Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/buitenland/de-westerse-democratie-verkeert-in-een-diepe-crisis~a4344784/ la aranĝo de la subtitolo kaj intertitoloj de la enreta versio diferencas de la papera Volkskrant-versio (de 23 julio 2016) sur kiu la ĉi-suba traduko estas bazita
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La okcidenta demokratio troviĝas en profunda krizo

Kvaronjarcenton post la falo de la Berlina Muro restas malmulte de la tiama espero, konstatas Arie Elshout. La Okcidento estas nun en la defensivo.

Volkskrant 23 julio 2016

 

Fare de   Arie Elshout    

 

Vekiĝi ne estas plezuro, nuntempe. Plurfoje evidentiĝis dum la lastaj semajnoj, ke ŝokaj aferoj estis okazintaj dum la nokto. La provo de puĉo en Turkio. La masakro sur la bulvardo en Nico. La eliro de la Britoj el la Eŭropa Unio. Reakiri spiron apenaŭ eblas. Ni eĉ baldaŭ ellitiĝos post la elektado de la Usona reality show versio de la fortulo. La ĉeno de zorgigaj novaĵoj daŭrigas. Ĝi ŝarĝas la animon en la okcidentaj demokratioj. Kio okazas ĉi tie?

 

Nur 25 jarojn antaŭe, la Okcidento estis la mezuro de ĉiuj aferoj.  La Muro estis falinta kaj ĉiuj landoj de la Orienta Bloko volis iĝi liberalaj demokratioj laŭ okcidenta modelo. Ĉie estis liberaj elektoj. Fine de 1990 la gvidantoj de Eŭropo kaj Usono intertuŝis la glasojn, en la Halo de Speguloj en Versailles, pri "nova epoko de demokratio, paco kaj unueco". La Sovetunio ĉesigis sin mem, la granda ideologia defianto ne plu estis.

Ankaŭ dum tiu tempo okazis multe, sed ĉio estis pozitiva por la Okcidento. La inverso de nuna situacio. La okcidenta triumfo ŝajnis kompleta, kaj en atako de fierego la historio estis deklarata kiel finita.

Intertempe la bildo estis tute renversita. La diferencoj eĉ reflektas sin en la fizionomio de la ĉefroluloj. Tiam estis Sovetgvidanto Miĥail Gorbaĉov, la viro kun la amika vizaĝo, kiu fine de la okdekaj jaroj havis la kuraĝon ŝanĝi la taktikon, kaj kiu iniciatis la finpretigon de la Malvarma Milito.

Nuntempe ni havas la Turkan prezidenton Recep Tayyip Erdogan, la potenculo kiu lasas kunkonduki sin en la ondo de venĝemo kiu inundas siajn adeptojn. Se ili postulas la kapon de la puĉistoj kaj skandas "ekzekuto, ekzekuto", li diras: "Ni aŭdas kion vi petas. En demokratio la popolo ekhavas kion ĝi volas." En la Kremlin sidas la Rusa prezidento Vladimir Putin, la eks-spiono kun malvarma sango, tiel ŝajnas. En Usono estas Donald Trump, la viro kun la fajra kapo kaj okuloj plenaj de kolero.


Erdogan, Putin kaj Trump estas la vizaĝo de la nova malmildeco. Ili staras fore de la simbolo de espero, kio Gorbaĉov estis iam. Ĉiu laŭ sia propra maniero, konsistigas la trio novan defion al la establita politiko en la Okcidentaj demokratioj. Putin kaj Erdogan estas aŭtokratoj, sed havas la subtenon de plimulto de la loĝantaro. Tiun ili akiras alkroĉante al naciismaj aŭ religiaj sentoj. Tio okazas ne ĉiam same subtila, sed ilia demokrate legitimita aŭtoritarismo funkcias.

