Nederlandlingvaj   ĵurnal-artikoloj

tradukitaj en Esperanton
fare de Toon Witkam


fonto:
la Nederlanda ĵurnalo NRC Handelsblad
http://www.nrc.nl/handelsblad/van/2012/december/22/het-goede-leven-in-plaats-van-groei-1187323
tradukis ĝin (el la Nederlanda en Esperanton) Toon Witkam

La 'bona vivo' anstataŭ kresko

Ĉu la recesio estas signo de la bankroto de nia sistemo? Nun estas tempo por fundamenta alkonformiĝo, opinias ekonomia filozofo Edward Skidelsky. Serĉado pri la bona vivo.

NRC Handelsblad 22 decembro 2012

Fare de nia redaktoro Cees Banning

Aspektas kiel pledo el alia epoko: ni devas labori malpli, konsumi malpli, kaj ĉiu havas rajton je baza enspezo. Ĉar la 'bona vivo' estas grava. La Brita ekonomia filozofo Edward Skidelsky konscias ke multaj homoj pensos, ke li vivas sur alia planedo. Sed per sia mesaĝo li volas skizi la perspektivon por longa daŭro. "Ĉi tiu recesio estas wake up call (alvoko por vekiĝi)", diras Skidelsky.

La financa krizo de 2008 ilustras laŭ li institucian, moralan kaj intelektaj malsukceson. "Bankoj estis kazinoj, kaj la registara politiko estis unudimensie fokusigita al la Sankta Tri-Unuo: kresko, kresko, kresko. Kaj kion tio alportis al ni?" Skidelsky prenas la tempon por mem doni la respondon. "La malriĉuloj iĝis malriĉuloj, la riĉuloj iĝis pli riĉaj. Kaj ni estas en krizo kies fino ankoraŭ ne videbliĝos."

La leciono de la nuna recesio? Never waste a good crisis (Neniam malŝparu bonan krizon), citas Skidelsky la usonan Nobel-premiogajninton Milton Friedman. "Ekonomio devas ree iĝi morala scienco," diras Skidelsky. "Politikistoj devas preni la 'bonan vivon' kiel bazon por la politiko, ne la ekonomian kreskon."

Edward Skidelsky verkis kune kun sia patro Robert Skidelsky la libron How Much is Enough. The Love of Money, and the Case for the Good Life (Kiom Sufiĉas. La Amo al Mono, kaj la Pledo por la Bona Vivo). La unua eldono aperis ĉijare kaj la libro estas tradukita en 16 lingvojn, inter kiuj la ĉina, la portugala, japana, germana, serba, turka, kaj nederlanda.

La libro kondukas al perfortaj reagoj. Dekstremaj opinifarantoj trovas la pledon por la bona vivo "utopia blablao", iliaj maldekstremaj oponantoj parolas pri "alloga perspektivo." La ĉefepiskopo de Canterbury, Rowan Williams, uzas la libron dum siaj servoj por averti pri la ekscesoj de la hodiaŭa kapitalismo – "la venena avideco" kaj "la troekspluato de krudmaterialoj".

Edward Skidelsky gastloĝas en la hejmo de siaj gepatroj – Saxon Lodge, restaŭrita domo el la 18a jarcento en Seaford, ĉe la suda marbordo de Anglio. Ekde la ĝardeno oni povas vidi la maron kaj ankaŭ flari ĝin, mevoj rondiras ĉirkaŭ la domo de liaj gepatroj. Skidelsky instruas ĉe la Universitato de Exeter, proksimume 250 kilometrojn okcidente de Seaford. "Estas tradicio festi Kristnaskon ĉi tie", Skidelsky rakontas.

"How Much is Enough" estis inspirita de eseo de John Maynard Keynes – ne surprize se oni konsideras la okupiĝo de Roberto Skidelsky pri tiu angla ekonomikisto. La emerita profesoro verkis en tri viglaj volumoj ĝisfundan biografion de Keynes (1883-1946). Patro kaj filo estas admirantoj de Keynes, sed skeptikaj pri la Keynes′eca politiko. "Tiu ne vere ekzistas", opinias Edward. "Ĉiu ripete nur fuŝas iom ĉe referencoj al Keynes". Parkere li citas unu el la plej famaj tekstopartoj en la General Theory de Keynes: 'Praktikistoj kiuj pensas sin sendependaj de ajna intelekta influo, kutime estas nur sklavoj de iu mortinta ekonomikisto'. "Kaj kelkfoje tiu estas Keynes".

