Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/handelsblad/2016/06/20/hou-op-met-rusland-te-vernederen-2817217?utm_source=SIM&utm_medium=email&utm_campaign=nboverig&utm_content=&utm_term=20160707
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ĉesu humiligi Rusion

Dum multaj jaroj, Rusio devis observi kiamaniere eksaj membroj de la Varsovia Pakto aliĝis al NATO. La aneksado de Krimeo forgesigas ke ankaŭ Moskvo havas legitimajn interesojn, opinias Laurien Crump.

NRC 20 junio 2016

 

Fare de   Laurien Crump


Dum 31.000 NATO[i]-trupoj marŝas orienten tra Pollando dum operacio Anakonda-16  – la plej granda NATO-ekzerco ekde la Malvarma Milito –  metis NATO-ministroj de Defendo jam refoje novan paŝon. Marde, la 14-an de junio 2016, ĝenerala sekretario Jens Stoltenberg anoncis ke, dum la NATO-pintkunveno en Varsovio je julio 2016, estos decidata pri deplojo de laŭvice plenumata multnacia militistaro en Pollando kaj la Baltaj ŝtatoj, de proksimume 4.000 soldatoj.

La klopodoj por klarigi Rusion ke ĝi devas respekti la suverenecon de siaj najbarlandoj, laŭ la Kremlo kontribuas ne "al la sfero de konfido kaj sekureco en Eŭropo". Tian retorikon oni ofte nomas hipokrita, kun referenco al la danĝera aventurismo de Putin. La Rusa timo je encirkligo de NATO-landoj estas post tio bagateligata. Sed gravas preni la Rusajn timojn seriozaj. La internacia indigno pri la Rusio aneksado de Krimeo forgesigas nin, ke Rusio havas legitimajn interesojn. Iu kontemplado ĉi-flanke de la iama Fera Kurteno konvenas.

En la lumo de la hodiaŭa decidfarado en NATO la vortoj Stoltenberg, ke "ni serĉas ne konfrontadon kun Rusio, ni volas ne novan Malvarman Militon", sonas tamen ne tre trankviligaj. Dume, la okcidentaj amaskomunikiloj estas plenaj de Malvarma-Milito-retoriko, kiel ekzemple referencoj al nova ‘armilvetkuro’ kaj al Rusa ekspansiismo, kaj Hennis-Plasschaert (la Nederlanda ministro de Defendo) nomas la estontan militistaron formo de fortimigado.

Tamen, Rusio estas multe pli fragila ol dum la Malvarma Milito kaj pro tio malpli antaŭvidebla. Dum la Malvarma Milito la Sovet-Unio gvidis la Varsovian Pakton, la Orient-Eŭropan kontraŭparton de la NATO. Kvankam tiu alianco estas ĝenerale rigardata kiel militista kunlaborado, evidentiĝas el lastatempa esploro ke ĝi ankaŭ disvolviĝis al diplomatia platformo, kiu estis instrumenta por dialogo kun la Okcidento.

Krome, ĝi provizis senintence sistemon de checks and balances, per kiu la Sovet-Unio estis moderigata de la pli malgrandaj aliancanoj. Nun ne plu alfrontas du potencblokoj unu la alian. Rusio sentas sin izolita kaj pro tio aldone minacata.

La demando do estas, ĉu tiu militista pugno en la direkto de Rusio estas ja saĝa. Ankoraŭ mallongtempe ĝi povas verŝajne reteni la supozatan Rusan ekspansiismon, sed en la longa daŭro ĝi ĝuste nutras la timojn kaj frustrojn kiuj al tiu kondukos. Rusio devis jam dudek jarojn observi kiel la iamaj membroj de la Varsovia Pakto aliĝis al NATO, kun unu sola escepto: Rusio mem.

Post tio, kaj la NATO kaj la EU[ii] faris malkaŝajn alproksimiĝ-provojn al eksaj Sovetiaj Respublikoj. Kiel ĉerizo sur la kuko, Montenegro estis en decembro 2015 invitata por iĝi membro de la NATO. Rusaj kontraŭargumentoj pri tiu (el Rusa vidpunkto) Okcident-Eŭropa ekspansiismo, estas en la resto de Eŭropo ofte for-mokataj. La Rusa argumento ke Gorbaĉov en 1990 interkonsentis kun la unuiĝo de Germanio, kondiĉe ke la NATO ne plu plivastiĝos orienten, estas prezentata kiel mito. Tamen, lastatempe liberigitaj arkivaĵoj montris ke diversaj mondgvidantoj, kiel George Bush patro kaj Helmut Kohl, en konversacioj kun Gorbaĉov vere indikis ke la NATO ne plivastiĝos en la direkton de Orient-Eŭropo.



La senperfortaj implodoj de la Sovetia bloko, la Varsovia Pakto kaj poste la Sovet-Unio mem, estas historie senprecedencaj. Neniam antaŭe ‘regno’ tiamaniere sen sango-verŝado venis al sia fino, post kiam la unu alianco estis preskaŭ plene sorbata de la alia.

Estas do ne mirinde, ke Rusio envie rigardas la potencialan ekspansion de la NATO. Kiel respondus Vaŝingtono, se ĉiuj aliaj NATO-membroj post la Malvarma Milito estus aliĝintaj al la Varsovia Pakto, kaj se Rusio tiam ankaŭ estus serĉanta kontakton kun Meksiko? La militista supereco de la NATO en Pollando kaj la Baltaj ŝtatoj, estos en la okuloj de Rusio finfine ekstra kialo por turni la tajdon. Tiel la Rusa ministro de eksterlandaj aferoj Lavrov emfazis lastatempe, ke "tio ĉi fortigos la suverenan rajton de Rusio por certigi ĝian sekurecon per rimedoj kiuj estas multefikaj por la nunaj riskoj".

Malgraŭ tio, NATO solenas sian pliigitan ĉeeston en Pollando kaj decidas laŭvorte de Stoltenberg por "la plej granda plifortigo en la kolektiva sekureco [en Orient-Eŭropo] ekde la Malvarma Milito".

Ankaŭ la simboliko de operacio Anakonda-16 estas ankoraŭ en la aero. Komencas kaj finas per planti la NATO-flagon en Varsovio, la urbo kie almenaŭ sesdek jarojn antaŭe la Varsovia Pakto estis establita. Plie, ĝi estas la enkonduko al la NATO-pintkunveno kiu okazas de la 6-a ĝis la 8-a de julio 2016 en Varsovio, ĝuste dudek kvin jarojn post kiam la Varsovia Pakto estis malestablita.

La mesaĝo estas klara: Rusio ne nur devas respekti la limojn de siaj najbarlandoj, sed la NATO ekmarŝas ankaŭ orienten. Rusio definitive malgajnis la Malvarman Militon. La historio tamen instruis nin, ke humiligado de venkita kontraŭulo funkcias kontraŭefike. Nur iom da sentiveco por la Rusaj interesoj kreos eblecojn por nova dialogo. Kaj tio ŝajnas al mi pli bona opcio ol nova Malvarma Milito.

 


Laurien Crump  estas universitata preleganto kaj esploristo pri la historio de Internaciaj Rilatoj, ĉe la Universitato de Utrecht (en Nederlando). Ŝi estas la verkinto de The Warsaw Pact Reconsidered. International Relations in Eastern Europe, 1955-1969 (Londono/Novjorko, 2014).

 

 

[i] NATO = Nord-Atlantika Traktat-Organizo

[ii] EU = Eŭropa Unio

Ĉiuj artikoloj   |  




© novembro 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com