Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/nieuws/2016/05/20/wij-zijn-het-volk-wie-bent-u-1619756-a1302366
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ni estas la popolo, kiu estas vi?

NRC 20 majo 2016

 

Fare de   Luuk van Middelaar

 

Donald Trump kaj Bernie Sanders en Usono, la FPÖ[i] en Aŭstrio, Marine Le Pen en Francio, la pluvivanta Kaczynski-frato en Pollando, nia ‘pli sovaĝa’[ii] Geert Wilders[iii] en Nederlando  –  la ĵurnaloj preskaŭ ĉiutage raportas ke ‘popolistoj’ gajnas terenon. Se ne ĉe elektoj, tamen en la balotenketoj. La etikedado estas uzata konvene kaj malkonvene. Ĉu vere ekzistas dekstremaj kaj maldekstremaj popolistoj? Kaj ĉu ĉiu demagogo, rezonanta el la ‘subventro’, estas popolisto? Kiamaniere subtenas tiuj popolistoj sian establishment-kritikon, tuj kiam ili mem estas en potenco? Ĉu popolistoj estas hiper-demokratoj aŭ anti-demokratoj? Tempo nun por iom da malkonfuzo de konceptoj, diras la Germana pensulo Jan-Werner Müller (Princeton). Li ĵus publikigis Was ist Populismus?, grava eseo kiu venas ne unu tagon tro malfrue.

Ofte oni diras ke popolistoj plenumas utilan rolon kiel ‘demokratian korektadon’ ĉe la politika aranĝado. Ili aŭdigas la voĉon de la popolo, la ‘silenta plimulto’. Emerĝantaj politikaj movadoj fojfoje efektive kapablas veki necesan atenton pri novaj aŭ forgesitaj temoj. Kaj kompreneble, la elito devas kelkfoje esti severe kontraŭdirata, sed ĉu havas sencon mencii tion popolista? En sociologiaj klarigoj, en Nederlando prominente ofertitaj de socialdemokratoj kiel René Cuperus aŭ Paul Scheffer, estas la voĉdonantoj kiuj difinas la popoliston, la blanka meza kaj suba klaso kiu voĉdonas por Le Pen aŭ Farage; en tiu vizio, la popolisto esprimas la koleron, la rankoron kaj la timon de la ‘perdantoj de la modernigo’. Tio ne klarigas kial miliarduloj kiel Trump aŭ Berlusconi povas elkreski ĝis herooj de ĉi tiuj perdantoj.



       Se la gvidanto scias kion la popolo volas, por kio vi tiam bezonas ankoraŭ kontraŭdiron?


Müller rezistas kontraŭ tian soci-psikologian klarigon, kiu rapide iĝas malgraviganta aŭ paternalisma. Lia akra kerna tezo: popolistoj ne nepre estas kontraŭ-elitismaj, ĉar iuj atingas povon, sed ja ĉiam kontraŭ-pluralismaj. Li nomas ilin ‘laŭ tendenco sendube kontraŭ-demokrataj’. En nia moderna reprezenta demokratio estas ne natura, determinita popolo, sed decidas la voĉdonrezulto kiu reprezentas la popolon. Do estas la demokratia popolo laŭdifine dividita. (Tuj kiam la voĉdonejo liveras 99 procentojn al Mubarak aŭ Ceausescu, ni scias: diktatoreco.) Popolistoj kontraŭe, laŭ Müller, ĉiuj faras la saman aserton: ‘Ni  – kaj ni sole –  reprezentas la popolon.’ Tio ne estas empiria sed morala aserto, kaj do malfacile refutebla. Ĉiu kiu pensas aŭ agas alimaniere estas konsiderata kiel kontraŭleĝa. Müller citas la Turkan prezidenton Erdogan, kiu en 2014 dum parti-kongreso deklaris: "Ni estas la popolo", kaj speciale por siaj kritikistoj aldonis: "Kiuj vi estas?". Pro tio, laŭ popolistoj la popolo ankaŭ tute ne bezonas kunparoli. La PVV[iv], partio kun kiel sola membro la blonda gvidanto, estas ĉefekzemplo. La interna ĉiopovo de Wilders estas ne nur praktika rimedo kontraŭ organiza ĥaoso (‘LPF[v]-statoj’), ĝi ankaŭ montras lin kiel anti-demokrato. Ĉar se la gvidanto scias kion la popolo volas, por kio vi ankoraŭ bezonas neadon ene de la partio?

 

Kontraŭ la morala aserto de la popolistoj, ke ili reprezentas la veran popolon, oni devas diri: ‘Ankaŭ ni estas la popolo.’ Germanaj demonstrantoj metis afiŝojn kun tiaj sloganoj apud tiuj de Pegida, la Germana anti-islama movado. Popolismo estas ĉiam identec-politiko, sed ne ĉiu identec-politiko estas popolisma. La kontraŭsono povas deveni ne nur de faktoj (‘Unu miliono da rifuĝintoj estas 0,2 procento de la Eŭropa loĝantaro’). La demokratiaj fortoj devas prezenti ankaŭ rakonton pri ‘ni’;  ja ‘ni’ en dialogo.

 

 

Luuk van Middelaar estas politika filozofo en Bruselo.

 

 

 

[i] FPÖ (Freiheitliche Partei Österreichs ) = la Libereca Partio de Aŭstrio.

[ii] ‘pli sovaĝa’ estas preskaŭ laŭlitera traduko de la familinomo 'Wilders'.

[iii] Geert Wilders = partiestro de PVV, politika partio en Nederlando.

[iv] PVV (Partij voor de Vrijheid) = Partio por la Libereco, ekstreme dekstra, fondita de Geert Wilders.

[v] LPF (Lijst Pim Fortuyn) = estinta politika partio en Nederlando, en 2002 fondita de Pim Fortuyn, kiu estas murdita poste en tiu jaro.

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com