Ekonomiko laŭ Skidelsky iĝis teĥnika scienco – se politika koncepto ne konformas al modelo, tio ne ĝustas. "La ekonomiko devus strebi atingi etikajn celojn, jen la kaŭzo pro kiu Keynes tiom plaĉas al ni."

En 1930 ‘la granda majstro’ verkis eseon, Economic Possibilities for our Grandchildren (Ekonomiaj Eblecoj por niaj Genepoj). Keynes prognozis ke en cent jaroj la porpersona enspezo de la loĝantaro kreskus senhalte. En 2030, neniu devus labori pli ol tri horojn tage por kontentigi siajn necesbezonojn. Maŝinoj transprenos la laboron. La "ekonomia problemo" estos solvita kaj la homo povos fordoni sin al la ‘bona vivo’. Leisure (Ripozo) ne estos fari nenion, sed temos pri sinevoluado, zorgo pri proksimuloj, kaj aliaj aferoj kiuj plibonigos la vivkvaliton.

Kio kaŭzis la misprognozon?

"Keynes pensis laŭ kvantoj. Oni povas manĝi nur limigitan kvanton da nutraĵo, porti nur unu paron da ŝuoj, loĝi nur en unu hejmo. Homoj povas satiĝi. Keynes preteratentis la kontinuan plibonigon de produktoj, kiu estas stimulo por daŭre kreskanta konsumado. Oni vidas tion ĉe produkto kiel iPad. Daŭre la aparato plibonigitas, kaj tio ĉiam kreas mendadon denove. Oni do devas labori, estigi enspezojn, por ĉiam povi plenumi la mendadon."

"Keynes subtaksis ankaŭ la rat race (rat-kuradon) – se ni jam havas multe, ni tamen volas ankoraŭ pli. Bezonoj estas relativaj, ne absolutaj. La herbo ĉe la najbaro estas ĉiam pli verda. Ju pli riĉaj ni fariĝos, des pli ni spertos nian relativan mizeron."

"Kaj Keynes ne atentis pri la efiko de reklamo. Reklamado kreas bezonon. Per reklamado la 'bona vivo' egalas al konsumado. Oni devas senlace labori por konsumi. Senlace labori estas fortika. La arto amuzi sin mem en sia libertempo – mi iom troigas – malaperis."

Via libro estus plibone ricevita se la Okcidenta mondo ne troviĝis en recesio.

"Tio veras, sed ni volas skizi longdaŭran perspektivon. La krizo ilustras la fiaskon de la sistemo. Dum la pasintaj dudek jaroj la enspeza neegaleco en la Okcidenta mondo kreskis forte – kaj obscene. Ni vivas en trostreĉita socio. Ni elĉerpas niajn naturajn rimedojn. Ni devas adapti nian vivstilon."

En via libro vi mencias la elĉerpiĝon de la naturaj resursoj ne kiel argumenton por modera kresko.

"Ni faris tion konscie. Teĥnologiaj novecoj kondukas al alia, pli efika uzado de krudmaterialoj. Ni preferas moralan vidpunkton kiel motivado por nia pledo, anstataŭ 'limoj-al-kresko' aliron."

Ĉu mallongdaŭre, ekonomia kresko deziratas por eliri el la mizero?

"Ni devas kreski el la nuna ekonomia krizo. Sed la kresko estas ne pli ol medikamento kiel Prozac, por nur momenton surpiedigi la pacienton. Post tio, tempo venas por adapti la mondon de la mono fundamente al la reala mondo. Profito devas denove fariĝi nur rimedo, ne fino. Ekonomia kresko ne estas la plej grava."

Kio estas la rolo de la ŝtato?

"La ŝtato devas krei la kondiĉojn por bona vivo. Se, referante al Keynes, individuoj ĉe la alcelado de sia mem-intereso samtempe servus la publikan intereson, tiam la politikisto povas iri hejmen. Tiel ne estas, kaj ĉiu epoko devas ellabori sian propran agendon. Tiu nun devus esti: la bona vivo."

