Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/opinie/oneerlijkheid-schuilt-in-elke-democratie~a4356819/
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Malhonesto latentas en ajna demokratio

La malegaleco de influo, kiun oni renkontas en ĉiuj demokratioj, faras ordinarajn civitanojn duarangaj civitanoj — argumentas la Usona politika filozofo Jeffrey Green.

Volkskrant 13 aŭgusto 2016

 

Fare de   Hans Wansink



Ĉirkaŭ la koncepto 'demokratio' ŝvebas odoro de sankteco, ĝi estas ja nia civila religio. Homa digno supozas ke ni regas nin mem. Nur tiel ni evitas la arbitron de reĝoj, aristokratoj, diktatoroj kaj armeestroj. La ideo de libera kaj egala civitaneco estas la morala esenco de nia liberala demokratio.

Sed eĉ en la plej evoluintaj kaj klarpensaj demokratioj, tiu idealo de libera kaj egala civitaneco neniam estos de ĉiu tiele perceptata. Super ĉiu demokratio pendas neeviteble ‘ombro de malhonesto’, kiel la Usona politika filozofo Jeffrey Green vortigas ĝin en sia ĵus aperinta libro The Shadow of Unfairness. La ekspektoj kiujn la demokratia idealo de libera kaj egala civitaneco instigas, povas neniam esti plenumitaj, argumentas Green. Li mencias tri ĉefajn kialojn.

Unuavice, la logiko de kolektiva decidiĝo dividas liberalajn demokratiojn  – kaj la politikajn organizojn ene de tiuj –  inter gvidantoj kaj sekvantoj. La nuntempaj socioj liveras milionojn pli da civitanoj ol la ekzistanta nombro da pozicioj en kiuj aktiva politika gvidado estas praktikebla.

La ordinaraj civitanoj do ne povas alie ol vidi sin mem kiel starantajn je granda distanco de la potenco. Nur organizante sin en granda grupo de samideanoj, ordinaraj civitanoj povas influi la iradon de la aferoj. Sed ĉar ekzistas ĉiam homoj, kiuj kapablas debarakti sin de tiuj limigoj kaj ja sukcesas alproksimiĝi al la potenco, la ordinara civitano spertas la malegalan distribuadon de potenco kaj influo kiel ‘ombron de malhonesto’.

Sekve, en bone funkcianta demokratio, estas supozite ke la aktivaj politikaj gvidantoj faras decidojn kaj efektivigas politikon kiu estas al la dispono de la interesoj, preferoj kaj valoroj de la pli granda, pasiva elektantaro. Sed estas neeble konstati kun certeco, ĉu kaj ĝis kia grado la demokratia ŝtato reprezentas siajn civitanojn adekvate.

Reprezentado  – politika praktiko en kiu la preferoj kaj bezonoj de la civitanoj estas fidele respektataj kaj ŝanĝataj en politikon –  estas supozo kiu neniam povas esti adekvate kontrolata. Ni ja ne povas mezuri la eblan efikon de la publika opinio pri la politiko  –  publika opinio kiu cetere ankaŭ estas fasonata de la regantoj mem.



Ne opinion


Al tio ja aldoniĝas ke multaj ordinaraj civitanoj eĉ ne havas opinion pri multaj temoj, do ne povas esti reprezentataj rilate al tiuj aferoj. Krome, la politikaj gvidantoj en la plej altaj niveloj disponas pri la spaco ignori la publikan opinion, eĉ se tiu estas tute klara.

La nedifiniteco de la deputitaro implicas ke ordinaraj civitanoj povas vidi siajn gvidantojn neniam kiel sole servantojn de la publika afero, sed ĉiam ilin ankaŭ konsideras kiel portantojn de ekscese granda potenco, kiuj evitas plenan respondecon. Tiel alvokas ankaŭ la mankanta reprezentado senton de malhonesto.

Trie supozas la demokratia idealo, ke la soci-ekonomia statuso de civitano ne rajtas influi ties eblecojn partopreni en la politika procezo. Sed ankaŭ tiun ĉi ambicion oni neniam povas verigi. Eĉ ĉe similaj talentoj kaj motivado, civitanoj kun diferencaj sociaj fonoj havas ne la saman ŝancon okupi politikajn oficojn aŭ influi elektojn. Ĉar certa grado de plutokratio karakterizas la politikan metion en eĉ la plej egalismaj demokratioj, ankaŭ tio estas fonto el kiu leviĝas sentoj de malhonesto.



