandskala kontrolado de aŭtoritatoj kondukas al nova speco de totalisma socio. "Mi estas tre maltrankvila. Ni venas pli kaj pli en gravan sistemkrizon. Mi timas baldaŭ eble eĉ militon, se entreprenoj kaj aŭtoritatoj tiel kontinuus kiel nun."

Jen grandaj vortoj. Tiuj do estas komerca marko de Helbing  –  aldone al ties brilaj kostumoj kaj helrozaj kravatoj. En la Germana publika debato pri teĥnologio, Helbing pli ofte prenas starpunktojn kiuj sonas sufiĉe severaj. Tion, kio en lia opinio estas erara uzo de big data, li ofte mencias ekzemple "faŝismo 2.0 aŭ komunismo 2.0".

Helbing estas fizikisto kaj matematikisto, specialiĝinta en kompleksaj socialaj sistemoj kaj nudging: kondut-manipulado de homoj pere de cifereca teĥnologio. Tio estas malofta kombino de diverĝaj esplorterenoj. "Li estas tre originala viro, kiu estas vere obsedita de la problemoj de la mondo", diris Jeroen van den Hoven, profesoro pri etiko kaj dekano de la fakultato de teĥnologio, regado kaj entreprena gvidado de la TU Delft.

Pro sia iniciato, Helbing estis tie pasintjare enoficigita kiel profesoro. "Iuj lasas eble distri sin de lia aparta apero kaj liaj fortikaj vortoj. Sed ĉe ĉiu pretendo de li, troviĝas tre fundaj sciencaj artikoloj por provi ĝin. Li estas mondvaste aparte serioze rigardata, de akademiuloj kaj politikistoj."



Ideologio de teĥnologiaj entreprenoj

Helbing antaŭe ĉijare partoprenis al la Forschungsgipfel, ĉiujara pintokonferenco inter Germanaj sciencistoj kaj la kanceliero Angela Merkel. Li estas en laborgrupo de la World Economic Forum, pensfabriko de entreprenoj, akademianoj kaj politikistoj. Li publikigis pasintjare en la scienca revuo Nature.

La zorgoj de Helbing, de kie venas tiuj? "Entreprenoj kaj aŭtoritatoj dum la lastaj jaroj freneze kolektis datumojn, pro la ideo ke ni povas optimigi la mondon  –  daŭre observante nin de supre. Sed kaŭze de tutmondigo kaj ciferecigado, la mondo fariĝis tiel kompleksa ke tio tute ne eblas."

"La ideo malantaŭ amaskontrolado kaj big data estas: se vi havas sufiĉe da datumoj, la vero aperos aŭtomate. Pintaj manaĝeroj kaj politikistoj devas fari kion la datumoj rakontas al ili. Jen la ideologio kiun disvastigis la teĥnologiaj entreprenoj. Ni konstruas specon de superkomputilo kiu diras al ni kion ni devas fari. Nova totalisma sistemo. Diktaturo de datumoj."

En junio komenciĝis en Usono jurisdikcio-eksperimento helpe de datumoj pri suspektatoj. Algoritmoj antaŭdiras tie, surbaze de tiuj datumoj, la ŝancon de recidivo. Laŭ Helbing, la penso malantaŭ ĉi tiu speco de teĥnologioj estas bazitaj sur plene malĝusta supozo pri kiel la cifereca socio funkcias. "Tiu socio estas ja multe tro kompleksa por sen io plu surmapigi ĝin per datumoj. "

"Kio okazas en la cifereca ekonomio: ĉio kaj ĉiu iĝas konektata unu kun la alia. Pensu pri socialaj retoj, lerta infrastrukturo, elektraj retoj, internet of things. Ĉio tiel iĝas ankaŭ dependa de ĉio, do formiĝas sennombrajn konektojn: okazaĵo unuflanke de la mondo povas rapide havi konsekvencojn aliflanke."

"Tio faras la socion tiom pli kompleksa, ke regado de supre  – per kolektado de datumoj kaj bazi decidojn sur tiuj –  estas iluzio. Ni eĉ ne kapablas plene optimumigi la trafiklumojn en urbo, ĉar tiuj sistemoj jam estas tro kompleksaj. Do certe ni ne kapablas tiaĵon por tuta socio."

