Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC
http://www.nrc.nl/next/2016/06/20/100000-vluchtelingen-in-een-stadje-van-40000-1628143
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

100.000 rifuĝintoj en urbeto de 40.000

NRC 20 junio 2016

 

Fare de   Carolien Roelants


Mi antaŭe skribis ke Libano kun 1,5 milionoj da rifuĝintoj aldone al 4,5 milionoj da ŝtatcivitanoj superfluas, sed en la urbeto Bar Elias mi malkovris ke superflui estas ankoraŭ tro singarde vortigita. En 2012, Bar Elias havis 40.000 loĝantojn, de kiuj 10.000 estis Palestinaj rifuĝintoj. Ekde tiam, 100.000 Siriaj rifuĝintoj aldone venis. Cent mil   –   traduku tion foje al via propra ĉirkaŭejo!

Mi estis pasintsemajne en Bar Elias dum vojaĝo pagita de la EU, por rigardi projekton pagitan de EU, en kiu la rifuĝintoj estis akcesoraj. Momenton pri tiu projekto. Tuta Libano estas fetoranta rubejo, kaj la registaro havas nek buĝeton nek energion por purigadi tiun. Do tie kaj tie la EU metas kelkajn milionojn da eŭroj en rubodisspeciga instalaĵo, kiel en Bar Elias. Estas tre utila elspezo, kaj tion mi ne diras pro tio ke la EU invitis min.

Bar Elias, en la belega Beka'a valo, birdoperspektive 7 kilometrojn fora de la limo kun Sirio, posedas fetoran, fumantan rubaĵ-amason kiu kovras areon de 27.000 kvadrataj metroj. La fumo de subbrulanta forĵetindaĵo, kiu blovas tra la medio, estas venena kaj la rubaĵo infektas la grundakvon uzatan por irigacio. Apud la rubaĵaro situas terpomkampoj. La rubaĵmonteto mem ne estas formetata  – por tio dume mankas la mono –  sed fine de la nuna jaro la instalaĵo estos preta kaj ĉiuokaze ĉiu novproduktita rubo estos prilaborata. Tio estas 65 tunoj tage, de kio la plimulto estas produktata de rifuĝintoj, rakontis urbestro Mawas Araji.


Tio estas unu el la multaj riproĉoj al la Sirianoj, ĉar ili en la komenco ricevis verŝajne varman bonvenigon, sed ĉirkaŭ la rubaĵ-amaso estis apenaŭ io bona pri ili aŭdebla. La urbestro kaj aliaj Libanaj ĉeestantoj bezonis neniun instigon por plendi pri malsekureco, ŝtelo, uzo de akvo dum estas jam tiel seka, kaj la troŝarĝo de la lernejoj. Ke la Sirianoj ekhavas duoble tiom da infanoj kiel la Libanoj. Ke ili ricevas monon de la UN[i], pro tio povas labori por malmulta mono kaj fari la Libanojn senlaboruloj. Kaj tiel plu. Ĉio plimalpli vera.

La rifuĝintoj loĝas en forlasitaj konstruaĵoj kaj en multnombraj provizoraj tendaroj kaj tendaretoj ene de kaj rande de Bar Elias. Mi en 2013 kaj 2014 ankaŭ estis en tiaj tendaroj, kaj ili ‘vilaĝiĝas’[ii]. Venas butikoj, kaj ĉiu tendo havas satelit-televidpladon  –  jes, estas logike ke la homoj provas aranĝi por si iom da komforto. Sed estas la granda timego de la Libanoj ke la Sirianoj daŭre restas, kiel la Palestinanoj kiuj en 1948 kaj 1967 venis. Kiam UN-ĉefo Ban Ki-moon pasintmonate petis la gastigantlandoj proponi al Siriaj rifuĝintoj civitanecon, Libano preskaŭ eksplodis. Neniam!


Jes, jen la lando kie la ĉi-tieaj politikistoj multe pledas por ŝirmejoj en la regiono, kiel solvo. "Nia vilaĝo estas malrapide strangolata," diris la urbestro.

 

 

Carolien Roelants  estas eksperto pri la Mezoriento kaj apartigas ĉiam la faktoj de la hypes.

 

 

[i] UN = Unuiĝintaj Nacioj

[ii] ‘vilaĝiĝas’ signifas: ‘iĝas iompostiome vilaĝoj’

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com