Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo Volkskrant
http://www.volkskrant.nl/vk/nl/2844/Archief/archief/article/detail/3706415/2014/07/31/Geen-Koude-maar-een-Lauwe-Oorlog.dhtml
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

Ne Malvarma sed Tepida Milito

Afiŝoj el la erao de la Malvarma Milito: ĉu tiujn malsuprenigi de la subtegmento, nun kiam la rilato inter Rusio kaj la Okcidento atingis malkulminon?

Volkskrant 31 julio 2014

Fare de Bert Lanting

Ĉu la Malvarma Milito ĵus revenis? Depost la leviĝo de sovetia gvidanto Miĥail Gorbaĉov, la rilatoj inter Rusio kaj la Okcidento ne estis tiel morna kiel nun. Rezulte de la Ukraina krizo, Rusia kaj la Okcidento malamike frontas unu kontraŭ la alia, sed rimarkinda estas ke ankaŭ prezidento Obama ne kuraĝas paroli pri nova Malvarma Milito. Anstataŭ Malvarma Milito ni nun ektroviĝas en Tepida Milito.

La anonco de la novaj sankcioj kontraŭ Rusio markas turnopunkton: la periodo de proksimiĝo, kiu antaŭ tridek jaroj komencis kun la perestroika de Gorbaĉov, ŝajnas definitive pasinta.

Post la disfalo de Sovet-Unio vivis en la Okcidento la espero ke Rusio disvolviĝus kiel okcidenta lando, sed tiun esperon la okcidentaj landoj nun forlasis. Ekde la paffaligo de la aviadilo de Malaysia Airlines, kaj la rifuzo de Moskvo ĉesigi la helpon al la ribelantoj en Ukrainio, Rusio nun denove preskaŭ similas al la "Evil Empire", kiel prezidento Reagan nomis la Sovet-Union.

La irado de la aferoj jam videbliĝis ĉe la milito inter Rusio kaj Kartvelio en 2008. Tiu konflikto estis signo ke Rusio pretis interveni por protekti 'siajn civitanojn' eksterlande, kaj haltigi la Okcidentan ekmarŝon al tio kion ĝi konsideras kiel sian influsferon. La ekokupo de Krimeo kaj la subteno al la Rus-inklinaj ribelantoj en Orienta Ukrainio estas logika sinsekva paŝo.

Post la falo de la Soveta reĝimo ŝajnis por momento, ke la Rusoj suferis pri "imperia laciĝo", kiel vortigis ĝin la Rusa politikologo Dmitri Trenin. Ambaŭ Gorbaĉov kaj Boris Jeltsin pripensis la ideon gajne elludi la etnan karton kontraŭ Ukrainio, kiam tiu respubliko rompis sin de Sovet-Unio. Sed finfine ili rezignis postuli Krimeon kaj Orientan Ukrainion por Rusio, pro timo provoki civilan militon - precize tion kion prezidento Putin nun estigis en Ukrainio.

Fantoma doloro

La batalo de la Rus-inklinaj ribelantoj kaŭzas multan entuziasmon inter la Rusoj. Evidente la "fantoma doloro" de la Rusoj - la malĝojo pri la perdita imperio - tamen pli fortas ol la Okcidento atendis. Multaj rusoj memoras la Jeltsin-periodon kiel tempon de humiligoj sur la monda scenejo. Laŭ ilia opinio, Putin estas farinta finon de tio: Rusio same kiel antaŭe montras siajn muskolojn kaj rolas denove. Usono bezonis Moskvon por malembarasi Sirion je ties ĥemiaj armiloj, kaj la reago al la ekokupo de Krimeo estis modera.

Signifa estas ke la gvidantoj de la Rus-inklinaj ribelantoj komence de la naŭdekaj jaroj preskaŭ ĉiuj aktivadis en la movado kiu kontraŭstaris la forigon de la Sovet-Unio. Ekzemple 'vicĉefministro' Antjufejev de la ribelrespubliko Donetsk komandadis la sovetiajn trupojn kiuj provis perforte malhelpi ke Latvio deklarus sendependecon.

Kun Antjufejev kaj liaj kompanoj, Rusio ŝajnas esti reveninta en la Malvarma Milito, sed la ĉefa diferenco estas, ke nun staras unu kontraŭ la alia ne du ideologiaj kampoj: la komunisma kaj la kapitalisma. La Putinismo, aŭ kiel ni nomu la novan ŝtatan ideologion, havas multe pli limigitan allogon je aliaj landoj. Ĝi estas anti-Okcidenta, tiel ke Rusio povas esti certa pri la apogo de la usual sus­pects (kutimaj suspektatoj): Nord-Koreio, Venezuelo, Kubo, kaj tiel plu. Sed ĝi estas antaŭ ĉio profunda Rusa: la esenco estas ke la 'nedifektita', ortodoksa Rusio havas specialan mision en la mondo.

Moskvo eble vidas sin mem kiel ekzemplon, sed alie ol dum la Malvarma Milito, estas malmultaj landoj kiuj vidas Moskvon kiel lumturon. La Rusa ŝtata propagando multe malpli trovas resonon ol la iama reklamo por Sovet-Unio.

Kiel kontraŭpartojn al la Eŭropa Unio kaj NATO, Moskvo antaŭe havis Konsilion de Reciproka Ekonomia Helpo (KREH aŭ Comecon) kaj la Varsovian Pakton, sed tiuj post la falo de la Berlina Muro malaperis. Rusio kune kun Belorusio kaj Kazaĥio nun havas Eŭrazian Union. Sed tiu havas malmultan gravecon, nun kiam Ukrainio malaliĝis. Ankaŭ mankas en ĝi vera revo por l’estonteco: Rusio, pro loĝantarnombro kaj kiel la sola nuklea potenco, estas tiel superrega ke la aliaj membroj tute ne ŝatas la formadon de politika unio. Kazaĥio ankaŭ faras al si zorgojn pro la Rusaj pretendoj pri la rolo de protektanto de la Rusoj ekster ĝiaj limoj. Kvarono de la loĝantaro de Kazaĥio estas Rusa, pli ol en Ukrainio.

Neantaŭvidebla

Eĉ de Ĉinio, pri kiu Moskvo orientiĝas nun pli, Rusio ne povas atendi multon. Pekino ankoraŭ vidas Rusion kiel la malgrandan frateton: diplomatie kelkfoje oportunan por havi kiel aliancanon, sed multe malpli pezan ol Usono, kiu por Ĉinio estas la ĉefa oponanto kaj samtempe komercpartnero.
La forto de Rusio precipe kuŝas en la neantaŭvidebla konduto de Putin, kaj la deziro de la Okcidento ĉiuokaze eviti veran konfrontadon. Rilate al tio, Rusio povas kaŭzi multajn problemojn. Sed la malforteco de Rusio precize nun nepre estas la ekonomio, kiu grandparte dependas de la eksportado de petrolo kaj gaso. Se la batalo efektiviĝas en tiu kampo, la Tepida Milito verŝajne por Rusio finos sammaniere kiel la Malvarma.

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com