Kaj ne nur en ilia propra lando. Putin havas simpatiantojn en la Okcidento. Ĉe maldekstro kaj ĉe dekstro. Kaj ĉe Germanaj social-demokratoj, kaj ĉe dekstraj popolistoj kiel Marine Le Pen de la Franca Front National. Anti-Amerikanismo estas grava konektilo en tiu diverskolora kunularo de ‘Putin-Versteher’[i].

 

Putin-ismo

La Putin-ismo estas ne alternativa modelo por la okcidenta liberala demokratio, kiel la komunismo estis. Sed kio nun ja okazas, estas la tento de aŭtoritato. En Usono, Trump admiras la energion de Putin. Alfa-viroj[ii] inter si. Multaj ĉefe blankaj voĉdonontoj sentas sin altiritaj de tio. Kio pelas ilin al Trump, estas ilia sopiro al forta Putin-ema gvidanto, kiu metas iom da eksmoda patriotismo en sian politikon, kaj parolas la simplan lingvon de la strato. Pasintjare, malmultoj konsideris tiujn voĉdonontojn seriozaj, kaj Trump estis ankoraŭ neverŝajna kandidato, sed dume li devas venki nur unu solan kontraŭulon survoje al la Blanka Domo.

En Francio, teni Le Pen ekster la prezidenta palaco postulos ekstreman penadon de la tradiciaj partioj. En Germanio ekzistas la ŝanco ke la kristana-demokrata CDU/CSU, la unuan fojon ekde la milito, ricevas ĉe la dekstra flanko seriozan konkurencon de ekstremdekstra movado.

En multaj lokoj la popolistoj staras pretaj por sturmi la bastionojn de la potenco. Eble ili ne sukcesas breĉi ĉar plimulto de la voĉdonantoj en la voĉdonbudo hezitas pri popolista trarompo. Sed tio ne certas. La triumfo de la okcidenta demokratio povas, kvaronjarcenton poste, sen iu plu ŝanĝiĝi en krizon de okcidenta demokratio.

Plenfide oni direktis tiutempe la rigardon eksteren. Estis militiste interveninta en foraj landoj por fini militojn kaj disvastigi demokration. Tio nun pasis. Sidinta sur la Irakaj blazoj, la Okcidento forĵuris sian intervenisman misian fervoron. Anstataŭe estas veninta sento de sieĝo.

Estas la spill over de la militoj en la Mez-Oriento. Rifuĝintoj premas sur la socia kohereco. Teroristoj semas timon. Erdogan eldevigas koncesiojn de la Eŭropa Unio interŝanĝe de helpo ĉe la moderigo de la fluo de migrantoj. Putin kultivas en la oriento, sur la limo kun Ukrainio kaj la Baltaj ŝtatoj, permanentan situacion de neniu milito kaj neniu paco, kiel murdinto kiu agace sidas ludanta kun la ellasilo de sia pistolo.

La minaco venas ne nur de ekstere, ankaŭ de interne. La farintoj de terorismaj atakoj estas ofte junaj islamanoj, kiuj en malbone integritaj enmigrint-kvartaloj radikaliĝis. Erdogan montras, dum la elpurigado post la malsukcesinta puĉo, ke li povas validigi sian potencon ĝis sur la Eŭropaj stratoj, pere de mobilizi siajn adeptojn kontraŭ disidentoj en la Turkaj enmigrint-komunumoj. Putin bezonas nur turni la gaskranon por semi malpacon inter la Eŭropaj landoj.

 

Defensivo

La Okcidento troviĝas en la defensivo. Pro eksteraj danĝeroj kaj internaj problemoj. Timoj inter voĉdonantoj pri enmigrado, teroro kaj pli malalta vivnivelo: ĉi ĉio venas kune kaj formas pezan koktelon, malfacile digesteblan. Ĝi fendas sociojn en du duonojn. En la debato temas ankoraŭ apenaŭ pri la plej bonaj politikaj partioj, kion tiuj volas, pri kio ili diferencas, kion ili havas komunan. Estas simple ni kontraŭ ili. Popolo kontraŭ elito. Naciistoj kontraŭ kosmopolitoj. Tutmondiĝ-perdantoj kontraŭ tutmondiĝ-gajnintoj.