Duaranga civitaneco


La konkludo kiun Jeffrey Green eltiras el la malegala disdivido de potenco kaj influo, estas ke kutima civitaneco estas fakte duaranga civitaneco. La envion de tiuj duarangaj civitanoj rilate al la plej privilegiitaj membroj de la socio, speciale la superriĉuloj, prijuĝas Green do kiel racian. Tiu plutokrat-klaso rajtas laŭ li ekhavi specialan "ekonomian" traktadon (en la formo de ekstra impostado), por kontraŭagi ekscesan malegalecon.

La indigno, kiu sekve de la ‘ombro de malhonesto’ ĉe la duaranga civitano povas ekflami, senŝarĝigas lin laŭ Green de la obeema sekvado de la demokratiaj ludreguloj pri civilizitaj interkonsiliĝoj. Kiel Machiavelli, la fondinto de la moderna politika filozofio, permesis sian monarĥon en kelkaj cirkonstancoj mensogi, trompi, ŝteli kaj mortigi, por ties respondecojn al la ŝtato efike praktiki, tiele la duaranga civitano rajtas je vulgara, abrupta, neartikulaciata maniero esprimi siajn frustraciojn kaj dezirojn.

Se la popolo ja aŭdigas sian voĉon, tio estas ofte laŭ malracia kaj ne tre bone informita maniero. La esprimoj estas ofte malprecizaj kaj kontraŭdiraj. Mankas al la plejmulto de ni ne nur intereso, sed ankaŭ la kapabloj ĉion-inklude prijuĝi politikajn problemojn, kaj preni decidon pri tio. Kiu balancado inter interesoj devas esti farata, la popolreprezentantoj mem devus elpensi. Ke la voĉo de la popolo povas esti tradukata en la politikon, estas demokratia fikcio.



‘Tiu partio parolas mian lingvon’


Lastatempa esplorado konfirmas la analizon de Green. La plej multaj enloĝantoj de demokratiaj landoj interesiĝas apenaŭ pri politiko kaj estas ne informitaj pri la detaloj de eĉ la plej eskaladaj temoj kaj debatoj. Ili ne havas klaran bildon pri la vidpunktoj de la politikaj partioj, kaj voĉdonas eĉ ofte por kandidatoj kiuj pri esencaj aspektoj havas aliajn opiniojn ol ili mem.

Homoj ĝenerale identigas sin kun sia etna grupo, sia raso, sia profesia grupo, sia religio aŭ vivkonvinko  –  kaj ilia partio-elekto estas deduktaĵo de tio. En 2014 kaj 20l5, 98 procentoj de la distriktoj kun Afro-Usona plimulto elektis nigrajn reprezentantoj en la Usona Ĉambro de Reprezentantoj. De la distriktoj kun precipe blanka loĝantaro, nur 5 procentoj elektis nigrajn delegitojn.

Eĉ la plej informitaj civitanoj emas transpreni la vidpunktojn de sia partio kiel sian propran vidpunkton; ili do pli vere estas spegulo de sia partio ol inverse. Lojaleco al grupoj de kiuj oni derivas sian identecon, kaj al la partio ‘kiu parolas mian lingvon’ estas la ĉefa motivo por la voĉdon-opcio. Prijuĝo de la programo kaj pritakso de la praktikata politiko ne ĉefe rolas.

La balotantoj donas ĉe tio prioritaton al la grup-identeco kiu en certa momento por ili plej gravas. En la okdekaj kaj naŭdekaj jaroj ŝanĝis en Usono la vidpunktoj de la Respublikana kaj la Demokrata Partio koncerne aborton. Tio estis la kialo ĉe la duono de la Respublikanaj virinoj kiuj estis por aborto, ŝanĝe membriĝi en la Demokrata Partio. Por ili, aborto estis do tre ŝarĝita, identec-difina afero.

Ĉe la viroj intervenis alia mekanismo. Pli ol duono de la Demokrataj viroj kiuj en 1982 estis kontraŭ aborto, sekvis la vidpunkton de sia partio, kaj iĝis en 1997 favorantoj.


Laŭ propra konscienco


La praktiko de reprezenta demokratio estas do problema pro la manko de senchava komunikado inter la amaso da balotantoj kaj la malgranda grupo da popolreprezentantoj kaj regantoj. La politikisto ricevas mandaton por periodo de ĉirkaŭ kvar jaroj, dum kiu li laŭ propra konscienco povas reprezenti la interesojn de balotantoj, kaj kompromisi kun alikredantoj.