La argumentado de Helbing tutrekte kontraŭas al la epokspirito. Ĉie en la mondo aŭtoritatoj daŭre faras pli da politiko surbaze de datumoj, ofte kun helpo de teĥnologiaj entreprenoj kiel IBM kaj la rapide kreskanta Palantir el Silicon Valley. Singapuro havas la ambicion iĝi la unua smart nation, Barato elspezas dekojn da miliardoj por smart cities. "La ideo ke oni povus tutajn landojn aŭ urbojn laŭ ĝusta maniero optimigi helpe de big data, estas absurda, absolute absurda. Kiom ajn da datumoj vi kolektas, la mondo estas ĉiam pli kompleksa, do ili donas falsan certecon."

 

Sed kiel ĉi tiu teĥnologio povus laŭ vi kaŭzi krizon?

"Ĉiu epoko havas siajn proprajn sukcesprincipojn. Unue estis la agrikultura socio, en la deknaŭa jarcento venis la industria socio, poste la servo-ekonomio. Ni nun estas precize en la transirfazo al la cifereca ekonomio. Ĉe nova ekonomia epoko decas nova maniero por organizi la socion, nova sistemo de direktado. En la kamparana socio ĉiu mem devis peni postvivi, en la industria epoko entreprenistoj decidis  – plejparte de sube, sen interveno de aŭtoritatoj –  kio okazis."

"Tiu sistemo ja kondukis al kresko, sed ekzistis neniu atento pri malriĉeco, senlaboreco kaj la medio. La servo-socio provis ripari tion pere de regulado, administrado, optimumigo de supre. Ankaŭ ĉiuj grandaj internaciaj organizoj, kontrolistoj kaj vastaj administraciaj sekcioj, estis tiam plie ekipataj. Tio longtempe funkciis bone, sed nun estas tre rapide malsukcesanta. Ĉar tion regi de supre eblas ja en analoga mondo, sed ne plu en la kompleksa cifereca mondo."

 

Tia sistemŝanĝo ja ankaŭ povas bone disvolviĝi glate, sen granda krizo, ĉu ne?

"La historio de grandaj sistemtransiroj ne trankviligas. La transiroj de kamparana ekonomio al industria epoko, kaj de industria epoko al servo-ekonomio, kondukis al grandaj krizoj, revolucioj kaj militoj. La revoluciojaro de 1848, kaj la socia agitiĝo ĉirkaŭ la Unua Mondmilito en 1914, estas ekzemploj de tio. Kaj ni nun estas sur punkto kie ni devas fari la transiron, fari grandan paŝon, aliakaze denove fiaskas. Kelkaj aŭtoritatoj kaj ekzemple grandaj bankoj, kiuj profitas de la malnova sistemo, kontraŭagas la ŝanĝon. "

 

El kio evidentiĝas tio?

"La penseraro ke la cifereca kaj globaliza mondo estas regebla de supre, estas ankaŭ farata en la financa sistemo. La Eŭropa Centra Banko (ECB) kaj la Usona Fed ne plu havas receptojn kaj pumpas bilionojn en la ekonomion. Por stimuli kreskon, centraj bankoj ne nur aĉetas registarajn obligaciojn, sed ankaŭ akciojn en de ili elektitaj kompanioj."

"Fare de tiu ĉi speco de ŝtata interveno en la ekonomio, ni iĝas pli kaj pli planita socio, komando-ekonomio. Registaroj ankaŭ determinas kiuj kompanioj faras bone en la borso, kaj tiel stiras la ekonomion. Ili pravigas sin pri tio per grandaj kvantoj de datumoj kiujn ili kolektas. Dum ni ja scias ke la komando-ekonomio ne funkcias, ni scias ke tiu speco de sistemoj en la pasinteco malsukcesis. Tiuj estas ja multe pli limigitaj ol la kapitalismo, pro manko de novigo kaj entreprenemo."