 


La politika mezo staras sub streso aŭ estas forvaporiĝanta. Estas moviĝo al la flankoj, kie oni fortikigas sin en la kiraso de sia propra pravo. Referendumoj ekmarŝas. Kun ties absolutaj elektebloj. Jes aŭ ne. Por aŭ kontraŭ. Ĉio ĉi kunhelpas por la ekstremigo de la demokratia politiko.

La sukceso de la okcidenta liberala demokratio estis dum jaroj entenata en la kapablo, konduki la neeviteblan kolizion de sociaj valoroj kaj interesoj en la ĝustajn vojojn. Necese estas, ke ĉiu akceptas la ludregularon, kiel la preteco fari koncesiojn, aranĝi kompromisojn, kaj eniri en koaliciojn. Perdintoj devas akcepti sian elektan malvenkon kaj pacience atendi la sekvan ŝancon. Venkintoj ne volu finfumi perdintojn, ĉar morgaŭ povos ree esti inverse.

Ĉi tiuj demokratiaj atingoj estas minacataj. Sociaj amaskomunikiloj donas al multaj homoj voĉon kiun ili antaŭe neniam havis, kaj tiel konsistigas suplementon al la demokratio. Sed aglomerado de via opinio en nur 140 twitter-signoj estas ne favora por la nuanco. Ĝi kondukas, kombine kun la bezono frapi la atenton, ofte al kriado, ekscito kaj malspriteco. Tiu danĝero minacas ankaŭ certan ĵurnalismon kiu daŭre pli kaj pli iĝas speco de popularaj opini-kolumnoj. Troigo regos. Kalumnii unu la alian iĝas en ĉi tiu hiperbola epoko pli grave, ol unu la alian interkompreni.. Sed tiam estos apenaŭ vojo reen. Iĝos ni kontraŭ ili. Por aŭ kontraŭ. Ĉio aŭ nenio. Zero-sum.

Kiel koroda acido ekronĝas tio la liberalan demokration. La Usona Kongreso estas paralizita ekde fino de 2010, pro tio ke la du grandaj partioj ne plu povas interkonsenti. En Hispanio, la formado de nova registaro estas jam dum monatoj blokata pro la nevolo de partioj, por iri en koalicio. En la Eŭropa Unio iĝas daŭre pli malfacila ekhavi ĉiujn 28 membroŝtatojn sur unu linio. Socioj estas profunde dividitaj. Parto de la voĉdonantoj vokas por fortaj gvidantoj kaj radikalaj solvoj, kiuj laŭ la ekzemplo de Brexit povas disŝiri Eŭropon plue.

Tio povas subfosi la fortikecon kaj defendkapablon de la Okcidento, interalie en konfrontado kun viroj kiel Erdogan kaj Putin, kiuj senpene kapablas fari demokration tiraneco de la plimulto.

 

 

Arie Elshout   estas historiisto kiu verkis jam preskaŭ dudek jarojn por Volkskrant, en ties ĉefredakcio, kiel ĉefredaktoro por la eksterlando, kaj kiel korespondanto de el Usono.

 

 

 

[i] ‘Putin-Versteher’ (Putin-komprenantoj), vidu:   https://www.google.nl/search?hl=nl&as_q=&as_epq=Putin-Versteher&as_oq=&as_eq=&as_nlo=&as_nhi=&lr=lang_de&cr=&as_qdr=all&as_sitesearch=&as_occt=any&safe=images&as_filetype=&as_rights=  

[ii] Alfa-viroj, vidu: http://epo.wikitrans.net/Alpha_Phi_Alpha   aŭ   http://epo.wikitrans.net/World_Policy_Council

 

 

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com