Memkompreneble li laŭsupoze daŭre estos en kontakto kun tiuj kiuj estas delegintaj lin, kaj respektos iliajn zorgojn kaj opiniojn. Sed post kiam li estas elektita, la kompaso de la popolreprezentanto estas ne formata de la opinioj de liaj voĉdonantoj, sed de liaj propraj opinioj: de tio kion li mem trovas racia, kaj de tio kion li trovas akceptebla en la opinioj de liaj politikaj kaj ideologiaj kontraŭuloj kiel bazo por kompromiso (tio estas: kunlaboro kun reteno de diferenco de opinio).

Pro tio ke li post kvar jaroj alfrontos kun siaj voĉdonantoj por pravigi sin pri siaj agoj en la Parlamento, oni atendus ke la opinioj de liaj voĉdonantoj estas grava ingredienco en lia decidfarado.

Tamen en 2016 pli ŝajnas esti ke la ŝtatcivitano kaj sia reprezentanto vivas en tute diferencaj mondoj, kaj ke ili apenaŭ ŝajnas interesataj kion la alia estas faranta. La rezultoj estas kreskanta politika apatio ĉe la voĉdonantoj, kaj politika praktiko kiu preteratentas iliajn dezirojn.

Ne nur popolistoj, sed ankaŭ registaraj burokratioj saltis en tiun truon de reprezenta demokratio. Burokratoj preskribas en Okcidentaj demokratioj la politikajn agendojn, ili iniciatas la decidiĝ-procedurojn, realigas tiujn ĝis la point of no return kaj tiam transprenas la efektivigon de la politiko. Parlamentoj hodiaŭ faras malmulte alian ol ratifi kion estas al ili antaŭmetata de la burokratio.

La popolreprezentantoj kaj la politikaj partioj ne plu peras inter la balotantaro kaj la regantaro, tiel ke la ŝtato kaj la balotantoj venas je granda distanco unu de la alia, kaj fremdiĝas inter si. La rezulto estas ŝanĝo en la karaktero de elektoj.

Ne pli longe staras en la centro, la lukto inter politikaj ideologioj kaj la kunmetado de la popolreprezentantaro. Sed lasu la balotanton, unufoje ĉiujn kvar jarojn, doni sian opinion, nekvalifikitan jes aŭ ne, pri la lastatempa agado de la ŝtato, senkonsidere la ideologian devenon de tiuj agoj.

Tia verdikto de la balotantoj estas por ĉiuspeca ekspliko akceptema. La naciaj elektoj kondukas ja al ŝanĝo de la gvardio en la registaro, sed  – manke de klara mandato de la balotantoj –  ne al klara nova politika agendo.



La mito de la aktiva civitano


En antaŭa studo, The Eyes of the People el 2010, Jeffrey Green jam finpritraktis la miton de la aktive al la demokratio partoprenanta civitano. Granda grupo ne uzas siajn voĉdon-rajtojn, kaj ankaŭ ne serĉas aliajn vojojn por atentigi la popolreprezentantojn pri opinioj kaj interesoj.

En amasdemokratio la ‘elokventa, partoprenanta civitano’ por la plejmulto estas neatingebla idealo. Ili spertas la politikon pasive, rigardantaj la agadon de la politikistoj en la amaskomunikiloj. Por doni al la balotantoj ŝancon fari taŭgan prijuĝon pri (la karaktero de) la politikaj gvidantoj, Green konsideras tre grava ke tiuj rigardeblas en situacioj kiuj ili mem ne povas enscenigi: dum live elsenditaj, malfermitaj gazetar-konferencoj kaj spontaneaj debatoj.

‘Candor’ (sincereco), estas do laŭ Jeffrey Green la plej grava virto por politikistoj de la 21a jarcento.

 

 


Jeffrey Green

Jeffrey Edward Green (42) instruas politikan teorion ĉe la University of Pennsylvania. Li komence specialiĝis en antikva politika filozofio, sed nun verkas pri la stato de la nuntempa demokratio. Lia unua libro, The Eyes of the People, estis premiita de la American Political Science Association. Lia nova libro, The Shadow of Unfairness: A Plebeian Theory of Liberal Democracy, aperis en julio ĉe Oxford University Press.

 

 

 

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com