"Tiu penseraro kaŭzas ke la kapitalismo iĝos blokita, io kio jam estas okazanta. La problemo estas pli larĝa ol nur big data, se vi rigardas la altajn ŝtatŝuldojn kaj la malaltan kreskon en multaj okcidentaj landoj. La kapitalismo bezonas kreskon, se nur por povi pagi ŝuldojn. Tio vere ne povas kontinui tiel."


Kaj ĉu tio povas konduki al milito, vi pensas?

"La pli larĝa bildo estas ke la Okcidento kun aliaj potencblokoj konkuras por resursoj. Tio okazas jam pli longe ol la transiro al cifereca socio. Ni konsumas multe pli ol ni devus, kaj tiel longe ke ni ne havas daŭrigebla ekonomio, tio faras nin dependaj de aliaj landoj, kiel Ĉinio. Tiu dum la lastaj jaroj forte engaĝiĝas por la regado de krudmaterialoj. La Okcidento vivas sur kredito. Se la kresko forrestas, kreditoroj kiel Ĉinio plialtigos la premon."

"Nun ke la Okcidento stagnas, tio krome donas spacon al rivaloj por starigi iliajn proprajn sistemojn. Ĉinio kaj Rusio laboras pri alternativoj al la Monda Banko kaj la IMF. La potencbatalo kaŭzas grandajn streĉiĝojn: cyber-atakoj fare de registaroj, kverelo inter la NATO kaj Rusio, Turkio kaj la NATO, Ĉinio kaj Japanio. La signoj de milito estas ĉie."


Kio estas via solvo?

"Ni devas inventi la demokratian kapitalismon denove, por preventi ke ni plue trafas en militon aŭ totalisman socion. Sistemoj devus helpe de cifereca teĥnologio esti desegnata ĝuste tiel, ke ili iĝas mem-organizantaj, sen ke grandaj entreprenoj aŭ aŭtoritatoj havas centran rolon ĉe tio. Ankaŭ fari nian ekonomion pli daŭrigebla estas decidiga por krei la ekonomian sistemon pli stabila."


Tio sonas kiel abstraktaj solvoj por tre konkretaj problemoj.

"Vi povas vidi la konturojn de tia nova sistemo jam ĉe aferoj kiel peer-to-peer-merkatoj, kie homoj interŝanĝas varojn kaj servojn sen interveno de triulo. Ciferecaj moneroj kiel bitcoin funkcias jam sen centra banko. La baza sistemo de bitcoin, la blockchain, faras ĉiajn servojn eblaj sen centra organizo."

"Tio malfermas la vojon por vera interŝanĝ-ekonomio, en kiu ĉiu povas esti ambaŭ produktanto kaj konsumanto, kaj ĉe tio homoj mem decidas kio okazas, anstataŭ ke pri tio devigas ilin la datumoj."

"Estas ankaŭ ĉiam pli da homoj kiuj mem generas sian energion, bottom-up anstataŭ top-down. Teĥnologio povas helpi por fari socion efika, liberala, demokratia, sociala kaj krome daŭrigebla, tiaj ne bezonas ekskludi unu la alian. Inteligente uzi datumojn ankaŭ povas helpi ĉe tio, sed ne laŭ la nuna top-down maniero. La glata transiro al la cifereca socio povos sole sukcesi kun la libereco, kiun ĝuste nun ni estas eliminantaj per la diktatoreco de datumoj."

 

 

Dirk Helbing (1965) estas profesoro pri komputa sociologio, ĉe la TU Delft kaj la ETH Zürich. Li kombinas ekspertizon el la fiziko, informadiko kaj sociaj sciencoj, kaj specialiĝas pri kompleksaj sociaj modeloj kaj simulado. Li aktivadas en la World Economic Forum kaj verkis la libron The Automation of Society is Next: How to Survive the Digital Revolution[iii].

 

[i] TU Delft = Teĥnologia Universitato en la urbo Delft (Nederlando)

[ii] ETH Zürich = Svisa Federacia Instituto pri Teĥnologio en Zürich (Svislando)

[iii] https://www.amazon.com/Automation-Society-Next-Survive-Revolution/dp/1518835414

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com