Kaj kion signifas tio konkrete?

"La ŝtato sin dediĉu al tutplena laborebleco. Ne al 40-hora laborsemajno, sed laŭgrade redukti la nombron da horoj. Kaj la ŝtato devas provizi la civitanoj per baza enspezo, per kio la elekto inter labori kaj ne-labori povas esti farita pli facile."

Tio sonas kiel eĥo el la pasinteco. Thomas Moore jam en 1517 pledis por tiela enspezo. En la 1970-aj jaraj la 'maldekstra' flanko en Nederlando vidis tion kiel rimedon por redistribuo de la labortempo. La 'dekstra' flanko vidis ĝin kiel rimedon por stimuli homojn labori pli multe.

"Ni ekkaptas reen al malnovaj ideoj, ĉar fare de la politikoj de Ronald Reagan en Usono kaj Margaret Thatcher en Britujo, kaj ilia sankta fido pri la funkciado de la libermerkat-mekanismo, ni estas ĵetitaj fore malantaŭen en nia pensado."

Baza enspezo por ĉiu, kiel vi volas financi tion?

"Por Britujo ni faris kalkulon laŭ kiu homoj gajnas enspezon de 5.000 pundoj (6.200 eŭroj). Tio povus esti financata per imposto sur financaj transakcioj, la Tobin-imposto".

Kaj kiel vi volas bridi la konsumadon?

"La registaro povus malpliigi la premon sur konsumado pere de bridado de reklamanoncoj. Kaj ĝi povas atentigi la civitanojn pri la konsekvencoj de ilia senbrida konsumado, por ekzemple ilia propra sano, kaj por la medio."

"Kaj ni pledas por forŝovi la imposton de laborado al konsumado. Pensu ekzemple pri progresema konsum-imposto kiu povas kreski ĝis 75 procentoj."

How Much is Enough (Kiom Sufiĉas) estas verkita por la riĉa industriiĝinta mondo.

"Temas pri la elektoj kiujn faras lando. Pli kaj pli labori, aŭ ĝui la bonan vivon. Landoj kiel Ĉinio strebas atingi vivnivelon kiun ni jam havas. Ni prefere ne eniru en konkurenco kun Ĉinio, ĉar en multaj terenoj ili povas produkti pli malmultekoste. La Okcidento devas plue disvolvi siajn proprajn unikajn kvalitojn. Pli granda parto de la tutmonda enspezo estos gajnita en la sojlolandoj, sed tio ne signifas ke ni en la Okcidento ne povas fari alian elekton, kiel interrilati kun tiu prospero kaj organizi nian vivon."

Kaj kiam la Partio por la Bona Vivo estos starigita?

"Niaj proponoj estas politike tre allogaj. Se oni demandas homojn en kia socio ili volus vivi, tiam ili elektas por socio kie homoj malpli laboras, harmonie interagas unu kun la alia, kaj kie ekzistas lojala enspezdistribuo. Sed tio ne estas elekto kiun homoj eblas fari unuope. Estas decido je politika nivelo, kaj decido farota de la estontaj generacioj.”

Ĉu la edukado grave rolos ĉe tio?

"Certe. Nun la edukado estas tro centrita sur kariero kaj mongajnado. Sed ekzistas pli en la vivo. Kiel vi uzas vian libertempon? Kion vi povas valori por la socio? Sufiĉo sufiĉas. Ni devas haltigi la paŝradon de la senbrida konsumismo."

Ekonomia filozofo
Edward Skidelsky (1973) instruas filozofion en la Universitato de Exeter. Li studis filozofion kaj teologion en la Universitato de Oksfordo. Li estas la filo de Robert Skidelsky (1939). Eksa profesoro ĉe la Universitato de Warwick, unue pri Internaciaj Rilatoj, poste pri Politika Ekonomio. Ekde 1991 Robert Skidelsky estas membro de la Brita Ĉambro de Lordoj.

Ĉiuj artikoloj   |  




© junio 2017 Toon Witkam | Powered by RosyGrass
Hosted by Bluehost.com